Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 25a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 37, 1-14


El la libro Jeĥezkel

Aperis super mi la mano de la Eternulo, kaj elirigis min en la inspiro de la Eternulo, kaj starigis min meze de ebenaĵo, kiu estis plena de ostoj. Kaj Li kondukis min ĉirkaŭe ĉirkaŭ ili; estis tre multe da ili sur la ebenaĵo, kaj ili estis tre sekaj. Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉu reviviĝos ĉi tiuj ostoj? Mi respondis: Ho Sinjoro, ho Eternulo, nur Vi tion scias.

Kaj Li diris al mi: Profetu pri ĉi tiuj ostoj, kaj diru al ili: Ho sekaj ostoj, aŭskultu la vorton de la Eternulo! Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, al ĉi tiuj ostoj: Jen Mi venigos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj Mi donos al vi tendenojn, Mi kreskigos ĉirkaŭ vi karnon, Mi kovros vin per haŭto, Mi enmetos en vin spiriton, kaj vi reviviĝos; kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Kaj mi profetis, kiel estis ordonite al mi; kaj kiam mi eldiris mian profetaĵon, fariĝis bruo kaj tumulto, kaj la ostoj komencis alproksimiĝadi, ĉiu osto al sia osto. Kaj mi vidis: jen sur ili estas tendenoj, kaj elkreskis karno, kaj haŭto kovris ilin supre; sed spirito en ili ne estis.

Kaj Li diris al mi: Profetu al la spirito, profetu, ho filo de homo, kaj diru al la spirito: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: El la kvar ventoj venu, ho spirito, kaj ekblovu sur ĉi tiujn mortigitojn, por ke ili reviviĝu.

Kaj mi profetis, kiel Li ordonis al mi; kaj eniris en ilin spirito, kaj ili reviviĝis kaj stariĝis sur siaj piedoj, tre, tre granda armeo.

Kaj Li diris al mi: Ho filo de homo! ĉi tiuj ostoj estas la tuta domo de Izrael. Jen ili diras: Sekiĝis niaj ostoj, kaj pereis nia espero, decidita estas nia sorto. Tial profetu, kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo, kaj Mi venigos vin en la landon de Izrael. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. Kaj Mi enmetos Mian spiriton en vin, kaj vi reviviĝos, kaj Mi aranĝos vin en via lando; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, tion parolis kaj faris, diras la Eternulo.

Unua Responsorio


Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Mi estas la releviĝo kaj la vivo; kiu kredas al mi, eĉ se li estos mortinta, tiu vivos.

Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen Mi malfermos viajn tombojn kaj elirigos vin el viaj tomboj, ho Mia popolo. Kaj vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo. – el Jeĥ 37, 12-13; el Joh 11, 25

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Quae dicunt facite, quae autem faciunt, facere nolite.

Propter istud, pastores, audite verbum Domini. Sed quid pastores audite? Haec dicit Dominus Deus: Ecce ego super pastores, et inquiram oves meas de manibus eorum.

Audite et discite, oves Dei: a malis pastoribus inquirit Deus oves suas et de manibus eorum inquirit mortem illarum. Dicit enim alio in loco per eundem Prophetam: Fili hominis, speculatorem te dedi domui Israel. Audies ex ore meo sermonem, et praemonstrabis eis ex me. In eo cum dixero peccatori: Morte morieris, et non fueris locutus ut caveat impius a via sua, ille facinorosus in facinore suo morietur, sanguinem autem eius de manu tua exquiram. Tu autem si praenuntiaveris facinoroso viam eius ut avertatur ab ea, et non erit aversus a via sua, iste ex facinore suo morietur, et tu animam tuam liberabis.

Quid est, fratres? Videtis quam sit tacere periculosum? Moritur ille et recte moritur; in impietate sua et peccato suo moritur; neglegentia enim eius occidit eum. Nam pastorem inveniret viventem qui ait: Vivo ego, dicit Dominus; sed cum fuerit neglegens, non admonente illo qui ad hoc est praepositus et speculator ut admoneat, et ille iuste morietur, et iste iuste damnabitur. Si autem dixeris, inquit, impio: Morte morieris, cui ego fuero gladium comminatus, et ille neglexerit vitare imminentem gladium et venerit gladius et interfecerit eum, ille in peccato suo morietur, tu autem animam tuam liberasti. Propter hoc, ad nos quidem pertinet non tacere; ad vos autem, etiam si taceamus, de Scripturis sanctis verba Pastoris audire.

Videamus ergo, quia sic proposueram, utrum auferat oves a pastoribus malis et det eas pastoribus bonis. Video eum auferentem oves a pastoribus malis. Hoc enim dicit: Ecce ego super pastores, et inquiram oves meas de manibus eorum, et avertam ab eis, ut non pascant oves meas; et non pascent adhuc pastores. Cum enim dico: Pascant oves meas, illi se pascunt, non oves meas: Avertam, ut non pascant oves meas.

Quomodo avertit, ut non pascant oves ipsius? Quae dicunt facite; quae autem faciunt, facere nolite. Tamquam diceret: «Mea dicunt, sua faciunt». Cum non facitis quae faciunt mali pastores, non vos ipsi pascunt; cum autem facitis quae dicunt, ego vos pasco.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 20-21; en: CCL 41, 546-548

Dua Responsorio


Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro? Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.

Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro? Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.

Cetere, ĉi tie estas postulate ĉe administrantoj, ke oni troviĝu fidela.

Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiu do estas la fidela kaj saĝa administranto, kiun lia sinjoro starigos super sia servantaro? Feliĉa estas tiu servisto, kiun lia sinjoro, veninte, trovos aganta tiel. – el Luk 12, 42-43; 1 Kor 4, 2

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.