Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 23a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ĥab 2, 5-20


El la libro Ĥabakuk

La vino trompas viron fieran, kaj li ne humiliĝas; li larĝigas sian animon kiel Ŝeol, kaj kiel la morto li estas nesatigebla, li kolektas al si ĉiujn naciojn kaj kaptas al si ĉiujn popolojn.

Sed ili ja ĉiuj parolos pri li alegorion kaj mokan enigmon, kaj diros: Ve al tiu, kiu tro multigas al si fremdaĵon sen fino kaj metas sur sin tro grandan ŝarĝon de ŝuldoj! Subite ja leviĝos viaj pikontoj kaj vekiĝos viaj puŝontoj, kaj vi fariĝos ilia rabataĵo. Ĉar vi prirabis multe da nacioj, tial ankaŭ vin prirabos la ceteraj popoloj, pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Ve al tiu, kiu kolektas por sia domo maljustan akiraĵon, por aranĝi alte sian neston, por defendi sin kontraŭ mano de malbonulo! Vi elpensis malhonoron por via domo, disbatante multe da popoloj kaj pekigante vian animon. La ŝtonoj el la muroj krias, kaj la lignaj traboj respondas al vi.

Ve al tiu, kiu konstruas urbon per sangoverŝado kaj pretigas fortikaĵon per maljusteco! Tio venas ja de la Eternulo Cebaot, ke la popoloj klopodas por la fajro kaj la gentoj lacigas sin vane. Ĉar la tero pleniĝos de konado de la gloro de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.

Ve al vi, kiu drinkigas sian proksimulon, por elverŝi vian koleron, kaj ebriigas lin, por vidi lian honton! Vi satiĝis per honto anstataŭ per honoro; drinku do ankaŭ vi, kaj kovru vin per honto; ankaŭ al vi venos la kaliko el la dekstra mano de la Eternulo, kaj neniigo de via gloro. Ĉar via perforteco sur Lebanon falos sur vin, kaj atakate de bestoj vi estos terurata pro la sango de homoj, pro la premado de la lando, de la urbo, kaj de ĉiuj ĝiaj loĝantoj.

Kion helpos la skulptaĵo, kiun skulptis la artisto, la fanditaĵo kaj malvera instruanto, kvankam la majstro fidis sian propran faritaĵon, farante mutajn idolojn? Ve al tiu, kiu diras al ligno: Leviĝu, kaj al muta ŝtono: Vekiĝu! Ĉu ĝi povas instrui? ĝi estas ja tegita per oro kaj arĝento, sed havas en si nenian spiriton. Sed la Eternulo estas en Sia sankta templo; la tuta tero silentu antaŭ Li!

Unua Responsorio


Ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaŭ pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo. Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio.

Ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaŭ pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo. Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio.

Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn.

Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaŭ pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo. Ĉar ĉiuj pekis kaj maltrafis la gloron de Dio. – Rom 2, 12; 3, 23; 11, 32

Dua Legaĵo – Bernard de Clairvaux (Bernardus Clarævallensis)


El la predikoj de la sankta abato Bernardo el Klarvalo

De gradibus contemplationis

Figamus gradum in munitione, firmissimae petrae Christo totis viribus innitentes, sicut scriptum est: Qui statuit supra petram pedes meos et direxit gressus meos. Sic ergo constituti et stabiliti, iam contemplemur, ut videamus quid dicat nobis et quid respondeamus ad arguentem nos.

Primus enim contemplationis gradus iste est, dilectissimi, ut incessanter consideremus quid velit Dominus, quid placeat ei, quid acceptum sit coram ipso. Et quoniam in multis offendimus omnes et fortitudo nostra in illius rectitudinem voluntatis offendit, nec coniungi ei aut coaptari potest, humiliemur sub potenti manu Dei altissimi et omnino solliciti simus miserabiles nos exhibere in oculis misericordiae eius, dicentes: Sana me, Domine, et sanabor; salvum me fac, et salvus ero, et illud: Domine, miserere mei, sana animam meam quia peccavi tibi.

Postquam enim in huiusmodi cogitationibus mundatus est oculus cordis, iam non in spiritu nostro cum amaritudine, sed in divino magis spiritu cum multa delectatione versamur; nec iam consideramus quae sit voluntas Dei in nobis, sed quae sit in se ipsa.

Vita enim in voluntate eius, ut hoc nobis in omnibus utilius atque ideo commodius esse non dubitemus, quod eius congruit voluntati. Et propterea, quam sollicite conservare volumus vitam animae nostrae, tam solliciti simus, quoad possumus, ab ea non deviare.

Deinde, cum iam in spiritali exercitio aliquatenus profecerimus, ducem sequentes Spiritum, qui scrutatur etiam alta Dei, cogitemus quam suavis sit Dominus, quam bonus in semetipso, orantes cum Propheta ut videamus voluntatem Domini et visitemus iam non cor nostrum, sed templum eius; et nihilominus dicentes: Ad meipsum anima mea conturbata est, propterea memor ero tui.

In his enim duobus tota spiritalis conversationis summa versatur, ut in nostra consideratione turbemur et contristemur ad salutem, in divina respiremus, ut de gaudio Spiritus Sancti habeamus consolationem, et hinc timorem et humilitatem, inde vero spem concipiamus et caritatem.


Originala teksto: Bernardus Clarævallensis († 1153): Sermo 5 de diversis, 4-5; en: Opera omnia, Edit. Cisterc. 6, 1 [1970] 103-104

Dua Responsorio


Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.

Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.

Amo estas la observado de ŝiaj leĝoj; ĉar ĉiu saĝeco estas timo antaŭ la Sinjoro.

Lia gloro restas eterne.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne. – Psa 111, 10; el Saĝ 6, 18; kp. Sir 19, 18

Preĝo


Dio, kiu elaĉetis la homojn kaj proponis al ili fariĝi adoptaj gefiloj,
rigardu korfavore tiun familion, kiu fidas je Kristo,
kaj donu al ĝi la veran liberecon en la ĉiela regno.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.