Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 25a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Jeĥ 47, 1-12


El la libro Jeĥezkel

Kaj li (la viro en mia vizio) revenigis min al la pordo de la domo; kaj mi ekvidis, ke jen el sub la sojlo de la domo fluas akvo orienten, ĉar la vizaĝa flanko de la domo estis turnita orienten; kaj la akvo fluis el sub la dekstra flanko de la domo al la suda flanko de la altaro. Kaj li elkondukis min tra la norda pordego, kaj kondukis min laŭ ekstera vojo al la ekstera pordego, turnita orienten; kaj jen la akvo fluas el la dekstra flanko. Kiam la viro iris orienten, li havis en sia mano mezurŝnuron, kaj li mezuris mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la maleoloj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil ulnojn, kaj transpasigis min trans la akvon; la akvo estis alta ĝis la genuoj. Kaj li mezuris ankoraŭ mil, kaj transpasigis min trans la akvon, kiu estis alta ĝis la lumboj. Kiam li mezuris ankoraŭ mil, estis jam torento, kiun mi ne povis transiri; ĉar la akvo estis tro alta, oni devis ĝin transnaĝi, sed transiri la torenton oni ne povis. Kaj li diris al mi: Ĉu vi vidis, ho filo de homo? Kaj li kondukis min returne al la bordo de la torento.

Kiam mi revenis, mi vidis, ke sur la bordo de la torento estas jam tre multe da arboj sur ambaŭ flankoj. Kaj li diris al mi: Ĉi tiu akvo, kiu eliras el la orienta regiono, iros malsupren en la stepon, kaj venos en la maron; kiam ĝi troviĝos en la maro, tiam saniĝos la akvo. Kaj ĉiu vivanta estaĵo, kiu rampas tie, kie pasas la torentoj, reviviĝos, kaj estos tre multe da fiŝoj; ĉar tien venos ĉi tiu akvo, kaj ĉio saniĝos kaj reviviĝos, kien venos la torento. Kaj staros apud ĝi fiŝkaptistoj de En-Gedi ĝis En-Eglaim, kaj ili etendos tie retojn; iliaj fiŝoj estos tiaspecaj, kiel la fiŝoj de la Granda Maro, kaj tre multe. Sed ĝiaj marĉoj kaj marĉetoj ne saniĝos, ili estos destinitaj por salo. Kaj apud la torento sur ambaŭ bordoj kreskos ĉiaspecaj manĝaĵdonantaj arboj; ne velkos iliaj folioj, kaj ne forfiniĝos iliaj fruktoj; ĉiumonate ili donos novajn fruktojn, ĉar la akvo por ili fluas el la sanktejo; kaj iliaj fruktoj estos uzataj kiel manĝaĵo, kaj iliaj folioj kiel kuracilo.

Unua Responsorio


Fluis akvo el sub la sojlo de l' templo, de l' flanko dekstra, haleluja. Kaj ĉiuj, al kiuj venis tiu akvo, resaviĝis, kaj diru: Haleluja, haleluja.

Fluis akvo el sub la sojlo de l' templo, de l' flanko dekstra, haleluja. Kaj ĉiuj, al kiuj venis tiu akvo, resaviĝis, kaj diru: Haleluja, haleluja.

La akvo, kiun mi donos al ili, fariĝos en ili fonto de akvo, ŝprucanta supren por eterna vivo.

Kaj ĉiuj, al kiuj venis tiu akvo, resaviĝis, kaj diru: Haleluja, haleluja.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Fluis akvo el sub la sojlo de l' templo, de l' flanko dekstra, haleluja. Kaj ĉiuj, al kiuj venis tiu akvo, resaviĝis, kaj diru: Haleluja, haleluja. – liturgie en "Kristanaj Kantoj", kp. Jeĥ 47, 1.9; el Joh 4, 14

Dua Legaĵo – Hilaire de Poitiers (Hilarius Pictaviensis)


El la Traktatoj de la sankta episkopo Hilario el Puatiero pri la Psalmoj

Fluminis impetus laetificat civitatem Dei.

Flumen Dei repletum est aqua, parasti cibum illorum quoniam ita praeparatio tua. Et de flumine ambigendi locus nullus est. Ait enim Propheta: Fluminis impetus laetificat civitatem Dei. Et ipse Dominus in Evangeliis ait: Qui biberit ex aqua, quam ego dedero, flumina de ventre eius fluent aquae vivae salientis in vitam aeternam. Et iterum: Qui crediderit in me, sicut scriptum est, flumina de ventre eius exient. Hoc autem dicebat de Spiritu Sancto, quem accepturi erant credentes in eum. Hoc ergo flumen Dei aqua repletur. Spiritus enim Sancti muneribus inundamur et in nos ex illo vitae fonte fluvius Dei aqua repletus infunditur. Habemus etiam et cibum paratum.

Et quis hic cibus est? Ille scilicet in quo ad Dei consortium praeparamur, per communionem sancti corporis in communione deinceps sancti corporis collocandi. Id enim praesens psalmus significat dicens: Parasti cibum illorum, quoniam ita est praeparatio tua: quia cibo illo, quamvis in praesens salvamur, tamen in posterum praeparamur.

Est autem nobis per sacramentum baptismi renatis maximum gaudium, cum quaedam in nobis Spiritus Sancti initia sentimus, cum subeat nos sacramentorum intellegentia, prophetiae scientia, sermo sapientiae, spei firmitas, sanationum charismata et in daemonia subiecta dominatus. Haec enim tamquam stillicidia nos penetrant, quae paulatim coepta fructu multiplici exuberant.


Originala teksto: Hilarius Pictaviensis († 367): Tractatus in Ps 64, 14-15; en: CSEL 22, 245-246

Dua Responsorio


Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas. Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas. Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo.

Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, kaj en Via lumo ni vidas lumon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas. Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, kaj en Via lumo ni vidas lumon. – Psa 36, 9-10; el Psa 65, 5

Preĝo


Dio, kiu metis kiel fundamenton de ĉiuj ordonoj de la sankta leĝo la amon al Vi kaj al nia proksimulo,
ebligu ke ni, observante tiujn ordonojn, meritu eniri la eternan vivon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.