Merkredo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 26a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Flp 2, 12-30


El la letero al la Filipianoj

Tial, miaj amatoj, kiel vi ĉiam obeis, ne nur dum mia ĉeestado ĉe vi, sed nun eĉ pli multe dum mia forestado, ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo. Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj, por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio, neriproĉindaj, meze de perversa kaj malhonesta generacio, inter kiuj vi brilas kiel lumiloj en la mondo, forte tenante la vorton de la vivo; por ke estu por mi io, pri kio mi povos min gratuli en la tago de Kristo, ke mi ne vane kuris kaj laboris. Cetere, eĉ se mi estas elverŝata sur la oferon kaj servon de via fido, mi ĝojas kaj kunĝojas kun vi ĉiuj; kaj tiel same vi ankaŭ ĝoju kaj kunĝoju kun mi.

Sed mi esperas en la Sinjoro Jesuo baldaŭ sendi al vi Timoteon, por ke mi ankaŭ refreŝiĝu, kiam mi certiĝos pri via stato. Ĉar mi havas neniun samsentan, kiu sincere zorgos pri via stato. Ĉar ĉiu celas siajn aferojn, ne la aferojn de Jesuo Kristo. Sed vi ja konas lian provadon, ke kiel filo servas al sia patro, tiel li servis kun mi por la evangelio. Lin do mi esperas tuj sendi, kiam mi certiĝos, kio al mi okazos, sed mi fidas al la Sinjoro, ke mi mem ankaŭ venos baldaŭ.

Tamen ŝajnis al mi necese sendi al vi Epafroditon, mian fraton kaj kunlaboranton kaj kunbatalanton, vian senditon kaj helpanton por mia bezono; ĉar li sopiris al vi ĉiuj, kaj forte maltrankviliĝis pro tio, ke vi jam sciiĝis pri lia malsano; ĉar efektive li malsanis, preskaŭ ĝis morto; sed Dio kompatis lin, kaj ne sole lin, sed ankaŭ min, por ke mi ne havu malĝojon super malĝojo. Mi do sendis lin des pli diligente, por ke, revidante lin, vi ĝoju, kaj ke mi estu sen malĝojo. Akceptu lin do en la Sinjoro kun plena ĝojo, kaj tiajn homojn honoru; ĉar pro la laboro por Kristo li alproksimiĝis al morto, riskante sian vivon, por kompletigi tion, kio mankis ĉe via servado al mi.

Unua Responsorio


Pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

Pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

Iru kiel infanoj de lumo, kaj ne partoprenu kun la senfruktaj faroj de mallumo;

ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Pli diligente klopodu, por certigi vian vokon kaj elekton; ĉar tiel al vi estos riĉe provizita la eniro en la eternan regnon de nia Sinjoro kaj Savanto Jesuo Kristo. – el 2 Pet 1, 10-11; el Efe 5, 8.11

Dua Legaĵo – Polykarpos (Polycarpus Smyrnæus)


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Polikarpo el Smirno al la Filipianoj

Ni kuru en la fido kaj en justeco.

Vin ĉiujn mi admonas, ke vi obeu la parolon de la justeco, kaj ke vi pacience eltenu ĉion, kiel vi ankaŭ vidis per viaj okuloj ne nur ĉe la feliĉaj Ignacio, Zosimo kaj Rufo, sed ankaŭ ĉe la aliaj inter vi, kaj ĉe Paŭlo mem, kaj ĉe la ceteraj apostoloj; faru tion en la certeco, ke ĉiuj ili ne vane kuris, sed en la fido kaj en justeco, kaj ke nun ili estas la loko, kiu konvenas al ili ĉe la Sinjoro, kun kiu ili ankaŭ suferis. ĉar ili amis ne la nunan mondon, sed Lin, kiu mortis pro ni, kaj kiu pro ni de Dio estis restarigita.

Forte vi staru, kaj sekvu la ekzemplon de la Sinjoro, firmaj en la fido kaj neskueblaj, amantoj de la frateco, reciproke amplenaj, unuigitaj en la vero, montrante inter vi reciproke la mildecon de la Sinjoro, kaj malŝatante neniun. Se vi povas agi bone, ne prokrastu tion, ĉar kompatemo liberigas de la morto. Vi ĉiuj submetiĝu reciproke, havante neriproĉeblan interrilatadon ĉe la paganoj, por ke el viaj bonaj agoj vi ricevu laŭdon kaj la Sinjoro ne estu pro vi blasfemata. 3 Sed ve, pro kiu la nomo de la Sinjoro estas blasfemata. Ĉiuj do vi instruu sobrecon, kaj reciproke en via konduto ĝin montru.

Mi estas tre tristigita pro Valento, kiu ĉe vi foje fariĝis presbitero, ĉar tiel malmulte li komprenis la lokon, kiun li ricevis en la eklezio. Mi do admonas vin, ke vi retenu vin de avareco kaj estu ĉastaj kaj veramaj. Detenu vin de ĉia formo de malbono. Ĉar se viro ne povas regi sin en tio, kiel li instruu al aliaj? Se de avareco li ne retenos sin, de idoladorado li estos malpurigita, kaj kvazaŭ inter paganoj li estos kalkulata, kiuj ne konas la juĝon de la Sinjoro. Aŭ ĉu ni ne scias, ke la sanktuloj juĝos pri la mondo, kiel instruas Paŭlo.

Sed almenaŭ mi nenion tian vidis nek aŭdis inter vi, inter kiuj laboris la benata Paŭlo, kaj kiuj estas menciitaj komence de lia letero. En ĉiuj tiuj eklezioj, kiuj nur tiam konis Dion, li ja fanfaronis pri vi; sed ni en Smirno ankoraŭ ne konis lin.

Forte mi tamen, fratoj, estas tristigita pro li (Valento) kaj lia edzino, al kiuj la Sinjoro donu merititan pentadon. Estu do sobraj en ĉi tio; kaj ne konsideru ilin malamikoj, sed revoku ilin kiel suferantajn kaj erarantajn membrojn, por ke vi savu vian tutan korpon. Tiel agante vi ja edifos vin mem.

Originala teksto: Polycarpus Smyrnæus († ĉ. 155): Epistola ad Philippenses, nn. 9, 1 - 11, 4; en: Funk 1, 275-279 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.

Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.

Diras la Sinjoro: Sen mi vi nenion povas fari.

Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon; ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo. – el Flp 2, 12-13; el Joh 15, 5

Preĝo


Vi montras, Dio, vian ĉiopovon precipe per via pardono kaj kompato:
surverŝu senĉese nin per via mizerikordo,
por ke ni, celante Viajn promesojn, atingu la eternan feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.