Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 25a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 37, 15-28


El la libro Jeĥezkel

Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante:

Vi, ho filo de homo, prenu al vi lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jehuda, kaj de la Izraelidoj, aliĝintaj al li. Poste prenu ankoraŭ unu lignon, kaj skribu sur ĝi: De Jozef, ligno de Efraim, kaj de la tuta domo de Izrael, kiu aliĝis al li. Kaj aligu ilin al vi unu al la alia kiel unu lignon, ke ili fariĝu unu en via mano. Kaj kiam la filoj de via popolo demandos vin: Ĉu vi ne klarigos al ni, kion tio signifas ĉe vi? tiam diru al ili:

Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la lignon de Jozef, [kiu estas en la manoj de Efraim] kaj de la triboj de Izrael, kiuj aliĝis al li; kaj Mi aligos ĝin kun ili al la ligno de Jehuda, kaj Mi faros ilin unu ligno, kaj ili estos unu en Mia mano. Kaj la lignoj, sur kiuj vi estos skribinta, estu en via mano antaŭ iliaj okuloj.

Kaj diru al ili: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi prenos la Izraelidojn el inter la nacioj, kien ili iris, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe kaj venigos ilin en ilian landon. Kaj Mi faros ilin unu nacio en la lando, sur la montoj de Izrael, kaj unu reĝo estos reĝo por ili ĉiuj; kaj ili ne plu estos du popoloj kaj ne plu estos dividitaj en du regnojn. Kaj ili ne plu sin malpurigos per siaj idoloj kaj per siaj abomenindaĵoj kaj per ĉiuj siaj krimoj; kaj Mi liberigos ilin el ĉiuj iliaj loĝlokoj, en kiuj ili pekis, kaj Mi purigos ilin; kaj ili estos Mia popolo, kaj Mi estos ilia Dio.

Kaj Mia servanto David estos reĝo super ili, kaj unu paŝtisto estos por ili ĉiuj; kaj ili sekvos Miajn decidojn, kaj Miajn leĝojn ili observos kaj plenumos. Kaj ili loĝos en la lando, kiun Mi donis al Mia servanto Jakob kaj en kiu loĝis viaj patroj; kaj ili loĝos en ĝi, ili kaj iliaj infanoj, kaj la infanoj de iliaj infanoj, eterne; kaj Mia servanto David estos por ili princo eterne. Kaj Mi faros kun ili interligon de paco; ĝi estos eterna interligo kun ili; Mi aranĝos kaj multigos ilin, kaj Mi starigos Mian sanktejon inter ili por eterne. Kaj Mi loĝos inter ili; kaj Mi estos ilia Dio, kaj ili estos Mia popolo.

Kaj la nacioj ekscios, ke Mi, la Eternulo, sanktigas Izraelon, ĉar Mia sanktejo estos inter ili por eterne.

Unua Responsorio


Jen Mi prenos la Izraelidojn, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe, kaj Mi faros ilin unu nacio. Kaj estos unu grego, unu paŝtisto.

Jen Mi prenos la Izraelidojn, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe, kaj Mi faros ilin unu nacio. Kaj estos unu grego, unu paŝtisto.

La bona paŝtisto demetas sian vivon por la ŝafoj.

Kaj estos unu grego, unu paŝtisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen Mi prenos la Izraelidojn, kaj Mi kolektos ilin de ĉirkaŭe, kaj Mi faros ilin unu nacio. Kaj estos unu grego, unu paŝtisto. – el Jeĥ 37, 21-22; el Joh 10, 16.11

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

In pascuis bonis pascam oves meas.

Et educam eas de gentibus et colligam eas de regionibus et inducam eas in terram earum et pascam eas super montes Israel. Constituit montes Israel, auctores Scripturarum divinarum. Ibi pascite ut secure pascatis. Quidquid inde audieritis, hoc vobis bene sapiat; quidquid extra est, respuite. Ne erretis in nebula, audite vocem pastoris. Colligite vos ad montes Scripturae sanctae. Ibi sunt deliciae cordis vestri, ibi nihil venenosum, nihil alienum; uberrima pascua sunt. Vos tantum sanae venite, sanae pascimini in montibus Israel.

Et in rivis et in omni habitatione terrae. A montibus enim, quos ostendimus, manaverunt rivi praedicationis evangelicae, cum in omnem terram exivit sonus eorum, et facta est omnis habitatio terrae pascendis ovibus laeta atque fecunda.

In pascuis bonis pascam eas, et in montibus altis Israel. Et erunt stabula earum illic, hoc est, ubi requiescant, ubi dicant: «Bene est», ubi dicant: «Verum est, manifestum est, non fallimur». Gloria Dei requiescent, tamquam in stabulis illis. Et dormient, hoc est, requiescent, et requiescent in deliciis bonis.

Et in pascuis pinguibus pascentur super montes Israel. Iam dixi montes Israel, montes bonos, quo levamus oculos, ut inde nobis aŭilium veniat. Sed aŭilium nostrum a Domino, qui fecit caelum et terram. Ideo ne vel in montibus bonis esset spes nostra, cum dixisset: Pascam oves meas super montes Israel, rursus ne tu remaneres in montibus, subiecit statim: Ego pascam oves meas. Leva tu oculos tuos in montes, unde veniet aŭilium tibi, sed attende dicentem: Ego pascam. Aŭilium enim tuum a Domino, qui fecit caelum et terram.

Claudit sic: Et pascam eas cum iudicio. Vide quia sic solus pascit, cum iudicio pascens. Quis enim homo iudicat de homine? Temerariis iudiciis plena sunt omnia. De quo desperaverimus subito convertitur et fit optimus. De quo multum praesumpserimus subito deficit et fit pessimus. Nec timor noster certus est, nec amor noster certus est.

Quid sit hodie quisque homo, vix novit ipse homo. Tamen utcumque ipse quid hodie. Quid autem cras nec ipse. Pascit ergo ille cum iudicio, dispertiens propria propriis: haec istis, illa illis, debita eis quibus debetur, hoc aut illud. Novit enim quid agat. Cum iudicio pascit, quos iudicatus redemit. Pascit ergo ipse cum iudicio.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 24-25; en: CCL 41, 551-553

Dua Responsorio


Mi estas la bona paŝtisto. Mi konas la miajn, kaj la miaj min konas.

Mi estas la bona paŝtisto. Mi konas la miajn, kaj la miaj min konas.

Mi serĉos Miajn ŝafojn kaj esploros ilin. Mi elkondukos ilin el inter la popoloj, kaj Mi paŝtos ilin.

Mi konas la miajn, kaj la miaj min konas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi estas la bona paŝtisto. Mi konas la miajn, kaj la miaj min konas. – Joh 10, 14; el Jeĥ 34, 11.13

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.