Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 21a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 2, 1-13.20-25


El la libro Jeremia

Kaj aperis al mi la vorto de la Eternulo, dirante: Iru kaj prediku al la oreloj de Jerusalem, dirante:

Tiele diras la Eternulo: Mi memoras la piecon de via juneco, la amon de via fianĉineco, kiam vi sekvis Min en la dezerto, en lando ne prisemita. Izrael tiam estis sanktaĵo de la Eternulo, Lia unua frukto; ĉiuj, kiuj manĝis ĝin, estis kondamnitaj, malbono venis sur ilin, diras la Eternulo. Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho domo de Jakob kaj ĉiuj familioj de la domo de Izrael.

Tiele diras la Eternulo: Kian maljustaĵon viaj patroj trovis en Mi, ke ili malproksimiĝis de Mi kaj sekvis vantaĵon kaj mem vantiĝis? Kaj ili ne diris: Kie estas la Eternulo, kiu elkondukis nin el la Egipta lando, kiu kondukis nin tra dezerto, tra lando de stepoj kaj kavoj, tra lando seka kaj malluma, tra lando, kiun neniu trapasis kaj kie neniu loĝis? Kaj Mi venigis vin en landon fruktodonan, por ke vi manĝu ĝiajn fruktojn kaj bonaĵojn; sed vi venis kaj malpurigis Mian landon, kaj Mian heredaĵon vi faris abomenindaĵo. La pastroj ne diris: Kie estas la Eternulo? la leĝokompetentuloj ne atentis Min, la paŝtistoj perfidis Min, la profetoj profetis per Baal kaj sekvis idolojn. Pro tio Mi ankoraŭ procesos kun vi, diras la Eternulo, kaj kun la filoj de viaj filoj mi procesos.

Ĉar iru sur la insulojn de la Kitidoj kaj rigardu, sendu al la Kedaridoj kaj esploru bone kaj rigardu, ĉu tie estas farita io simila. Ĉu ia popolo ŝanĝis siajn diojn, kvankam ili ne estas dioj? sed Mia popolo ŝanĝis sian gloron je idoloj.

Miregu pri tio, ho ĉielo, sentu teruron kaj forte konsterniĝu, diras la Eternulo. Ĉar du malbonagojn faris Mia popolo: Min ili forlasis, la fonton de viva akvo, por elhaki al si putojn, truhavajn putojn, kiuj ne povas teni akvon.

Ĉar antaŭ longe vi rompis vian jugon kaj disŝiris viajn ŝnurojn, kaj vi diris: Mi ne plu malbonagos; tamen sur ĉiu alta loko kaj sub ĉiu verda arbo vi kuŝigis vin kiel malĉastistino.

Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon, portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa?

Se vi eĉ lavus vin per natro kaj uzus por vi multe da sapo, via malvirto tamen restos makula antaŭ Mi, diras la Sinjoro, la Eternulo. Kiel vi povas diri: Mi ne malpurigis min, mi ne sekvis Baalojn? rigardu vian agadon en la valo, pripensu, kion vi faris, juna kamelino rapidpieda, petolanta sur sia vojo. Kiu povas reteni sovaĝan azeninon, alkutimiĝintan al la dezerto, kiam ĝi sopiregas de sia volupta celado? ĉiuj, kiuj ĝin serĉas, ne bezonas laciĝi, en la sama strato ili ĝin trovos. Detenu viajn piedojn de nudeco kaj vian gorĝon de soifo. Sed vi diras: Ne, mi ne volas, ĉar mi amas fremdulojn kaj mi sekvos ilin.

Unua Responsorio


Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon, portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa? Tial la regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn.

Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon, portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa? Tial la regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn.

Mi esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo – bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.

Tial la regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi plantis vin kiel bonegan vinberbranĉon, portontan plej ĝustajn fruktojn; kiel do vi ŝanĝiĝis ĉe Mi je vinberbranĉo sovaĝa? Tial la regno de Dio estos prenita for de vi, kaj estos donita al nacio, kiu liveros ĝiajn fruktojn. – Jer 2, 21; el Mat 21, 43; kp. Jes 5, 7

Dua Legaĵo – Colum Cille (Columbanus Hiensis)


El la instrukcioj de la sankta abato Kolumbano el Iona pri Kristo, la fonto de la vivo

Qui sitit, veniat ad me et bibat.

Fratres carissimi, dictis nostris aures praebete, quasi aliquid necessarium audituri; et animi vestri sitim divini fontis undis, de quo nunc dicere cupimus, refocillate, sed non exstinguite; bibite, sed non satiamini, iam enim vocat nos ad se fons vivus, fons vitae, et dicit: Qui sitit, veniat ad me et bibat.

Quid bibatis, intellegite. Dicat vobis Ieremias, dicat vobis fons ipse: Me autem dereliquerunt, fontem aquae vivae, dicit Dominus. Dominus ergo ipse, Deus noster Iesus Christus, est fons vitae, et ideo invitat nos ad se fontem, ut illum bibamus. Bibit eum qui amat; bibit qui Dei verbo satiatur; qui satis diligit, satis desiderat; bibit qui sapientiae amore flagrat.

Videte unde iste fons manat: inde enim unde et panis descendit; quia idem est qui panis et fons, Filius unicus, Deus noster Christus Dominus, quem semper esurire debemus. Licet eum edamus amando, devoremus licet desiderando, adhuc eum quasi esurientes desideremus. Simili modo ut fontem, eum semper dilectionis nimietate bibamus; eum semper desiderii plenitudine bibamus et suavitate quadam eius dulcedinis delectemur.

Dulcis enim et suavis Dominus; licet eum edamus et bibamus, tamen semper esuriamus et sitiamus, quia cibus noster et potus, non totus umquam sumi potest et bibi; qui licet sumitur, non consumitur, licet bibitur, non adimitur, quia panis noster aeternus est et fons noster perennis est, fons noster dulcis est. Unde dicit Propheta: Qui sititis, ite ad fontem; sitientium enim, non saturantium iste fons; et ideo esurientes, quos alibi beatificavit, ad se vocat, quibus numquam bibere satis sit, sed quanto plus hauserint, tanto plus sitient.

Merito, fratres, fons sapientiae Verbum Dei in excelsis a nobis desiderandus, quaerendus, semper amandus sit, in quo sunt, iŭta Apostoli dictum, omnes thesauri sapientiae et scientiae absconditi, quos haurire vocat qui sitiunt.

Si sitis, bibe fontem vitae; si esuris, ede panem vitae. Beati qui esuriunt hunc panem et sitiunt hunc fontem; semper enim edentes et bibentes adhuc edere et bibere desiderant. Dulce enim nimis est, quod semper editur et bibitur, et semper esuritur et sititur, semper gustatur et semper desideratur; unde rex propheta dicit: Gustate et videte, quam dulcis est, quam suavis est Dominus.


Originala teksto: Columbanus (Columba Hiensis, Colum Cille, Colm Cille, † 597): Instructio 13, De Christo fonte vitae, 1-2; en: Opera, Dublin, 1957, pp. 116-118

Dua Responsorio


Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

Kiu kredas al mi, el ties ventro fluos riveroj da viva akvo.

Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jesuo staris kaj kriis, dirante: Se iu soifas, tiu venu al mi kaj trinku. – el Joh 7, 37-38

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.