Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 25a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 40, 1-4; 43, 1-12; 44, 6-9


El la libro Jeĥezkel

En la dudek-kvina jaro de nia forkaptiteco, en la komenco de la jaro, en la deka tago de la monato, en la dek-kvara jaro post la disbato de la urbo, ĝuste en tiu tago aperis super mi la mano de la Eternulo kaj venigis min tien. En Dia vizio Li venigis min en la landon de Izrael, kaj starigis min sur tre alta monto, sur kiu sude estis kvazaŭ konstruaĵoj de urbo. Kaj Li venigis min tien, kaj jen mi ekvidis viron, kies aspekto estis kiel aspekto de kupro; en la mano li havis fadenan ŝnureton kaj mezurstangon, kaj li staris ĉe pordego. Kaj tiu viro ekparolis al mi: Ho filo de homo, rigardu per viaj okuloj, aŭskultu per viaj oreloj, kaj atentu per via koro ĉion, kion mi montros al vi; ĉar vi estas venigita ĉi tien, por ke mi tion montru al vi. Ĉion, kion vi vidos, raportu al la domo de Izrael.

Kaj li venigis min al la pordego, al tiu pordego, kiu estas turnita orienten. Kaj jen la majesto de la Dio de Izrael estis venanta laŭ la orienta vojo; kaj Lia voĉo estis kiel la bruo de granda akvo; kaj la tero lumiĝis de Lia majesto. Tio estis vizio simila al tiu vizio, kiun mi vidis antaŭe, kiam mi iris, por antaŭdiri pereon al la urbo, kaj vizio simila al tiu, kiun mi vidis ĉe la rivero Kebar. Kaj mi ĵetis min vizaĝaltere.

Kaj la majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. Kaj levis min la spirito, kaj venigis min sur la internan korton; kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon. Kaj mi aŭdis, ke Iu parolas al mi el la domo, kaj viro staris apud mi. Kaj estis dirite al mi: Ho filo de homo! jen estas la loko de Mia trono, kaj la loko de la plandoj de Miaj piedoj, kie Mi loĝos eterne inter la Izraelidoj; kaj la domo de Izrael ne plu malpurigos Mian sanktan nomon, nek ili nek iliaj reĝoj, per sia malĉastado [kaj per la kadavraĵoj de siaj reĝoj] sur iliaj altaĵoj. Ili starigis sian sojlon apud Mia sojlo kaj siajn fostojn apud Miaj fostoj, tiel ke nur muro estis inter Mi kaj ili; kaj ili malpurigis Mian sanktan nomon per siaj abomenindaĵoj, kiujn ili faris; tial Mi pereigis ilin en Mia kolero. Sed nun ili forigos de Mi sian malĉastaĵon kaj la kadavraĵojn de siaj reĝoj, kaj Mi loĝos inter ili eterne.

Vi, ho filo de homo, montru al la domo de Izrael ĉi tiun domon, por ke ili ekhontu pri siaj malbonagoj kaj alkonformigu sin al ĝia aranĝo. Kaj se ili ekhontos pri ĉio, kion ili faris, tiam montru al ili la bildon de la domo, ĝian aranĝon, ĝiajn elirojn kaj enirojn, ĉiujn ĝiajn manierojn kaj leĝojn, ĉiujn ĝiajn morojn kaj instrukciojn, kaj priskribu ĉion antaŭ iliaj okuloj, por ke ili observu ĉiujn ĝiajn instrukciojn kaj leĝojn kaj plenumu ilin. Jen estas la leĝo por la domo: la tuta spaco sur la supro de la monto ĉirkaŭe estas plejsanktejo; [tio estas la leĝo por la domo.]

Kaj diru al la malobeema domo de Izrael: Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Sufiĉaj estu por vi ĉiuj viaj abomenindaĵoj, ho domo de Izrael. Vi venigis aligentulojn kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno, ke ili estu en Mia sanktejo, por malsanktigi Mian domon; vi alportadis Mian panon, grasaĵon, kaj sangon, kaj rompadis Mian interligon per ĉiuj viaj abomenindaĵoj. Vi ne plenumadis mem Mian sanktan servadon, sed vi faris ilin plenumantoj de Mia servado en Mia sanktejo. Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Neniu aligentulo kun necirkumcidita koro kaj necirkumcidita karno eniru en Mian sanktejon, eĉ el tiuj aligentuloj, kiuj loĝas inter la Izraelidoj.

Unua Responsorio


La majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. Kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

La majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. Kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

La gepatroj de Jesuo alportis lin al Jerusalemo en la templon.

Kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La majesto de la Eternulo eniris en la domon tra la pordego, kiu estis turnita orienten. Kaj jen la majesto de la Eternulo plenigis la domon. – el Jeĥ 43, 4-5; kp. Luk 2, 22

Dua Legaĵo – Augustinus


El la prediko de la sankta episkopo Aŭgusteno pri la paŝtistoj

Omnes boni pastores in uno pastore sunt.

Pascit ergo te Christus cum iudicio, discernit oves suas ab ovibus non suis. Quae sunt oves meae, inquit, audiunt vocem meam et sequuntur me.

Hic invenio omnes pastores bonos in uno pastore. Non enim boni pastores desunt, sed in uno sunt. Multi sunt, qui divisi sunt. Hic unus praedicatur, quia unitas commendatur. Neque enim vere modo ideo tacentur pastores, et dicitur pastor, quia non invenit Dominus cui commendet oves suas. Tunc autem ideo commendavit, quia Petrum invenit. Immo vero et in ipso Petro unitatem commendavit. Multi erant Apostoli et uni dicitur: Pasce oves meas. Absit ut desint modo boni pastores, absit a nobis ut desint, absit a misericordia ipsius, ut non eos gignat atque constituat.

Utique si sunt bonae oves, sunt et boni pastores, nam de bonis ovibus fiunt boni pastores. Sed omnes boni pastores in uno sunt, unum sunt. Illi pascant, Christus pascit. Non enim vocem suam dicunt amici sponsi, sed gaudio gaudent propter vocem sponsi. Ideo ergo ipse pascit, cum ipsi pascunt; et dicit: «Ego pasco», quia in illis vox ipsius, in illis caritas ipsius. Nam et ipsum Petrum, cui commendabat oves suas quasi alter alteri, unum secum facere volebat et sic ei oves commendare, ut esset ille caput, ille figuram corporis portaret, id est Ecclesiae, et tamquam sponsus et sponsa essent duo in carne una.

Proinde ut oves commendaret, quid ei prius dicit, ne illi tamquam alteri commendaret? Petre, amas me? Et respondit: Amo. Et iterum: Amas me? Et respondit: Amo. Et tertio: Amas me? Et respondit: Amo. Confirmat caritatem, ut consolidet unitatem. Ipse ergo pascit unus in his, et hi in uno.

Et tacetur de pastoribus, sed non tacetur. Gloriantur pastores, sed qui gloriatur, in Domino glorietur. Hoc est Christum pascere, hoc est Christo pascere, hoc est in Christo pascere, praeter Christum sibi non pascere. Neque enim vere inopia pastorum, tamquam ista futura mala tempora Propheta praedicaret, dixit: Ego pascam oves meas, non habeo cui commendem. Etiam cum ipse Petrus erat et cum adhuc ipsi Apostoli erant in hac carne et in hac vita, tunc ait ille unus, in quo uno omnes unum: Habeo alias oves, quae non sunt de hoc ovili; oportet me et eas adducere, ut sit unus grex et unus pastor.

Sint ergo omnes in pastore uno, et dicant vocem pastoris unam, quam audiant oves, et sequantur pastorem suum, et non illum aut illum, sed unum. Et omnes in illo unam vocem dicant, diversas voces non habeant. Obsecro vos, fratres, ut idipsum dicatis omnes, et non sint in vobis schismata. Hanc vocem eliquatam ab omni schismate, purgatam ab omni haerese, audiant oves et sequantur pastorem suum dicentem: Quae sunt oves meae, vocem meam audiunt et sequuntur me.


Originala teksto: Augustinus († 430): De pastoribus, Sermo 46, 29-30; en: CCL 41, 555-557

Dua Responsorio


Ne forlasu, ho Eternulo, Vian gregon! Ho bona paŝtisto, kiu ne dormetas kaj ne dormas, nia gardanto!

Ne forlasu, ho Eternulo, Vian gregon! Ho bona paŝtisto, kiu ne dormetas kaj ne dormas, nia gardanto!

Via favoro, ho Eternulo, viglu super ni, por ke la Malamiko ne superruzu nin.

Ho bona paŝtisto, kiu ne dormetas kaj ne dormas, nia gardanto!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne forlasu, ho Eternulo, Vian gregon! Ho bona paŝtisto, kiu ne dormetas kaj ne dormas, nia gardanto! – kp. Psa 121, 3; 33, 22

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.