Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 27a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tim 2, 1-15


El la unua letero al Timoteo

Mi konsilas do, antaŭ ĉio, fari petegojn, preĝojn, propetadojn, dankojn por ĉiuj; por reĝoj kaj ĉiuj eminentuloj, por ke ni vivadu trankvile kaj kviete en plena pieco kaj seriozeco. Tio estas bona kaj akceptebla antaŭ Dio, nia Savanto, kiu volas, ke ĉiuj homoj estu savitaj kaj venu al la scio de la vero. Ĉar ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj, ateston elmontrotan en konvenaj tempoj; por kio mi estas nomita predikisto kaj apostolo (mi diras la veron, mi ne mensogas), instruisto por la nacianoj en fido kaj vero.

Mi deziras do, ke la viroj preĝu en ĉiu loko, levante sanktajn manojn, sen kolero kaj disputado. Tiel same, ke virinoj sin vestu per decaj vestoj, kun modesteco kaj sobreco; ne kun harplektaĵoj, aŭ oro, aŭ perloj, aŭ multekostaj vestoj; sed (kio konvenas al virinoj konfesantaj la piecon) per bonfaroj.

Virino lernu en kvieteco kun ĉia submetiĝo. Sed mi ne permesas al virino instruadi, nek regi super viro, sed esti en kvieteco. Ĉar Adam kreiĝis la unua, poste Eva; kaj Adam ne trompiĝis; sed la virino, trompite, falis en pekon; sed ŝi saviĝos per la naskado, se ili daŭras en fido kaj amo kaj sanktiĝo kun sobreco.

Unua Responsorio


Ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj.

Ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj.

Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema,

Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ekzistas unu Dio, kaj unu interulo inter Dio kaj homoj, homo, Kristo Jesuo, kiu sin donis kiel elaĉetaĵon por ĉiuj. – el 1 Tim 2, 5-6; el Heb 2, 17

Dua Legaĵo – Ambrosius Mediolanensis


El la traktato de la sankta episkopo Ambrozo el Milano pri Kaino kaj Habelo

Orandum praecipue pro toto corpore Ecclesiae.

Immola Deo sacrificium laudis, et redde Altissimo vota tua. Laudare Deum commendare est votum et solvere. Unde et Samaritanus ille aliis antefertur, qui, cum leprosis aliis novem secundum praeceptum Domini mundatus a lepra, solus regressus ad Christum amplificabat Deum et agebat gratias. De quo Iesus ait: Non fuit ex illis qui rediret et gratias ageret Deo, nisi hic alienigena. Et ait illi: Surge et vade; quia fides tua te salvum fecit.

Divine autem Dominus Iesus et bonitatem te docuit Patris, qui bona noverit dare, ut quae bona sunt a bono poscas; et impense et frequenter monuit orandum, non ut fastidiosa continuetur oratio, sed assidua frequenter. Offunduntur plerumque enim inania longae precationi, intermissae autem prorsus obrepit incuria.

Deinde monet ut cum ipse veniam tibi poscis, tum maxime aliis largiendam noveris, quo precem tuam operis tui voce commendes. Apostolus quoque docet orandum sine ira et disceptatione, ut non turbetur, non interpoletur oratio tua. Docet etiam orandum in omni loco, cum Salvator dicat: Intra in cubiculum tuum.

Sed intellege non cubiculum conclusum parietibus, quo tua membra claudantur, sed cubiculum quod in te est, in quo includuntur cogitationes tuae, in quo versantur sensus tui. Hoc orationis tuae cubiculum ubique tecum est, et ubique secretum est, cuius arbiter nullus est nisi solus Deus.

Orandum autem praecipue et pro populo doceris, hoc est, pro toto corpore, pro membris omnibus matris tuae, in quo mutuae caritatis insigne est. Si enim pro te roges, tantummodo pro te rogabis. Et si pro se tantum singuli orent, minor peccatoris quam intercedentis est gratia. Nunc autem quia singuli orant pro omnibus, etiam omnes orant pro singulis.

Ergo ut concludamus, si pro te roges tantum, solus, ut diximus, pro te rogabis. Si autem pro omnibus roges, omnes pro te rogabunt. Siquidem et tu in omnibus es. Ita magna remuneratio est, ut orationibus singulorum acquirantur singulis totius plebis suffragia. In quo arrogantia nulla, sed humilitas maior est, et fructus uberior.


Originala teksto: Ambrosius Mediolanensis († 397): De Cain et Abel, Lib. 1, 9, 34.38-39; en: CSEL 32, 369.371-372

Dua Responsorio


Aŭskultu, ho Dio, mian krion; atentu mian preĝon. De la fino de la tero mi vokas al Vi.

Aŭskultu, ho Dio, mian krion; atentu mian preĝon. De la fino de la tero mi vokas al Vi.

Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon.

De la fino de la tero mi vokas al Vi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Aŭskultu, ho Dio, mian krion; atentu mian preĝon. De la fino de la tero mi vokas al Vi. – el Psa 61, 2-3.6

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.