Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 28a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Zeĥ 3, 1 - 4, 14


El la libro Zeĥarja

Li montris al mi la ĉefpastron Josuo, kiu staris antaŭ la anĝelo de la Eternulo, kaj Satanon, kiu staris dekstre de li, por kontraŭagi al li.

Kaj la Eternulo diris al Satano: La Eternulo faras al vi severan riproĉon, ho Satano, severe riproĉas vin la Eternulo, kiu favoras Jerusalemon; ĝi estas ja brulŝtipo, savita el la fajro. Josuo estis vestita per malpuraj vestoj, kaj staris antaŭ la anĝelo. Ĉi tiu ekparolis kaj diris al tiuj, kiuj staris antaŭ li: Deprenu de li la malpurajn vestojn. Kaj al li mem li diris: Vidu, mi deprenis de vi vian pekon, kaj mi metos sur vin festajn vestojn. Kaj li diris, ke oni metu puran kapornamon sur lian kapon; kaj oni metis la puran kapornamon sur lian kapon kaj vestis lin per novaj vestoj, en la ĉeesto de la anĝelo de la Eternulo.

Kaj la anĝelo de la Eternulo atestis al Josuo, dirante: Tiele diras la Eternulo Cebaot: Se vi irados laŭ Miaj vojoj kaj plenumados la servadon al Mi, tiam vi regados en Mia domo kaj administrados en Miaj kortoj, kaj Mi donos al vi akompanantojn el tiuj, kiuj staras ĉi tie.

Aŭskultu, ho ĉefpastro Josuo, vi kaj viaj amikoj, kiuj sidas apud vi, ĉar ili komprenas misterajn signojn: jen Mi venigos Mian servanton-markoton. Ĉar vidu la ŝtonon, kiun Mi metis antaŭ Josuon: sur ĉi tiu sola ŝtono estas sep okuloj; jen Mi gravuros sur ĝi signojn, diras la Eternulo Cebaot, kaj Mi forigos la pekon de ĉi tiu lando en unu tago. En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, vi vokos unu alian sub vinberbranĉon kaj sub figarbon.

Kaj revenis la anĝelo, kiu antaŭe parolis kun mi; kaj li vekis min, kiel oni vekas iun el lia dormo. Kaj li diris al mi: Kion vi vidas? Mi respondis: Mi vidas kandelabron tute el oro, kaj kaliketon ĝi havas sur sia supro, kaj sep lucernoj estas sur ĝi, kaj po sep tubetoj troviĝas sur la lucernoj supre de ĝi. Kaj du olivarboj troviĝas super ĝi: unu dekstre de la kaliketo kaj la dua maldekstre de ĝi.

Kaj mi ekparolis kaj diris al la anĝelo, kiu parolis kun mi: Kio tio estas, ho mia sinjoro? La anĝelo, kiu parolis kun mi, respondis kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro.

Tiam li responde diris al mi jene: Tio estas la vorto de la Eternulo al Zerubabel, kaj signifas: Ne per militistaro kaj ne per forto, sed nur per Mia spirito, diras la Eternulo Cebaot. Kiu vi estas, ho granda monto? antaŭ Zerubabel vi fariĝos ebenaĵo; kaj li metos la unuan ŝtonon sub komuna vokado: Feliĉo, feliĉo al ĝi! Kaj aperis al mi vorto de la Eternulo, dirante: La manoj de Zerubabel fondis ĉi tiun domon, kaj liaj manoj ankaŭ finos ĝin; kaj vi ekscios, ke la Eternulo Cebaot sendis min al vi. Ĉar kiu povas malŝati ĉi tiun tagon kiel malgrandan, kiam ĝoje rigardas la vertikalŝnuron en la mano de Zerubabel tiuj sep okuloj de la Eternulo, kiuj trapenetras per sia rigardo la tutan teron?

Tiam mi denove parolis kaj diris al li: Kion signifas tiuj du olivarboj dekstre kaj maldekstre de la kandelabro? Kaj mi parolis ankoraŭ kaj diris al li: Kion signifas la du branĉoj de olivarboj, kiuj troviĝas apud la du oraj tubetoj, tra kiuj fluas oro? Li respondis al mi kaj diris: Ĉu vi ne scias, kio tio estas? Mi diris: Ne, mia sinjoro. Tiam li diris: Tio estas du oleitoj, kiuj staras apud la Reganto de la tuta tero.

Unua Responsorio


Ili estas la du olivarboj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.

Ili estas la du olivarboj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.

Donos Dio komision al Siaj du atestantoj, kaj ili profetos,

starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ili estas la du olivarboj, starantaj antaŭ la Sinjoro de la tero. – kp. Apo 11, 4.3

Dua Legaĵo – Maximus Confessor


El la demandoj de la sankta abato Maksimo la Konfesoro al Talaso

Lŭ quae illuminat omnem hominem

Lampas superimposita candelabro paterna est veraque lŭ, quae illuminat omnem hominem venientem in mundum, Dominus noster Iesus Christus, qui ex nobis nostraeque carnis assumptione lampas et factus est et nuncupatus; id est naturalis et Patris sapientia sermoque, qui in Ecclesia Dei pia fide praedicatur, vitaque ex virtutis rationibus instituta mandatorum observatione in gentibus exaltatur ac splendescit, lucetque omnibus qui in domo sunt (in isto scilicet mundo), quemadmodum ipsemet Deus ac Sermo quodam loco loquitur: Nemo, inquit, accendit lucernam et ponit eam sub modio, sed super candelabrum; et lucet omnibus qui in domo sunt: plane se ipse lucernam vocans, quippe qui Deus cum esset per naturam, homo factus sit secundum dispensationem.

Atque id, puto, magnus quoque David intellegens, lucernam Dominum vocavit, quibus ait: Lucerna pedibus meis lex tua, et lumen semitis meis. Talis enim salvator meus Deusque est, qui ignorantiae atque vitii discutiat tenebras, quam etiam ob causam Scriptura lucernam ipsum appellavit.

Hic nimirum solus, lucernae more ignorantiae discussa caligine, abactisque nequitiae atque vitii tenebris, cunctis via salutis effectus est: per virtutem ac scientiam ad Patrem eos ducens, qui, ut ipsum tamquam iustitiae viam per divina mandata incedant, in animum inducunt. Candelabrum autem sanctam vocavit Ecclesiam, in qua per praedicationem Dei sermo lucens, quotquot hoc in mundo velut in quadam domo versantur, veritatis fulgoribus illustrat, omnium mentem divina agnitione adimplens.

Sub quo modio teneri nullo modo sermo sustinet, cui summo vertice collocari allubeat ac magnitudine decoris Ecclesiae. Quamdiu enim sermo velut modio legis littera cohibetur, cunctos sempiterna luce privavit; qui nimirum sensum ut seductorem nec nisi erroris capacem eaque vi praeditum ut affinium dumtaxat corporum labem interitumque percipiat, exuere satagentibus, spiritalem contemplationem non praebeat; sed candelabro impositus, Ecclesiae scilicet, id est rationali in spiritu cultui, ut omnes illuminet.

Littera enim, nisi spiritaliter intellegatur, solum sensum habet, quo eius prolatio circumscribitur, nec eorum quae scripta sunt vis ad animum transire sinitur.

Ne igitur lucernam (rationem scilicet, quae scientiae lucem accendit) contemplationis ac actionis cultu accendentes, sub modio ponamus; ne, velut qui sapientiae inexplicabilem vim littera circumscribamus, rei peragamur: sed super candelabrum (sanctam nimirum Ecclesiam) quae, in verae contemplationis celso vertice, divinorum cunctis dogmatum facem praetendat.


Originala teksto: Maximus Confessor († 662): Quaestio 63 ad Thalassium; en: Patrologia Græca 90, 667-670

Dua Responsorio


Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin. Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo.

Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin. Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo.

Mi venis en ĉi tiun mondon, por ke la nevidantoj vidu.

Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Iradu, dum vi havas la lumon, por ke la mallumo ne venu sur vin. Dum vi havas lumon, kredu al la lumo, por ke vi fariĝu filoj de lumo. – el Joh 12, 35-36; 9, 39

Preĝo


Via graco, ni petas, Sinjoro, antaŭiru kaj sekvu ĉiam nin,
por ke, helpe de Via patra asisto, ni neniam malzorgu bonajn farojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.