Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 24a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 10, 18-22; 11, 14-25


El la libro Jeĥezkel

Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo kaj stariĝis super la keruboj. Kaj la keruboj levis siajn flugilojn, kaj suprenflugis de la tero antaŭ miaj okuloj, kaj la radoj kune kun ili; kaj ili stariĝis ĉe la enirejo de la orienta pordego de la domo de la Eternulo; kaj la majesto de Dio de Izrael aperis supre super ili. Tio estis la kreitaĵo, kiun mi vidis sub Dio de Izrael ĉe la rivero Kebar; kaj mi eksciis, ke tio estas keruboj. Ĉiu el ili havis kvar vizaĝojn, kaj ĉiu havis kvar flugilojn, kaj similaĵo de homaj manoj estis sub iliaj flugiloj. Kaj la aspekto de iliaj vizaĝoj estis kiel tiuj vizaĝoj, kiujn mi vidis ĉe la rivero Kebar, ilia aspekto kaj ili mem. Ĉiu moviĝis laŭ la direkto de sia vizaĝo.

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo! al viaj fratoj, jes al viaj fratoj, al viaj parencoj, kaj al la tuta domo de Izrael parolas la loĝantoj de Jerusalem: Foriĝu de la Eternulo, al ni estas donita ĉi tiu lando kiel hereda posedaĵo. Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Kvankam Mi forigis ilin al la nacioj kaj disĵetis ilin en diversajn landojn, Mi tamen baldaŭ estos ilia sanktejo en la landoj, kien ili venis. Tial diru: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Mi kolektos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el la landoj, kien vi estas disĵetitaj, kaj Mi donos al vi la landon de Izrael. Kaj kiam ili venos tien, ili forigos el ĝi ĉiujn ĝiajn fiaĵojn kaj ĉiujn ĝiajn abomenindaĵojn. Kaj Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en vin, kaj Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan, por ke ili sekvu Miajn leĝojn kaj observu Miajn decidojn kaj plenumu ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. Sed al tiuj, kiuj sin fordonas al la fiaĵoj kaj abomenindaĵoj de sia koro, Mi turnos ilian konduton kontraŭ ilian kapon, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Tiam la keruboj levis siajn flugilojn, kaj la radoj estis apud ili; kaj la majesto de Dio de Izrael estis supre super ili. Kaj la majesto de la Eternulo leviĝis el meze de la urbo, kaj haltis sur la monto, kiu estas oriente de la urbo.

Kaj la spirito min levis, kaj venigis min en la vizio kaj en la inspiro de Dio en Ĥaldeujon, al la forkondukitoj. Kaj malaperis de mi la vizio, kiun mi vidis. Kaj mi rakontis al la forkondukitoj ĉiujn vortojn de la Eternulo, kiujn Li aperigis al mi.

Unua Responsorio


Leviĝis la majesto de la Eternulo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo. Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo.

Leviĝis la majesto de la Eternulo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo. Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo.

Ho Jerusalem, kiom ofte mi volis kolekti viajn infanojn, kaj vi ne volis! Jen via domo estas lasita al vi dezerta.

La majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Leviĝis la majesto de la Eternulo al la enirejo de la domo, kaj la domo pleniĝis de la nubo, kaj la korto pleniĝis de brilo de la majesto de la Eternulo. Kaj la majesto de la Eternulo foriĝis de la sojlo de la domo. – el Jeĥ 10, 4.18; el Mat 23, 37-38

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Non quae sua sunt, quisque quaerat, sed quae Iesu Christi.

Quoniam diximus quid sit lac consumere, quaeramus quid sit lanis tegere. Qui praebet lac, victum praebet, et qui praebet lanam, honorem praebet. Ista sunt duo quae a populis quaerunt, qui se ipsos pascunt, non oves: commodum supplendae necessitatis et favorem honoris et laudis.

Etenim vestimentum propterea bene intellegitur in honorem, quia nuditatem contegit. Est enim unusquisque homo infirmus. Et quid est: quisquis vobis praeest, nisi quod vos estis? Carnem portat, mortalis est, manducat, dormit, surgit; natus est, moriturus est. Si ergo cogites quid sit secundum se ipsum, homo est. Tu honorando tamen amplius, veluti contegis quod infirmum est.

Videte cuiusmodi indumentum acceperat a bona Dei plebe idem Paulus, cum diceret: Sicut angelum Dei excepistis me. Testimonium enim vobis perhibeo, quia si fieri posset, oculos vestros eruissetis et dedissetis mihi. Sed cum tantus illi honor exhibitus esset, numquid propter ipsum honorem sibi exhibitum, ne forte negaretur et minus ille cum argueret laudaretur, pepercit errantibus? Nam si hoc fecisset, esset inter illos qui se ipsos pascunt, non oves. Diceret ergo apud seipsum: «Quid ad me pertinet? Quis quod velit agat; victus meus salvus est, honor meus salvus est: et lac et lana, satis est mihi; eat quisque qua potest». Ergo integra tibi sunt omnia, si eat quisque qua potest? Nolo te praepositum facere, unum te constituo de ipsa plebe: Si patitur unum membrum, compatiuntur omnia membra.

Proinde ipse Apostolus, cum eos commemoraret quales fuerint erga illum, ne quasi oblitus eorum honorificentiae videretur, testimonium perhibet quod sicut angelum Dei susceperint eum, quod si fieri posset oculos suos vellent eruere et illi dare. Et tamen accedit ad ovem languidam, ad ovem putridam, secare vulnus, non parcere putredini. Ergo, inquit, inimicus vobis factus sum verum praedicans? Ecce et accepit de lacte ovium, sicut paulo ante commemoravimus, et indutus est lanis ovium, sed tamen oves non neglexit. Non enim sua quaerebat, sed quae Iesu Christi.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 6-7; en: CCL 41, 533-534

Dua Responsorio


Ĉu oni faris vin gvidanto? Ne fieriĝu. Estu en ilia mezo kiel unu el ili; zorgu pri ili.

Ĉu oni faris vin gvidanto? Ne fieriĝu. Estu en ilia mezo kiel unu el ili; zorgu pri ili.

Se iu volas esti unua, li estos lasta el ĉiuj, kaj servanto de ĉiuj.

Estu en ilia mezo kiel unu el ili; zorgu pri ili.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĉu oni faris vin gvidanto? Ne fieriĝu. Estu en ilia mezo kiel unu el ili; zorgu pri ili. – el Sir 32, 1; el Mar 9, 35

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.