Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 25a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Vi ankaŭ iru en la vinberejon,
kaj kiom estas justa, tiom mi donos al vi. – el Mat 20, 4

Ciklo B

¶ Se iu volas esti unua,
li estos lasta el ĉiuj,
kaj servanto de ĉiuj. – el Mar 9, 35

Ciklo C

¶ Faru al vi amikojn per la mamono de maljusteco,
por ke, kiam ĝi mankos, oni akceptu vin en eternajn loĝejojn. – Luk 16, 9

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 24, 15-27


El la libro Jeĥezkel

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo! jen per plago Mi forprenos de vi tion, kio estas plej kara por viaj okuloj; sed vi ne plendu, kaj ne ploru, kaj ne elfluigu larmojn. Ĝemu mallaŭte; funebran ceremonion ne faru, sed vian kapornamon metu sur vin, kaj viajn ŝuojn metu sur viajn piedojn, ne kovru vian buŝon, kaj ne manĝu panon de funebrantoj.

Mi parolis al la popolo matene, kaj vespere mortis mia edzino; kaj en la sekvanta tago mi agis tiel, kiel estis ordonite al mi. Kaj la popolo diris al mi: Ĉu vi ne diros al ni, kion signifas por ni tio, kion vi faras? Kaj mi diris al ili: Aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

Diru al la domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malsanktigos Mian sanktejon, la forton de via gloro, la ĝuon de viaj okuloj, kaj la ĉarmaĵon de via animo; kaj viaj filoj kaj viaj filinoj, kiujn vi forlasis, falos de glavo. Kaj vi agos, kiel mi agis: vian buŝon vi ne kovros, kaj panon de funebrantoj vi ne manĝos. Kaj via kapornamo estos sur via kapo, kaj viaj ŝuoj estos sur viaj piedoj; vi ne funebros kaj ne ploros, sed vi konsumiĝados pro viaj malbonagoj kaj ĝemados unu al alia. Kaj Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros; kiam tio venos, vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

Kaj koncerne vin, ho filo de homo: en la tago, kiam Mi forprenos de ili ilian forton, la ĝojon de ilia beleco, la ĝuon de iliaj okuloj, la ĉarmaĵon de ilia animo, iliajn filojn kaj iliajn filinojn – en tiu tago venos al vi forsaviĝinto, por transdoni sciigon al viaj oreloj; en tiu tago malfermiĝos via buŝo antaŭ la forsaviĝinto, kaj vi ekparolos, kaj vi ne plu silentos, kaj vi estos antaŭsigno por ili; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Unua Responsorio


Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: Ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: Ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

Disŝiru vian koron, ne viajn vestojn, kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio.

Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jeĥezkel estos por vi antaŭsigno: Ĉion, kion li faris, vi ankaŭ faros. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Sinjoro, la Eternulo. – el Jeĥ 24, 24; el Joe 2, 13

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

De christianis infirmis

Quod infirmatum est, dicit Dominus, non confortastis. Pastoribus malis dicit, pastoribus falsis, pastoribus sua quaerentibus, non quae Iesu Christi, et commodo lactis et lanae gaudentibus, oves omnino non curantibus, et quod male habuit non corroborantibus. Inter infirmum, id est, non firmum — nam dicuntur infirmi etiam aegrotantes — sed inter infirmum et aegrotum, id est male habentem, hoc mihi videtur interesse.

Etenim ista, fratres, quae distinguere utcumque conamur, forte et nos possumus maiore diligentia melius distinguere et alius peritior vel lumine cordis plenior; interim ne fraudemini, quantum ad verba attinet Scripturae, quod sentio loquor. Infirmo ne accidat tentatio et eum frangat timendum est. Languens autem iam cupiditate aliqua aegrotat et cupiditate aliqua impeditur ab intranda via Dei, a subeundo iugo Christi.

Attendite illos homines volentes bene vivere, iam statuentes bene vivere et minus idoneos mala pati sicut parati sunt bona facere. Pertinet autem ad christiani firmitatem non solum operari quae bona sunt, sed et tolerare quae mala sunt. Qui ergo videntur fervere in operibus bonis, sed imminentes passiones tolerare nolle aut non posse, infirmi sunt. Qui ergo aliqua cupiditate mala amatores mundi ab ipsis bonis operibus revocantur, languidi et aegroti iacent, quippe qui ipso languore, tamquam sine ullis viribus, nihil boni possunt operari.

Talis in anima paralyticus ille fuit, quem cum ad Dominum inferre non possent, qui eum portabant, tectum aperuerunt et deposuerunt. Id est tamquam si in anima hoc velis facere ut tectum aperias et deponas ad Dominum animam paralyticam, dissolutam omnibus membris et vacantem ab omni opere bono, gravatam utique peccatis suis et languentem morbo cupiditatis suae. Si ergo dissoluta sunt membra omnia et est paralysis interior, ut pervenias ad medicum — forte enim latet medicus et intus est: iste verus intellectus in Scripturis occultus est —, exponendo quod occultum est, aperi tectum et depone paralyticum.

Quod qui non faciunt et qui facere neglegunt, audistis quae audiant: Quod male habuit, non corroborastis; et quod contribulatum est, non colligastis: iam hinc diximus. Fractus enim erat terrore tentationum. Accedit aliquid unde quod fractum est colligetur, consolatio illa: Fidelis Deus qui non vos sinat tentari supra quam potestis ferre, sed faciet cum tentatione etiam exitum, ut possitis sustinere.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 13; en: CCL 41, 539-540

Dua Responsorio


Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn. Mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn. Mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

Kaj mi faras ĉion pro la evangelio, por ke mi ĝin partoprenu.

Mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Al la malfortuloj mi fariĝis malforta, por ke mi gajnu la malfortulojn. Mi fariĝis ĉio al ĉiuj, por ke mi nepre savu kelkajn. – 1 Kor 9, 22-23

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ La regno de la ĉielo similas al domomastro,
kiu eliris frumatene, por dungi laboristojn por sia vinberĝardeno,
diras la Sinjoro. – Mat 20, 1

Ciklo B

¶ Kiu akceptas min,
tiu akceptas ne min, sed Tiun, kiu sendis min. – el Mar 9, 37

Ciklo C

¶ Kiu estas fidela en la plej malgranda afero,
tiu estas fidela ankaŭ en multo,
diras la Sinjoro. – el Luk 16, 10

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Alvoku la laboristojn,
kaj donu al ili la salajron,
diras la Sinjoro. – kp. Mat 20, 8

Ciklo B

¶ Kiu akceptos unu el tiaj infanoj en mia nomo,
tiu akceptas min. – el Mar 9, 37

Ciklo C

¶ Nenia servanto povas servi al du sinjoroj;
Vi ne povas servi al Dio kaj al Mamono! – el Luk 16, 13

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.