Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 21a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 4, 5-8.13-28


El la libro Jeremia

Proklamu en Judujo, aŭdigu en Jerusalem, prediku kaj trumpetu en la lando; voku per plena voĉo, kaj diru: Kolektiĝu, kaj ni iru en la fortikigitajn urbojn. Levu standardon en Cion, kuru, ne haltu; ĉar malfeliĉon Mi venigas de nordo kaj grandan pereon. Leono leviĝas el sia densejo, kaj pereiganto de popoloj elmoviĝas kaj eliras el sia loko, por fari vian landon dezerto; viaj urboj estos detruitaj, kaj neniu loĝos en ili. Pro tio zonu vin per sakaĵo, ploru kaj ĝemu, ĉar la flama kolero de la Eternulo ne foriĝas de ni.

Jen ĝi leviĝas kiel nuboj, kaj ĝiaj ĉaroj estas kiel ventegoj, ĝiaj ĉevaloj estas pli rapidaj ol agloj; ve al ni! ni estos ruinigitaj. Lavu de la malbono vian koron, ho Jerusalem, por ke vi saviĝu; ĝis kiam loĝos en vi viaj malbonaj pensoj? Venas voko el la regiono de Dan, kaj malbona sciigo de la monto de Efraim: Sciigu al la popoloj, aŭdigu pri Jerusalem, ke sieĝontoj venas el lando malproksima kaj sonigas sian voĉon kontraŭ la urboj de Judujo. Kiel kampogardistoj ili ĉirkaŭas ĝin, ĉar ĝi ribelis kontraŭ Mi, diras la Eternulo. Via konduto kaj viaj faroj kaŭzis tion al vi, tiu via malboneco, ĉar ĝi estas maldolĉa, ĉar ĝi penetris ĝis via koro. Mia internaĵo, mia internaĵo min doloras, batas mia koro, mi ne povas silenti; ĉar vi, mia animo, aŭdis sonon de korno, trumpetadon de batalo. Estas proklamata malfeliĉo post malfeliĉo, ĉar la tuta lando estas ruinigata, subite estas detruataj miaj domoj, momente miaj tendoj. Kiel longe ankoraŭ mi vidos standardon, aŭdos sonadon de korno? Ĉar Mia popolo estas freneza, Min ili ne rekonas; ili estas malsaĝaj infanoj, ili ne komprenas; saĝaj ili estas por fari malbonon, sed fari bonon ili ne povoscias.

Mi rigardas la teron, kaj jen ĝi estas malplena kaj dezerta; la ĉielon, kaj jen ĝi estas senluma. Mi rigardas la montojn – ili tremas, kaj ĉiuj montetoj ŝanceliĝas. Mi rigardas – troviĝas neniu homo, kaj ĉiuj bridoj de la ĉielo disflugis. Mi rigardas – la fruktoriĉa lando fariĝis dezerto, kaj ĉiuj ĝiaj urboj estas detruitaj de la Eternulo, de la flamo de Lia kolero. Ĉar tiele diras la Eternulo: Dezertigita estos la tuta lando, sed plenan ekstermon Mi ne faros. Pro tio la tero ploros kaj la ĉielo supre malĝojos; ĉar Mi eldiris Mian decidon, kaj Mi ne bedaŭras, kaj Mi ne reprenos ĝin.

Unua Responsorio


Antaŭ la flamo de Via kolero, ho Eternulo tremas la tero. Sed Vi, Dio, kompatu. Plenan ekstermon Vi ne faru.

Antaŭ la flamo de Via kolero, ho Eternulo tremas la tero. Sed Vi, Dio, kompatu. Plenan ekstermon Vi ne faru.

Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.

Plenan ekstermon Vi ne faru.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Antaŭ la flamo de Via kolero, ho Eternulo tremas la tero. Sed Vi, Dio, kompatu. Plenan ekstermon Vi ne faru. – kp. Jer 4, 24-27; Psa 85, 5

Dua Legaĵo – Hieronymus


El la komentario de la sankta presbitero Hieronimo pri la libro Joel

Convertimini ad me.

Convertimini ad me in toto corde vestro, et animi paenitentiam ieiunio et fletu et planctibus indicate; ut nunc ieiunantes postea saturemini, nunc flentes postea rideatis, nunc plangentes postea consolemini. Et quia consuetudinis est ut in tristibus atque adversis scindatis vestes (quod et pontifex ad Domini salvatoris crimen augendum in Evangelio fecisse memoratur, et Paulum et Barnabam audientes verba blasphemiae legimus perpetrasse); idcirco ego praecipio vobis ut nequaquam scindatis vestimenta, sed corda quae plena sunt peccatis, quae instar utrium, nisi scissa fuerint, sponte rumpentur. Cumque hoc feceritis, redite ad Dominum Deum vestrum, quem vobis priora peccata alienum fecerant; nec desperetis veniam, scelerum magnitudine, quia magna peccata magna delebit misericordia.

Est enim benignus et misericors, malens paenitentiam peccatorum quam mortem, patiens et multus in misericordia, qui non humanam imitatur impatientiam, sed longo tempore nostram praestolatur paenitentiam; et praestabilis sive paenitens super malitiis, ut si nos egerimus super peccatis paenitentiam, et ipsum paeniteat comminationis suae et mala quae comminatus est nobis non inferat, nostraeque mutatione sententiae et ipse mutetur. Malitiam autem in hoc loco non contrariam virtuti debemus accipere, sed afflictionem, iŭta illud quod alibi legimus: Sufficit diei malitia sua. Et: Si est in civitate malitia, quam Dominus non fecerit.

Similiterque quia supra dixerat, benignus et misericors, patiens et multus in misericordia et praestabilis sive paenitens super malitiis, ne forsitan magnitudo clementiae nos faceret neglegentes, ex persona Prophetae iungit et dicit: Quis scit si convertatur et ignoscat, et relinquat post se benedictionem? Ego, inquit, hortor, quod meum est, ad paenitentiam, et Deum ineffabiliter novi esse clementem, dicente David: Miserere mei, Deus, secundum magnam misericordiam tuam, et secundum multitudinem miserationum tuarum dele iniquitatem meam. Sed quia profundum divitiarum et sapientiae et scientiae Dei nosse non possumus, sententiam tempero et opto potius quam praesumo, dicens: Quis scit si convertatur et ignoscat? Quod ait quis, aut impossibile aut difficile sentiendum est.

Sacrificium et libamen Domino Deo nostro; ut postquam dederit benedictionem et nostra nobis peccata donaverit, Deo hostias offerre valeamus.


Originala teksto: Hieronymus († 420): Commentarius in Ioelem; en: Patrologia Latina 25, 967-968

Dua Responsorio


Vi ĉiuj kune returnu vin al Dio, kore kaj anime puraj, en amo senhipokrita, por ke estu elviŝata la dekreto pri viaj pekoj.

Vi ĉiuj kune returnu vin al Dio, kore kaj anime puraj, en amo senhipokrita, por ke estu elviŝata la dekreto pri viaj pekoj.

Disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio,

por ke estu elviŝata la dekreto pri viaj pekoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi ĉiuj kune returnu vin al Dio, kore kaj anime puraj, en amo senhipokrita, por ke estu elviŝata la dekreto pri viaj pekoj. – kp. 2 Kor 6, 6; kp. Kol 2, 14; Joe 2, 13

Preĝo


Dio, kiu kunigas laŭ unu volo la korojn de Viaj kredantoj,
ebligu, ke ili amu tion, kion Vi ordonas, kaj deziru tion, kion Vi promesas;
por ke inter la ŝanĝiĝemaj okazaĵoj de la mondo, niaj koroj celu tien, kie estas la vera ĝojo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.