Merkredo


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 27a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tim 4, 1 - 5, 2


El la unua letero al Timoteo

Sed la Spirito klare diras, ke en la venontaj tempoj kelkaj defalos de la fido, atentante delogantajn spiritojn kaj doktrinojn de demonoj, per la hipokriteco de trompantoj, kiuj havas la konsciencon kaŭterizitan kvazaŭ per brule varmega fero, admonante ne edziĝi, kaj deteni sin de manĝaĵoj, kiujn Dio kreis por ke ili estu danke ricevitaj de tiuj, kiuj kredas kaj scias la veron. Ĉar ĉiu kreitaĵo de Dio estas bona, kaj nenio devas esti forĵetita, se oni ĝin ricevas kun dankesprimo, ĉar ĝi estas sanktigita per la parolo de Dio kaj per preĝo.

Se vi memorigos la fratojn pri tio, vi estos bona servanto de Kristo Jesuo, nutrita per la vortoj de la fido kaj de la bona doktrino, kiun vi jam sekvis; sed forrifuzu profanajn kaj avinajn fabelojn

Kaj ekzercu vin al pieco; ĉar korpa ekzercado malmulte utilas; sed pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta. Fidinda estas la diro, kaj inda je plena akcepto. Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion, kiu estas la Savanto de ĉiuj homoj, precipe de la kredantoj. Tion ordonu kaj instruu.

Neniu malestimu vian junecon, sed vi estu ekzemplo al la kredantoj, per parolo, per konduto, per amo, per fido, per ĉasteco. Ĝis mi venos, atentu legadon, konsilon, instruadon. Ne malŝatu la donacon, kiu estas en vi, donita al vi per profetado, kun la surmetado de la manoj de la presbiteraro. Estu diligenta pri tiuj aferoj; dediĉu vin al ili, por ke via progreso evidentiĝu al ĉiuj. Zorgu pri vi mem kaj pri via instruo. Persistu en tio; ĉar, tion farante, vi savos vin mem, kaj tiujn, kiuj vin aŭskultas.

Ne riproĉu maljunulon, sed konsilu lin, kiel patron; la pli junajn virojn, kiel fratojn; la maljunulinojn, kiel patrinojn; la pli junajn virinojn, kiel fratinojn, kun ĉia ĉasteco.

Unua Responsorio


Pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta. Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion.

Pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta. Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion.

Ni estas persekutataj, sed ne forlasataj; faligataj, sed ne detruataj;

ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Pieco utilas al ĉio, havante promeson pri la nuna vivo kaj pri la estonta. Ĉar por tio ni laboras kaj batalas, ĉar ni apogas nian esperon sur la vivantan Dion. – el 1 Tim 4, 8.10; kp. 2 Kor 4, 9

Dua Legaĵo – Ignatius Antiochenus


El la letero de la sankta episkopo kaj martiro Ignaco el Antioĥio al la Tralesanoj

Rekonstruu vin mem en la fido, kiu estas la karno de l' Sinjoro,
kaj en la amo, kiu estas la sango de Jesuo Kristo.

Tial, vestante vin per mildeco, rekonstruu vin mem en la fido, kiu estas la karno de l' Sinjoro, kaj en la amo, kiu estas la sango de Jesuo Kristo. Neniu el vi rankoru kontraŭ la proksimulo. Ne prezentu ekskuzon al la paganoj, por ke ne kaŭze de kelkaj malsaĝuloj oni blasfemu la amason de la fiduloj. Ĉar ve, pro kies frivoleco Mia nomo de kelkaj estas blasfemata.

Ŝtopu viajn orelojn, do, kiam iu parolas al vi disde Jesuo Kristo: li devenis de David, el Maria, li vere naskiĝis, manĝis kaj trinkis, vere estis persekutita de Poncio Pilato, vere estis krucumita, kaj mortis, dum vidis tion ĉio en la ĉielo, sur la tero kaj en la subterejo; li ankaŭ vere resurektis el la mortintoj, ĉar levis lin lia Patro, kaj similmaniere ankaŭ nin, kiuj fidas je li, tiel same vekos lia Patro en Jesuo Kristo, ekster kiu la veran vivon ni ne posedas.

Fuĝu do la malbonajn ŝosojn de Satano, kiuj portas mortigajn fruktojn. Se iu gustumos, li tuj mortos pro ili, ĉar ili ne estas plantaĵo de la Patro. Se ili ja estus, aperus ja branĉoj de la kruco, kaj ties frukto estus nepereema: la kruco, per kiu en sia pasiono li vokas vin, kiel siajn membrojn. La kapo ja ne povas naskiĝi disde siaj membroj, ĉar Dio promesis la unuecon, kiu Li mem estas.

Mi salutas vin el Smirno, kune kun la eklezioj de Dio kiuj estas kun mi, kiuj en ĉio refreŝigis min, en la karno kaj en la spirito. Instigas vin miaj katenoj, kiujn mi portas pro Jesuo Kristo, preĝante ke Dion mi trafos: daŭrigu en via harmonio kaj komuna preĝado. Ĉar decas al vi ĉiuj unuope, kaj precipe al la presbiteroj, freŝigi la episkopon por la gloro de la Patro kaj de Jesuo Kristo kaj de la apostoloj.

Mi petas vin en amo aŭskulti min, ke mia letero ne fariĝu atesto kontraŭ vi. Kaj por mi preĝu ankaŭ vi, ĉar vian amon mi bezonas same kiel la kompaton de Dio, por fariĝi inda je la destino, kiun mi trafis, ke mi ne montriĝu forĵetita.

Salutas vin la amo de la Smirnanoj kaj de la Efezanoj. Memoru en viaj preĝoj la eklezion kiu estas en Sirio, laŭ kiu mi ne meritas nomiĝi, estante la lasta el ili. Saluton en Jesuo Kristo, vi, submetitaj al la episkopo kiel al la ordono de Dio, same kiel ankaŭ al la presbiteraro. Kaj ĉiu unuope vi amu vin reciproke kun koro nedividebla.

Oferas sin por vi mia spirito ne nur nun, sed ankaŭ, kiam Dion mi atingos. Ĉar ankoraŭ mi estas en danĝero: sed fidela estas la Patro en Jesuo Kristo por plenumi mian kaj vian petadon, en kiu vi montriĝu senriproĉaj.

Originala teksto: Ignatius Antiochenus (2a jarcento), Epistola ad Trallianos, nn. 8, 1 - 9, 2; 11, 1 - 13, 3; en: Funk 1, 209-211 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling, 2020 en KRISTANAJ FONTOJ > Trezorejo > GRAVAJ RELIGIAJ TEKSTOJ > Apostolaj Patroj

Dua Responsorio


Dio vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis.

Dio vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis.

Ĉiun abomenaĵon malamas la Sinjoro, kaj tiuj, kiuj timas antaŭ Li, ne amas ĝin.

Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio vin vokis per nia evangelio, por la akiro de la gloro de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Tial, fratoj, staru firme, kaj tenu la tradiciojn, kiujn vi lernis. – el 2 Tes 2, 14-15; Sir 15, 13

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.