Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 28a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Ĥag 2, 10-23


El la libro Ĥagaj

En la dudek-kvara tago de la naŭa monato, en la dua jaro de Dario, aperis vorto de la Eternulo per la profeto Ĥagaj, dirante:

Tiele diras la Eternulo Cebaot: Petu de la pastroj instruon, kaj diru: Jen homo portis sanktigitan viandon en la basko de sia vesto, kaj per sia basko li ektuŝis panon aŭ ion kuiritan aŭ vinon aŭ oleon aŭ ian manĝaĵon – ĉu ĝi tiam fariĝos sankta? La pastroj respondis kaj diris: Ne. Ĥagaj plue diris: Kaj se ĉion ĉi tion ektuŝos iu, kiu malpuriĝis per mortinto – ĉu ĝi tiam malpuriĝos? La pastroj respondis kaj diris: Ĝi malpuriĝos. Tiam Ĥagaj diris: Tia estas ĉi tiu popolo, kaj tia estas ĉi tiu gento antaŭ Mi, diras la Eternulo, kaj tiaj estas ĉiuj faroj de iliaj manoj; kaj ĉio, kion ili tie alportas, estas malpura.

Nun pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, antaŭ ol estis metita ŝtono sur ŝtonon en la templo de la Eternulo: kiam iu venis al garbaro, kiu devis havi dudek mezurojn, ĝi havis nur dek; kiam iu venis al la vinpremejo, por ĉerpi kvindek mezurojn, troviĝis nur dudek; Mi frapis vin per sekiga vento, per forvelkado kaj per hajlo ĉiujn laborojn de viaj manoj, sed vi tamen ne turnis vin al Mi, diras la Eternulo. Pripensu bone la tempon de ĉi tiu tago malantaŭen, de la dudek-kvara tago de la naŭa monato, de la tago, en kiu estas fondita la templo de la Eternulo; pripensu bone; ĉu troviĝas semoj en la grenejo? ĝis nun la vinberbranĉo, la figarbo, la granatarbo, kaj la olivarbo ne donis fruktojn; sed de post ĉi tiu tago Mi vin benos.

Kaj duafoje aperis vorto de la Eternulo al Ĥagaj en la dudek-kvara tago de la monato, dirante:

Diru al Zerubabel, regionestro de Judujo, jene: Mi ekmovos la ĉielon kaj la teron; Mi renversos tronojn de regnoj, Mi ekstermos la forton de regnoj de la nacioj, Mi renversos ĉarojn kun iliaj veturantoj; falos la ĉevaloj, kaj iliaj rajdantoj falos unu de glavo de alia. En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi prenos vin, ho Zerubabel, Mia servanto, filo de Ŝealtiel, diras la Eternulo, kaj Mi konservos vin kiel sigelringon; ĉar vin Mi elektis, diras la Eternulo Cebaot.

Unua Responsorio


Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro.

Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro.

Sur ĉi tiu loko Mi donos pacon, diras la Eternulo Cebaot,

kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi skuos ĉiujn popolojn; kaj venos io ĉarma por ĉiuj nacioj, kaj Mi plenigos ĉi tiun domon per gloro. – el Ĥag 2, 7.9

Dua Legaĵo – Fulgentius Ruspensis


El la traktato de la sankta episkopo Fulgento el Ruspe kontraŭ Fabiano

Participatio corporis et sanguinis Domini sanctificat nos.

Illud impletur in sacrificiis offerendis, quod ipsum Salvatorem nostrum praecepisse beatus testatur Apostolus dicens:Quoniam Dominus Iesus in qua nocte tradebatur accepit panem, et gratias agens fregit et dixit: Hoc est corpus meum pro vobis; hoc facite in meam commemorationem. Similiter et calicem postquam cenavit, dicens: Hic calix novum testamentum est in meo sanguine; hoc facite, quotiescumque bibetis, in meam commemorationem. Quotiescumque enim manducabitis panem hunc et calicem bibetis, mortem Domini annuntiabitis donec veniat.

Ideo igitur sacrificium offertur, ut mors Domini annuntietur et eius fiat commemoratio, qui pro nobis posuit animam suam. Ipse autem ait: Maiorem hac dilectionem nemo habet quam ut animam suam quis ponat pro amicis suis. Quoniam ergo Christus pro nobis caritate mortuus est, cum tempore sacrificii commemorationem mortis eius facimus, caritatem nobis tribui per adventum Sancti Spiritus postulamus; hoc suppliciter exorantes, ut per ipsam caritatem qua pro nobis Christus crucifigi dignatus est, nos quoque gratia Sancti Spiritus accepta, mundum crucifixum habere et mundo crucifigi possimus; imitantesque Domini nostri mortem, sicut Christus, quod mortuus est peccato, mortuus est semel, quod autem vivit, vivit Deo, etiam nos in novitate vitae ambulemus; et munere caritatis accepto, moriamur peccato et vivamus Deo.

Caritas enim Dei diffusa est in cordibus nostris per Spiritum Sanctum, qui datus est nobis. Nam et ipsa participatio corporis et sanguinis Domini, cum eius panem manducamus et calicem bibimus, hoc utique nobis insinuat, ut moriamur mundo et vitam nostram absconditam habeamus cum Christo in Deo, carnemque nostram crucifigamus cum vitiis et concupiscentiis suis.

Sic fit ut omnes fideles, qui Deum et proximum diligunt, etiamsi non bibant calicem corporeae passionis, bibant tamen calicem dominicae caritatis; quo inebriati, membra sua quae sunt super terram mortificent et induti Dominum Iesum Christum, carnis curam non faciant in desideriis; neque contemplentur quae videntur, sed quae non videntur. Sic enim calix Domini bibitur, dum sancta caritas custoditur; sine qua, si corpus suum quisquam tradiderit ut ardeat, nihil ei prodest. Dono autem caritatis hoc nobis confertur, ut hoc in veritate simus, quod in sacrificio mystice celebramus.


Originala teksto: Fulgentius Ruspensis († 533): Tractatus contra Fabianum, 28, 16-19; en: CCL 91 A, 813-814

Dua Responsorio


Jesuo prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.

Jesuo prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.

Jen la pano, kiu malsupreniris de la ĉielo; kiu manĝas ĉi tiun panon, tiu vivos eterne.

Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jesuo prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi. – Luk 22, 19; el Joh 6, 58

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.