Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 24a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 12, 1-16


El la libro Jeĥezkel

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo! meze de domo malobeema vi loĝas; ili havas okulojn, por vidi, sed ili ne vidas; ili havas orelojn, por aŭdi, sed ili ne aŭdas; ĉar ili estas domo malobeema. Tial, ho filo de homo, faru al vi objektojn de migrado, kaj migru tage antaŭ iliaj okuloj, formigru antaŭ iliaj okuloj el via loko en alian lokon; eble ili vidos, ke ili estas domo malobeema. Kaj elportu viajn necesaĵojn, kaj necesaĵojn de migranto, tage antaŭ iliaj okuloj; kaj vi mem eliru antaŭ iliaj okuloj vespere, kiel eliras migrantoj. Antaŭ iliaj okuloj trabatu al vi aperturon en la muro kaj eliru tra ĝi. Antaŭ iliaj okuloj metu la necesaĵojn sur la ŝultron, elportu ilin en mallumo, kovru vian vizaĝon, por ke vi ne vidu la teron; ĉar Mi faris vin antaŭsigno por la domo de Izrael.

Kaj mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi: miajn necesaĵojn mi elportis, kiel necesaĵojn de migranto, ĉe la taglumo; kaj vespere mi trabatis al mi per la mano aperturon en la muro, en mallumo mi elportis, kaj levis sur mian ŝultron antaŭ iliaj okuloj.

Kaj matene aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo! ĉu la domo de Izrael, la domo malobeema, ne demandis vin, kion vi faras? Diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ĉi tiu portaĵo koncernas la princon de Jerusalem, kaj la tutan domon de Izrael, kiu estas en ĝi. Diru: Mi estas via antaŭsigno: kiel mi agis, tiel oni agos kun ili: en elhejmiĝon, en kaptitecon ili iros. Kaj la princo, kiu estas inter ili, en mallumo prenos siajn aĵojn sur la ŝultron kaj eliros; oni trarompos en la muro aperturon, por elkonduki lin; li kovros sian vizaĝon, por ke li ne vidu per la okulo la teron. Kaj Mi sternos Mian reton kontraŭ li, kaj li estos kaptita en Mian kaptilon, kaj Mi forkondukos lin en Babelon, en la landon de la Ĥaldeoj; sed li ĝin ne vidos, kvankam tie li mortos. Kaj ĉiujn liajn ĉirkaŭantojn, liajn helpantojn, kaj ĉiujn liajn taĉmentojn Mi dispelos al ĉiuj ventoj, kaj Mi elingigos post ili glavon. Kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn. Sed malgrandan nombron el ili Mi restigos de la glavo, malsato, kaj pesto, por ke ili rakontu pri ĉiuj siaj abomenindaĵoj, inter la nacioj, al kiuj ili venos; kaj oni ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Unua Responsorio


Kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn, ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn, ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Se ili forlasos Mian instruon kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj, tiam Mi per bastono punos ilian pekon.

Ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiam Mi dispelos ilin inter la naciojn kaj disĵetos ilin en la landojn, ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo. – kp. Jeĥ 12, 15; kp. Psa 89, 31.33

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Forma esto fidelibus.

Cum autem Dominus dixisset quae diligant isti pastores, dicit et quae neglegant. Vitia enim ovium late iacent. Sanae atque crassae oves perpaucae sunt, id est solidae in cibo veritatis, utentes pascuis bene de munere Dei. Sed mali illi pastores non parcunt talibus. Parum est quod illas languentes et infirmas et errantes et perditas non curant. Etiam istas fortes et pingues necant, quantum in ipsos est. Et illae vivunt. De misericordia Dei vivunt. Tamen quantum ad pastores malos attinet, occidunt. «Quomodo, inquis, occidunt?». Male vivendo, malum exemplum praebendo. An frustra dictum est servo Dei, eminenti in membris summi pastoris: Circa omnes te ipsum bonorum operum praebens exemplum? et: Forma esto fidelibus.

Attendendo enim ovis etiam fortis plerumque praepositum suum male viventem, si declinet oculos a regulis Domini et intendat in hominem, incipit dicere in corde suo: «Si praepositus meus sic vivit, ego qui sum qui non faciam quod ille facit?». Occidit ovem fortem. Si fortem ergo occidit ovem, iam de ceteris quid facit, qui illud quod non ipse fortificaverat, sed forte aut robustum invenerat, male vivendo interficit?

Dico caritati vestrae, iterum dico, et si vivunt oves et si fortes sunt oves in verbo Domini et tenent illud quod audierunt a Domino suo: Quae dicunt, facite; quae autem faciunt, facere nolite, tamen qui in conspectu populi male vivit, quantum in illo est, eum a quo attenditur occidit. Non sibi ergo blandiatur quia ille non est mortuus. Et ille vivit, et ille homicida est. Quomodo cum lascivus homo intendit mulierem ad concupiscendum, etsi illa casta est, et moechatus est iste. Domini enim vera et aperta sententia est: Quisquis viderit mulierem ad concupiscendum eam, iam moechatus est eam in corde suo. Non pervenit ad illius cubiculum, et in interiore iam suo cubiculo volutatur.

Sic omnis qui male vivit in conspectu eorum quibus praepositus est, quantum in ipso est, occidit et fortes. Qui imitatur, moritur; qui non imitatur vivit. Tamen quantum ad illum pertinet ambos occidit. Et quod crassum est, inquit, interficitis, et oves meas non pascitis.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 9; en: CCL 41, 535-536

Dua Responsorio


Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata. Kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata. Kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

Juĝado senprokrasta trafos la eminentulojn.

Kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Al kiu multo estas donita, el tiu estos multo postulata. Kaj al kiu oni multon komisiis, el tiu oni des pli multon postulos. – el Luk 12, 48; el Saĝ 6, 5

Preĝo


Dio, kiu ĉion kreis kaj regas,
donu al ni la gracon, ke ni spertu la efikon de Via mizerikordo,
kaj ke ni plene dediĉu nin por servo al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.