Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 25a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 36, 16-36


El la libro Jeĥezkel

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

Ho filo de homo! La domo de Izrael, loĝante sur sia tero, malpurigis ĝin per sia konduto kaj per siaj agoj; kiel la malpuraĵo de virino dum ŝia monataĵo estis antaŭ Mi ilia konduto. Kaj Mi elverŝis sur ilin Mian koleron pro la sango, kiun ili verŝadis sur la teron, kaj pro tio, ke ili malpurigadis ĝin per siaj idoloj; kaj Mi disĵetis ilin inter la naciojn, kaj ili estis dispelitaj en la diversajn landojn; konforme al ilia konduto kaj al iliaj agoj Mi faris juĝon kontraŭ ili. Kaj ili aliĝis al la nacioj, al kiuj ili venis, kaj malsanktigis Mian sanktan nomon tiel, ke oni diris pri ili: Ĉu tio estas la popolo de la Eternulo, kiu devis eliri el Lia lando? Sed oni domaĝis Mian sanktan nomon, kiun la domo de Izrael malsanktigis inter la nacioj, kien ili venis. Tial diru al la domo de Izrael:

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Ne pro vi Mi agas, ho domo de Izrael, sed nur pro Mia sankta nomo, kiun vi malsanktigis inter la nacioj, kien vi venis. Kaj Mi sanktigos Mian grandan nomon, malsanktigitan ĉe la nacioj, kiun vi malsanktigis inter ili; kaj la nacioj ekscios, ke Mi estas la Eternulo, diras la Sinjoro, la Eternulo, kiam Mi montros sur vi Mian sanktecon antaŭ iliaj okuloj. Mi prenos vin el inter la nacioj, Mi kolektos vin el ĉiuj landoj, kaj Mi venigos vin en vian landon. Kaj Mi aspergos vin per pura akvo, kaj vi puriĝos de ĉiuj viaj malpuraĵoj, kaj de ĉiuj viaj idoloj Mi purigos vin. Kaj Mi donos al vi koron novan, kaj spiriton novan Mi metos en vin; Mi eligos el via korpo la ŝtonan koron, kaj Mi donos al vi koron karnan. Kaj Mian spiriton Mi metos en vin, kaj Mi faros, ke vi agados laŭ Miaj leĝoj, kaj Miajn ordonojn vi observados kaj plenumados. Kaj vi loĝos en la lando, kiun Mi donis al viaj patroj; kaj vi estos Mia popolo, kaj Mi estos via Dio. Kaj Mi liberigos vin de ĉiuj viaj malpuraĵoj; Mi vokos la grenon kaj multigos ĝin, kaj Mi ne venigos sur vin malsaton. Mi multigos la fruktojn de la arboj kaj la produktaĵojn de la kampo, por ke vi ne plu havu antaŭ la nacioj honton pri malsato. Tiam vi rememoros vian malbonan konduton kaj viajn nebonajn agojn, kaj vi faros al vi mem riproĉojn pro viaj malbonagoj kaj pro viaj abomenindaĵoj. Ne pro vi Mi agas, diras la Sinjoro, la Eternulo; tion vi sciu. Hontu kaj ruĝiĝu pri via konduto, ho domo de Izrael!

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En la tempo, kiam Mi purigos vin de ĉiuj viaj malbonagoj kaj loĝatigos la urbojn, kaj la ruinoj estos rekonstruitaj, kaj la dezertigita tero estos prilaborata anstataŭ tio, ke ĝi estis dezerto antaŭ la okuloj de ĉiu pasanto: tiam oni diros: Ĉi tiu dezertigita tero fariĝis kiel la ĝardeno Eden, kaj la urboj ruinigitaj, dezertigitaj, kaj detruitaj estas nun fortikigitaj kaj loĝataj. Kaj ekscios la nacioj, kiuj restos ĉirkaŭ vi, ke Mi, la Eternulo, rekonstruis la detruitaĵon, priplantis la dezertigitaĵon; Mi, la Eternulo, tion diris, kaj Mi tion plenumos.

Unua Responsorio


Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan, por ke ili sekvu Miajn leĝojn; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan, por ke ili sekvu Miajn leĝojn; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

Mi donos al ili unu koron, kaj novan spiriton Mi enmetos en ilin;

por ke ili sekvu Miajn leĝojn; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi elprenos el ilia korpo la koron ŝtonan kaj donos al ili koron karnan, por ke ili sekvu Miajn leĝojn; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio. – el Jeĥ 11, 19-20

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Ecclesia, tamquam vitis, crescendo ubique diffusa

In omnem montem et in omnem collem et in omnem faciem terrae dispersae sunt. Quid est: In omnem faciem terrae dispersae sunt? Omnia terrena sectantes, ea quae in faciem terrae lucent, ipsa amant, ipsa diligunt. Nolunt mori, ut abscondatur vita eorum in Christo. Super omnem faciem terrae, dilectione terrenorum, et quia errantes oves sunt per totam faciem terrae. Diversis locis sunt: una mater superbia omnes peperit, sicut una mater nostra catholica omnes christianos fideles toto orbe diffusos.

Non ergo mirum, si superbia parit discissionem, caritas unitatem. Tamen ipsa catholica mater, ipse pastor in ea ubique quaerit errantes, confortat infirmos, curat languidos, alligat confractos, alios ab istis, alios ab illis non se invicem scientibus. Sed tamen illa omnes novit, quia cum omnibus fusa est.

Illa sic est tamquam vitis, crescendo ubique diffusa; illi sic sunt tamquam sarmenta inutilia, agricolae falce praecisa merito sterilitatis suae, ut vitis putaretur, non ut amputaretur. Sarmenta ergo illa ubi praecisa sunt, ibi remanserunt. Vitis autem crescens, per omnia, et sarmenta sua novit quae in illa manserunt, et iŭta se quae de illa praecisa sunt.

Inde tamen revocat errantes, quia et de ramis fractis dicit Apostolus: Potens est enim Deus iterum inserere illos. Sive dicas oves errantes a grege, sive dicas ligna praecisa de vite, nec ad revocandas oves, nec rursus ad inserenda ligna minus idoneus est Deus, quia ille summus pastor, ille verus agricola. Et in omnem faciem terrae dispersae sunt; et non fuit qui requireret, non fuit qui revocaret, sed in illis pastoribus malis; non fuit, sed homo, qui requireret.

Propterea, pastores, audite sermonem Domini: Vivo ego, dicit Dominus Deus. Videte unde coepit. Tamquam iurato est Dei, testificatio vitae suae: Vivo ego, dicit Dominus. Mortui sunt pastores, sed securae sunt oves; vivit Dominus. Vivo ego, dicit Dominus Deus. Qui autem pastores mortui sunt? Sua quaerentes, non quae Iesu Christi. Erunt ergo et invenientur pastores non quae sua sunt quaerentes, sed quae Iesu Christi? Erunt plane et invenientur plane, nec desunt nec deerunt.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 18-19; en: CCL 41, 544-546

Dua Responsorio


Fidon ni havas per Kristo al Dio, kiu taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito.

Fidon ni havas per Kristo al Dio, kiu taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito.

Ne kvazaŭ ni taŭgas ion fari per ni mem, sed nia taŭgeco estas el Dio,

kiu taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Fidon ni havas per Kristo al Dio, kiu taŭgigis nin kiel administrantojn de nova interligo, ne laŭ litero, sed laŭ spirito. – el 2 Kor 3, 4.6.5

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.