Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 22a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 30, 18 - 31, 9


El la libro Jeremia

Tiele diras la Eternulo: Jen Mi revenigos el kaptiteco la tendojn de Jakob, kaj liajn loĝejojn Mi kompatos; kaj la urbo estos konstruita sur sia monteto, kaj la templo estos starigita laŭ sia ordo. Kaj eliros el ili dankado kaj voĉo de gajuloj; Mi multigos ilin kaj ili ne malmultiĝos; Mi donos al ili honoron, kaj ili ne malaltiĝos. Kaj ili havos filojn kiel antaŭe, kaj ilia komunumo forte staros antaŭ Mi, kaj Mi punos ĉiujn iliajn premintojn. Kaj ilia potenculo estos el ili mem, kaj ilia reganto devenos el ilia propra mezo; Mi alproksimigos lin, kaj li aliros al Mi; ĉar kiu alia kuraĝos en sia koro alproksimiĝi al Mi? diras la Eternulo. Kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio. Jen eliros ventego de la Eternulo [en kolero], ventego detruanta; ĝi falos sur la kapon de la malpiuloj. Ne kvietiĝos la flama kolero de la Eternulo, ĝis Li estos farinta kaj ĝis Li estos plenuminta la intencojn de Sia koro; en la tempo estonta vi tion komprenos.

En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi estos Dio de ĉiuj familioj de Izrael, kaj ili estos Mia popolo.

Tiele diras la Eternulo: En la dezerto trovis favoron popolo, kiu restis ne ekstermita de la glavo; Izrael iras al sia trankviliĝo.

De malproksime aperis al mi la Eternulo, dirante: Mi ekamis vin per amo eterna, tial Mi altiris vin favorkore. Denove Mi aranĝos vin, kaj vi estos aranĝita, ho virgulino de Izrael; denove vi ornamos vin per viaj tamburinoj kaj eliros en dancrondojn de gajuloj. Denove vi plantos vinberĝardenojn sur la montoj de Samario; oni plantos kaj ricevos fruktojn. Ĉar venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos: Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio. Ĉar tiele diras la Eternulo: Kantu ĝojon al Jakob kaj ĝojkriu antaŭ la kapoj de la nacioj, proklamu, gloru, kaj diru: Savu, ho Eternulo, Vian popolon, la restaĵon de Izrael. Jen Mi venigos ilin el la lando norda, kaj kolektos ilin de la randoj de la tero, kune kun la blinduloj kaj lamuloj, gravedulinoj kaj naskintinoj; en granda amaso ili revenos ĉi tien. Kun ploro ili venos, kun preĝoj Mi kondukos ilin; Mi irigos ilin apud torentoj da akvo, laŭ vojo ĝusta, sur kiu ili ne falpuŝiĝos; ĉar Mi fariĝis patro por Izrael, kaj Efraim estas Mia unuenaskito.

Unua Responsorio


Venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos: Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.

Venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos: Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.

Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.

Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Venos la tempo, kiam gardistoj sur la monto de Efraim vokos: Leviĝu, kaj ni iru sur Cionon al la Eternulo, nia Dio. – Jer 31, 6; Jes 2, 5

Dua Legaĵo – Leo Magnus


El la prediko de la sankta papo Leono la Granda pri la Feliĉ-anoncoj

Beati pauperes spiritu.

Dubitari non potest quod humilitatis bonum facilius pauperes quam divites assequantur: dum et illis in tenuitate amica est mansuetudo et istis in divitiis familiaris elatio. Verumtamen et in plerisque divitibus invenitur hic animus qui abundantia sua non ad tumorem superbiae, sed ad opera benignitatis utatur, idque pro lucris maximis numeret quod ad relevandam miseriam alieni laboris impenderit.

Omni generi atque ordini hominum datur in hac virtute consortium, quia possunt esse proposito pares et impares censu; nec interest quantum sint in facultate terrena dissimiles, qui in spiritalibus bonis inveniuntur aequales. Beata igitur illa paupertas, quae rerum temporalium amore non capitur, nec mundi opibus augeri appetit, sed caelestibus bonis ditescere concupiscit.

Huius nobis magnanimae paupertatis exemplum primi post Dominum Apostoli praebuerunt, qui omnia sua sine differentia relinquentes, ad vocem caelestis magistri, a captura piscium in piscatores hominum alacri conversione mutati sunt et multos sui similes fidei suae imitatione fecerunt, quando illis primitivis Ecclesiae filiis unum cor omnium et anima erat una credentium; qui universis suis rebus possessionibusque distractis, per devotissimam paupertatem bonis ditabantur aeternis et ex apostolica praedicatione gaudebant nihil habere de mundo et omnia possidere cum Christo.

Hinc beatus Petrus apostolus, cum ascendens in templum a claudo eleemosyna posceretur, Argentum, inquit, et aurum non est mihi; quod autem habeo, hoc tibi do: In nomine Iesu Christi Nazareni, surge et ambula. Quid hac humilitate sublimius? quid hac paupertate locupletius? Non habet praesidia pecuniae, sed habet dona naturae. Quem debilem edidit mater ex utero, sanum fecit Petrus ex verbo; et qui imaginem Caesaris in nummo non dedit, imaginem Christi in homine reformavit.

Huius autem thesauri opibus non solum ille adiutus est cui gressus est redditus, sed etiam quinque milia virorum, qui tunc ad exhortationem Apostoli ob eiusdem curationis miraculum crediderunt. Et ille pauper qui non habebat quod petenti daret, tantam dedit divinae gratiae largitatem, ut quemadmodum unum hominem redintegrarat in pedibus, sic tot milia credentium sanaret in cordibus faceretque eos in Christo alacres, quos invenerat claudicantes.


Originala teksto: Leo Magnus († 461): De beatitudinibus, Sermo 95, 2-3; en: Patrologia Latina 54, 462

Dua Responsorio


Jesuo sidiĝis; liaj disĉiploj venis al li; kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante: Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Jesuo sidiĝis; liaj disĉiploj venis al li; kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante: Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Nur tion Mi rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.

Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jesuo sidiĝis; liaj disĉiploj venis al li; kaj malferminte la buŝon, li instruis ilin, dirante: Feliĉaj estas la malriĉaj en spirito, ĉar ilia estas la regno de la ĉielo. – el Mat 5, 1-3; el Jes 66, 2

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.