Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 22a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jer 31, 15-22. 27-34


El la libro Jeremia

Tiele diras la Eternulo: Voĉo estas aŭdata en Rama, ĝemado kaj maldolĉa plorado: Raĥel priploras siajn filojn, ne volas konsoliĝi pri siaj infanoj, ĉar ili forestas. Tiele diras la Eternulo: Detenu vian voĉon de plorado kaj viajn okulojn de larmoj; ĉar ekzistas rekompenco por via laboro, diras la Eternulo, kaj ili revenos el la lando de la malamiko. Kaj ekzistas espero por via idaro, diras la Eternulo, kaj la filoj revenos en siajn limojn. Mi aŭdis, kiel Efraim diras pentante: Vi punis min, kaj mi estas punita, kiel bovido ne dresita; konvertu min, kaj mi konvertiĝos; ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia Dio. Kiam mi konvertiĝis, mi pentis; kaj kiam mi estis punita, mi batis min sur la femurojn; mi hontis kaj mi ruĝiĝis, ĉar mi portas la malhonoron de mia juneco. Ĉu Efraim ne estas Mia kara filo, Mia amata infano? ĉar kion ajn Mi parolis pri li, Mi tamen ankoraŭ rememoras lin; tial Mia interno afliktiĝas pri li; Mi certe korfavoros lin, diras la Eternulo. Starigu al vi gvidajn ŝtonojn, aranĝu al vi vojsignojn, atentu la vojon, laŭ kiu vi iris; revenu, virgulino de Izrael, revenu en ĉi tiujn viajn urbojn. Ĝis kiam vi turnados vin, ho defalinta filino? Ĉar la Eternulo kreis ion novan sur la tero: virino ĉirkaŭos viron.

Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi prisemos la domon de Izrael kaj la domon de Jehuda per semo de homo kaj semo de bruto. Kaj tiel same, kiel Mi maldormis super ili, por elradikigi, elŝiri, detrui, pereigi, kaj malfeliĉigi, tiel Mi maldormos super ili, por konstrui kaj planti, diras la Eternulo.

En tiu tempo oni ne plu diros: La patroj manĝis nematurajn vinberojn, kaj la dentoj de la filoj agaciĝis; sed ĉiu mortos pro sia propra kulpo, la dentoj agaciĝos ĉe tiu, kiu manĝis la nematurajn vinberojn.

Jen venos la tempo, diras la Eternulo, kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan: ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj, en la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, la interligo, kiun ili malobeis kaj Mi devis altrudi al ili, diras la Eternulo; sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Mian leĝon en ilian internon, kaj sur ilia koro Mi ĝin skribos, kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo. Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; ĉar ĉiuj Min konos, de iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj, diras la Eternulo; ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, kaj iliajn pekojn Mi ne plu rememoros.

Unua Responsorio


Koron puran kreu al mi, ho Dio. Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Koron puran kreu al mi, ho Dio. Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Koron puran kreu al mi, ho Dio. Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12.11

Dua Legaĵo – Leo Magnus


El la prediko de la sankta papo Leono la Granda pri la Feliĉ-anoncoj

Beatitudo regni Christi

Post praedicationem felicissimae paupertatis, addidit Dominus, dicens: Beati qui lugent, quoniam ipsi consolabuntur. Luctus hic, dilectissimi, cui consolatio aeterna promittitur, non est cum mundi huius afflictione communis; nec beatum quemquam faciunt ista lamenta, quae totius humani generis deploratione funduntur. Alia ratio est sanctorum gemituum, alia beatarum causa lacrimarum. Religiosa tristitia aut alienum peccatum luget aut proprium; nec de hoc dolet quod divina iustitia agitur, sed de eo maeret quod humana iniquitate committitur; ubi magis plangendus est faciens maligna quam patiens, quia iniustum malitia sua demergit ad poenam, iustum autem tolerantia ducit ad gloriam.

Deinde ait Dominus: Beati mites, quoniam ipsi hereditate possidebunt terram. Mitibus atque mansuetis, humilibus ac modestis et ad omnium iniuriarum tolerantiam praeparatis possidenda terra promittitur. Nec parva aestimanda est haec aut vilis hereditas, tamquam a caelesti habitatione discreta sit, cum regnum caelorum non alii intellegantur intrare. Terra ergo promissa mitibus et in possessionem danda mansuetis, caro sanctorum est, quae ob humilitatis meritum felici resurrectione mutabitur et immortalitatis gloria vestietur, in nullo iam spiritui unitatis habitura consensum. Tunc enim exterior homo interioris hominis erit quieta et intemerata possessio.

Possidebunt enim illam mites pace perpetua et nihil umquam de eorum iure minuetur, cum corruptibile hoc induerit incorruptionem, et mortale hoc induerit immortalitatem, ut periculum vertatur in praemium, et quod fuit oneri sit honori.


Originala teksto: Leo Magnus († 461): De beatitudinibus, Sermo 95, 4-6; en: Patrologia Latina 54, 462-464

Dua Responsorio


Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Feliĉaj estas la humilaj, ĉar ili heredos la teron.

Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Feliĉaj estas la plorantaj, ĉar ili konsoliĝos. Feliĉaj estas tiuj, kiuj malsatas kaj soifas justecon, ĉar ili satiĝos. – Mat 5, 4.6.5

Preĝo


Ĉiopova Dio, unika fonto de perfektaj donacoj,
donu al nia koro amon al Vi kaj pliigu en ni la kredon,
por ke kresku en ni la ĝermo de la bono,
kaj per via helpo ĝi atingu la plenan maturecon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.