Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 27a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Tim 6, 1-10


El la unua letero al Timoteo

Ĉiuj subjugaj sklavoj rigardu siajn estrojn kiel indajn je ĉia honoro, por ke la nomo de Dio kaj la doktrino ne estu blasfemataj. Kaj tiuj, kiuj havas kredantajn estrojn, ne malestimu ilin tial, ke ili estas fratoj, sed servu al ili tiom pli, ĉar tiuj, kiuj partoprenas en la Didonaco, estas fidelaj kaj amataj. Tion instruu kaj konsilu.

Se iu instruas malsame kaj ne konsentas al sanaj vortoj, la vortoj de nia Sinjoro Jesuo Kristo, kaj al la laŭpieca doktrino, tiu estas fanfaronema, nenion sciante, sed malsana je demandoj kaj privortaj diskutoj, de kiuj naskiĝas envio, malpaco, mallaŭdoj, malbonaj suspektoj, disputadoj de homoj mense perversigitaj kaj senigitaj je la vero, supozantaj, ke la pieco estas gajnilo.

Sed la pieco kun kontenteco estas granda gajnilo; ĉar ni nenion enportis en la mondon, kaj ni ne povas ion forporti; sed havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj. Tamen tiuj, kiuj volas riĉiĝi, falas en tenton kaj kaptilon kaj multajn malsaĝajn kaj malutilajn dezirojn tiajn, kiaj dronigas la homojn en detruo kaj pereo. Ĉar la amo al mono estas radiko de ĉia malbono; celante al tio, kelkaj forvagis de la fido kaj sin trapikis per multaj malĝojoj.

Unua Responsorio


Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?

Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?

Havante manĝaĵojn kaj vestojn, ni estos per tio kontentaj.

Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo?

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne zorgu pri via vivo, kion vi manĝu, aŭ kion vi trinku; nek pri via korpo, kion vi surmetu. Ĉu la vivo ne estas pli ol nutraĵo, kaj la korpo pli ol vestaĵo? – el Mat 6, 25; 1 Tim 6, 8

Dua Legaĵo – Vincent de Lérins (Vincentius Lerinensis)


El la Unua Libro de Kuraĝigo de la sankta sacerdoto Vincento el Lerino

Christianae religionis dogmatis profectus

Nullusne in Ecclesia Christi profectus habebitur religionis? Habeatur plane, et maximus.

Nam quis ille est tam invidus hominibus, tam exosus Deo, qui istud prohibere conetur? Sed ita tamen ut vere profectus sit ille fidei, non permutatio. Siquidem ad profectum pertinet ut in semetipsum unaquaeque res amplificetur; ad permutationem vero, ut aliquid ex alio in aliud transvertatur.

Crescat igitur oportet et multum vehementerque proficiat tam singulorum quam omnium, tam unius hominis quam totius Ecclesiae, aetatum ac saeculorum gradibus intellegentia, scientia, sapientia, sed in suo dumtaxat genere, in eodem scilicet dogmate, eodem sensu eademque sententia.

Imitetur animarum religio rationem corporum: quae licet annorum processu numeros suos evolvant et explicent, eadem tamen quae erant permanent. Multum interest inter pueritiae florem et senectutis maturitatem; sed iidem tamen ipsi fiunt senes qui fuerant adulescentes; ut quamvis unius eiusdemque hominis status habitusque mutetur, una tamen nihilominus eademque natura, una eademque persona sit.

Parva lactentium membra, magna iuvenum, eadem ipsa sunt tamen. Quot parvulorum artus, tot virorum; et si qua illa sunt quae aevi maturioris aetate pariantur, iam in seminis ratione proserta sunt; ut nihil novum postea proferatur in senibus quod non in pueris iam ante latitaverit.

Unde non dubium est hanc esse legitimam et rectam proficiendi regulam, hunc ratum atque pulcherrimum crescendi ordinem, si eas semper in grandioribus partes ac formas numerus detexat aetatis quas in parvulis Creatoris sapientia praeformaverat.

Quod si humana species in aliquam deinceps non sui generis vertatur effigiem aut certe addatur quippiam membrorum numero vel detrahatur, necesse est ut totum corpus vel intercidat vel prodigiosum fiat vel certe debilitetur: ita etiam christianae religionis dogma sequatur has decet profectuum leges, ut annis scilicet consolidetur, dilatetur tempore, sublimetur aetate.

Severunt maiores nostri antiquitus in hac ecclesiastica segete triticeae fidei semina: iniquum valde et incongruum est ut nos eorum posteri pro germana veritate frumenti subditicium zizaniae legamus errorem.

Quin potius hoc rectum et consequens est, ut, primis atque extremis sibimet non discrepantibus, de incrementis triticeae institutionis triticei quoque dogmatis frugem demetamus; ut, cum aliquid ex illis seminum primordiis accessu temporis evolvatur, et nunc laetetur et excolatur.


Originala teksto: Vincentius Lerinensis, Vincent de Lérins († inter 434 kaj 450): Commonitorium primum, Cap. 23; en: Patrologia Latina 50, 667-668

Dua Responsorio


Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi. Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi.

Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi. Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi.

La vortoj, kiujn mi diris al vi, estas spirito kaj estas vivo.

Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj nun, ho Izrael, aŭskultu la leĝojn kaj la regulojn, kiujn mi instruas al vi. Ne aldonu al tio, kion mi ordonas al vi, kaj ne deprenu de ĝi. – el Rea 4, 1-2; el Joh 6, 63

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
kies granda boneco superas ĉiujn meritojn kaj dezirojn de Viaj preĝantoj,
elverŝu sur nin Vian kompaton;
forigu tion, kio maltrankviligas nian konsciencon,
kaj donu tion, kion nia preĝo ne kuraĝas peti.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.