Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 25a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 34, 1-6.11-16.23-31


El la libro Jeĥezkel

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: Ho filo de homo, profetu pri la paŝtistoj de Izrael, profetu, kaj diru al ili, al la paŝtistoj:

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ve al la paŝtistoj de Izrael, kiuj paŝtas sin mem! ĉu ne la ŝafojn devas paŝti la paŝtistoj? La grasaĵon vi manĝas, per la lano vi vin vestas, la grasigitan ŝafon vi buĉas; sed la ŝafojn vi ne paŝtas. La malfortajn vi ne flegas, malsanan vi ne kuracas, vunditan vi ne bandaĝas, forerarintan vi ne revenigas, perditan vi ne serĉas; sed vi regas super ili maldelikate kaj kruele. Kaj ili diskuris, ĉar ili ne havas paŝtiston; kaj ili fariĝis manĝaĵo por ĉiuj bestoj de la kampo, ili diskuris. Erarvagas Miaj ŝafoj sur ĉiuj montoj kaj sur ĉiuj altaj montetoj, kaj sur la tutan teron diskuris Miaj ŝafoj, kaj neniu demandas pri ili, neniu ilin serĉas.

Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi venos, kaj Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin. Kiel paŝtisto esploras sian ŝafaron, kiam li alvenas al siaj diskurintaj ŝafoj, tiel Mi esploros Miajn ŝafojn; kaj Mi savos ilin el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, Mi kolektos ilin el la diversaj landoj, Mi revenigos ilin sur ilian teron; kaj Mi paŝtos ilin sur la montoj de Izrael, en la valoj, kaj sur ĉiuj loĝeblaj lokoj de la tero. Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos, kaj sur la altaj montoj de Izrael estos ilia loĝloko; tie ili ripozos en bona restejo, kaj paŝtiĝos sur grasa paŝtejo, sur la montoj de Izrael. Mi paŝtos Miajn ŝafojn, kaj Mi ripozigos ilin, diras la Sinjoro, la Eternulo. La ŝafon perdiĝintan Mi elserĉos, la forpelitan Mi revenigos, la vunditan Mi bandaĝos, la malsanan Mi fortigos; sed la grasan kaj fortan Mi ekstermos; Mi paŝtos kun justeco.

Kaj Mi starigos super ili unu paŝtiston, kiu paŝtos ilin, Mian servanton David; li paŝtos ilin, kaj li estos por ili paŝtisto. Kaj Mi, la Eternulo, estos por ili Dio, kaj Mia servanto David estos princo inter ili; Mi, la Eternulo, tion parolis. Kaj Mi faros kun ili interligon de paco, kaj Mi malaperigos ĉiujn sovaĝajn bestojn el la lando, por ke oni povu loĝi en la dezerto sendanĝere kaj dormi en la arbaroj. Kaj Mi faros ilin kaj la ĉirkaŭaĵon de Mia monteto objekto de beno, kaj Mi sendados pluvon en ĝia tempo, tio estos pluvoj de beno. Kaj la arbo de la kampo donados siajn fruktojn, kaj la tero donados siajn produktaĵojn, kaj ili estos sur sia tero ekster danĝero; kaj ili ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi rompos la stangojn de ilia jugo, kaj savos ilin el la manoj de tiuj, kiuj sklavigis ilin. Kaj ili ne plu estos prirabataj de la nacioj, kaj la bestoj de la tero ne manĝegos ilin; kaj ili loĝos sendanĝere, kaj neniu teruros ilin. Kaj Mi aranĝos por ili gloran plantadon, kaj ili ne plu estos ekstermataj de malsato en la lando, kaj ili ne plu havos malhonoron inter la nacioj. Kaj oni ekscios, ke Mi, la Eternulo, ilia Dio, estas kun ili, kaj ke ili, la domo de Izrael, estas Mia popolo, diras la Sinjoro, la Eternulo. Kaj vi, homoj, estas Miaj ŝafoj, la ŝafoj de Mia paŝtejo, kaj Mi estas via Dio, diras la Sinjoro, la Eternulo.

Unua Responsorio


Miajn ŝafojn Mi savos el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. Mi revenigos ilin sur ilian teron. Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos.

Miajn ŝafojn Mi savos el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. Mi revenigos ilin sur ilian teron. Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos.

Mi venis, por ke ili havu vivon, kaj havu ĝin abunde.

Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Miajn ŝafojn Mi savos el ĉiuj lokoj, kien ili diskuris en la tago nuba kaj malluma. Mi revenigos ilin sur ilian teron. Sur bona paŝtejo Mi ilin paŝtos. – el Jeĥ 34, 12-14; el Joh 10, 10

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Insta opportune, importune.

Et quod errabat, non revocastis; et quod periit, non inquisistis. Hinc inter manus latronum et dentes luporum furentium utcumque versamur et pro his periculis nostris ut oretis oramus. Et contumaces sunt oves. Quia quaeruntur errantes, alienas se a nobis dicunt errore suo et perditione sua: «Quid nos vultis? Quid nos quaeritis?». Quasi non ipsa causa sit quare eos velimus et quare quaeramus, quia errant et pereunt. «Si in errore, inquit, sum, si in interitu, quid me vis? Quid me quaeris?». Quia in errore es, revocare volo; quia peristi, invenire volo, «Sic volo errare, sic volo perire».

Sic vis errare, sic vis perire? Quanto melius ego nolo. Prorsus audeo dicere, importunus sum. Audio dicentem Apostolum: Praedica verbum, insta opportune, importune. Quibus opportune? Quibus importune? Opportune utique volentibus, importune nolentibus. Prorsus importunus sum, audeo dicere: «Tu vis errare, tu vis perire, ego nolo». Non vult postremo ille qui me terret. Si voluero, vide quid dicat, vide quid increpet: Quod errabat, non revocastis; et quod periit, non inquisistis. Te magis timebo quam ipsum? Oportet nos omnes exhiberi ante tribunal Christi.

Revocabo errantem, requiram perditam. Velis nolis, id agam. Et si me inquirentem lanient vepres silvarum, per omnia angusta me coartabo; omnes saepes excutiam; quantum mihi virium terrens Dominus donat, omnia peragrabo. Revocabo errantem, requiram pereuntem. Si me pati non vis, noli errare, noli perire. Parum est quod doleo te errantem atque pereuntem. Timeo ne, neglegens te, etiam quod forte est, occidam. Vide enim quid sequitur: Et quod forte fuit, confecistis. Si neglexero errantem atque pereuntem, et eum qui fortis est delectabit errare et perire.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 14-15; en: CCL 41, 541-542

Dua Responsorio


En trafa momento ne lasu nedirita la ĝustan vorton. Ĉar en la parolo koniĝas la saĝeco kaj la eduko en la esprimoj de la lango.

En trafa momento ne lasu nedirita la ĝustan vorton. Ĉar en la parolo koniĝas la saĝeco kaj la eduko en la esprimoj de la lango.

Prediku la vorton; insistu ĝustatempe, malĝustatempe; konvinku, admonu, konsilu, en ĉia pacienco kaj instruado.

Ĉar en la parolo koniĝas la saĝeco kaj la eduko en la esprimoj de la lango.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En trafa momento ne lasu nedirita la ĝustan vorton. Ĉar en la parolo koniĝas la saĝeco kaj la eduko en la esprimoj de la lango. – Sir 4, 23-24 (28-29); 2 Tim 4, 2

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.