Dimanĉo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 29a Ordinara Semajno > Dimanĉo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Dimanĉo

Propraj:


► VESPERA LAŬDO (1)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Majstro, ni scias, ke vi estas verama,
kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio. – el Mat 22, 16

Ciklo B

¶ La kalikon, kiun mi trinkas, vi trinkos,
kaj per la bapto, per kiu mi estas baptata, vi estos baptitaj,
diras Jesuo. – kp. Mar 10, 39

Ciklo C

¶ Jesuo diris al siaj disĉiploj,
ke oni devas ĉiam preĝi
kaj ne laciĝi. – kp. Luk 18, 1

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Est 1, 1-3.9-13.15-16.19; 2, 5-10.16-17


Komenciĝas la libro Ester.

Tio estis en la tempo de Aĥaŝveroŝ, de tiu Aĥaŝveroŝ, kiu reĝis de Hindujo ĝis Etiopujo, super cent dudek sep landoj. En tiu tempo, kiam la reĝo Aĥaŝveroŝ sidis sur sia reĝa trono en la kastelurbo Ŝuŝan, en la tria jaro de lia reĝado, li faris festenon por ĉiuj siaj princoj kaj siaj servantoj, por la potenculoj de Persujo kaj Medujo, por la landestroj kaj regionestroj, kiuj estis ĉe li.

Ankaŭ la reĝino Vaŝti faris festenon por la virinoj de la reĝa domo de la reĝo Aĥaŝveroŝ.

En la sepa tago, kiam la koro de la reĝo gajiĝis de vino, li diris al Mehuman, Bizta, Ĥarbona, Bigta, Abagta, Zetar, kaj Karkas, la sep eŭnukoj, kiuj servadis antaŭ la reĝo Aĥaŝveroŝ, ke ili alkonduku la reĝinon Vaŝti al la reĝo en la reĝina krono, por montri al la popoloj kaj al la princoj ŝian belecon; ĉar ŝi estis bela.

Sed la reĝino Vaŝti ne volis veni laŭ la ordono, kiun la reĝo donis per la eŭnukoj. Tiam la reĝo forte ekkoleris, kaj lia furiozo brulis en li. Kaj la reĝo diris al la saĝuloj kompetentaj pri la cirkonstancoj, ĉar la aferoj de la reĝo estis ordinare farataj post konsiliĝo kun ĉiuj konantoj de leĝo kaj juro: Kiel oni laŭ la leĝo devas agi kun la reĝino Vaŝti pro tio, ke ŝi ne plenumis la ordonon de la reĝo Aĥaŝveroŝ, donitan per la eŭnukoj?

Tiam diris Memuĥan antaŭ la reĝo kaj la princoj: La reĝino Vaŝti estas kulpa, ne sole kontraŭ la reĝo, sed kontraŭ ĉiuj princoj, kaj kontraŭ ĉiuj popoloj, kiuj troviĝas en ĉiuj landoj de la reĝo Aĥaŝveroŝ. Se al la reĝo plaĉas, oni elirigu ordonon de la reĝo, kaj oni enskribu ĝin kiel nemalobeeblan leĝon de Persujo kaj Medujo, ke la reĝino Vaŝti ne venu plu antaŭ la reĝon Aĥaŝveroŝ; kaj ŝian reĝinecon la reĝo transdonu al alia virino, kiu estas pli bona ol ŝi.

En la kastelurbo Ŝuŝan estis Judo, kies nomo estis Mordeĥaj, filo de Jair, filo de Ŝimei, filo de Kiŝ, Benjamenido; kiu estis transloĝigita el Jerusalem kune kun la transloĝigitoj, kiuj estis forkondukitaj kun Jeĥonja, reĝo de Judujo, kaj kiujn transloĝigis Nebukadnecar, reĝo de Babel. Li estis prizorganto de Hadasa, kiu ankaŭ estis nomata Ester, filino de lia onklo, ĉar ŝi ne havis patron nek patrinon. La junulino estis belstatura kaj belvizaĝa. Kiam mortis ŝiaj gepatroj, Mordeĥaj prenis ŝin al si kiel filinon.

Kiam estis aŭdigita la ordono de la reĝo kaj lia leĝo, kaj kiam oni kolektis multe da knabinoj en la kastelurbon Ŝuŝan sub la inspekton de Hegaj, tiam ankaŭ Ester estis prenita en la reĝan domon sub la inspekton de Hegaj, la gardisto de la virinoj. La knabino plaĉis al li kaj akiris lian favoron, kaj li rapide donis al ŝi ŝiajn beligaĵojn kaj ŝian destinitaĵon, kaj sep knabinojn elektitajn el la domo de la reĝo; kaj li transloĝigis ŝin kun ŝiaj knabinoj en la plej bonan parton de la virinejo. Ester ne diris pri sia popolo nek pri sia patrujo, ĉar Mordeĥaj ordonis al ŝi, ke ŝi ne diru.

Ester estis prenita al la reĝo Aĥaŝveroŝ en lian reĝan domon en la deka monato, tio estas en la monato Tebet, en la sepa jaro de lia reĝado. Kaj la reĝo ekamis Esteron pli ol ĉiujn edzinojn, kaj ŝi akiris ĉe li simpation kaj favoron pli ol ĉiuj virgulinoj; kaj li metis reĝan kronon sur ŝian kapon kaj faris ŝin reĝino anstataŭ Vaŝti.

Unua Responsorio


Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, kiu sidas alte, kiu kliniĝas por rigardi la ĉielon kaj la teron? El la polvo Li restarigas mizerulon, el la koto levas malriĉulon, por sidigi lin kun eminentuloj.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, kiu sidas alte, kiu kliniĝas por rigardi la ĉielon kaj la teron? El la polvo Li restarigas mizerulon, el la koto levas malriĉulon, por sidigi lin kun eminentuloj.

Li dispelis fierulojn en la penso de ilia koro. Li malaltigis potenculojn de iliaj tronoj.

El la polvo Li restarigas mizerulon, el la koto levas malriĉulon, por sidigi lin kun eminentuloj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, kiu sidas alte, kiu kliniĝas por rigardi la ĉielon kaj la teron? El la polvo Li restarigas mizerulon, el la koto levas malriĉulon, por sidigi lin kun eminentuloj. – kp. Psa 113, 5-8; Luk 1, 51-52

Dua Legaĵo – Augustinus


El la letero de la sankta episkopo Aŭgusteno al Proba

Exerceatur in orationibus desiderium nostrum.

Ut quid per multa dispergimur, et quaerimus quid oremus, timentes ne forte sicut non oportet oremus, ac non potius cum psalmo dicimus: Unam petii a Domino, hanc requiram: ut inhabitem in domo Domini omnes dies vitae meae, ut contempler delectationem Domini, et visitem templum eius? Ibi namque omnes dies non veniendo et transeundo fiunt omnes, nec initium alterius est finis alterius; omnes sine fine simul sunt, ubi nec ipsa vita habet finem, cuius illi dies sunt.

Propter hanc adipiscendam beatam vitam ipsa vera Vita orare nos docuit, non in multiloquio, tamquam eo fiat ut exaudiamur quo loquaciores sumus, cum eum oremus qui novit, sicut ipse Dominus ait, quid nobis necessarium sit, priusquam petamus ab eo.

Quod quare faciat, qui novit quid nobis necessarium sit priusquam petamus ab eo, movere animum potest, nisi intellegamus quod Dominus et Deus noster non voluntatem nostram sibi velit innotescere, quam non potest ignorare; sed exerceri in orationibus desiderium nostrum, quo possimus capere quod praeparat dare. Illud enim valde magnum est, sed nos ad accipiendum parvi et angusti sumus. Ideo nobis dicitur: Dilatamini; ne sitis iugum ducentes cum infidelibus.

Tanto quippe illud quod valde magnum est (quod nec oculus vidit, quia non est color; nec auris audivit, quia non est sonus; nec in cor hominis ascendit, quia cor hominis illuc debet ascendere), sumemus capacius, quanto id et fidelius credimus, et speramus firmius, et desideramus ardentius.

In ipsa ergo fide et spe et caritate continuato desiderio semper oramus. Sed ideo per certa intervalla horarum et temporum etiam verbis rogamus Deum, ut illis rerum signis nos ipsos admoneamus, quantumque in hoc desiderio profecerimus nobis ipsis innotescamus, et ad hoc augendum nos ipsos acrius excitemus. Dignior enim sequetur effectus, quem ferventior praecedit affectus. Ac per hoc et quod ait Apostolus: Sine intermissione orate, quid est aliud quam: beatam vitam, quae nulla nisi aeterna est, ab illo qui eam dare solus potest, sine intermissione desiderate?


Originala teksto: Augustinus († 430): Epistola ad Probam, Ep. 130, 8, 15.17 - 9, 18; en: CSEL 44, 56-57.59-60

Dua Responsorio


Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro. Vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.

Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro. Vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.

Mi havas intencojn al bono kaj ne al malbono, por doni al vi estontecon kaj esperon.

Vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi serĉos Min, kaj trovos, se vi serĉos Min per via tuta koro. Vi preĝos al Mi; kaj Mi aŭskultos vin. – el Jer 29, 13.12.11

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


Ciklo A

¶ Oni sciu oriente kaj okcidente,
ke ne ekzistas krom Mi;
Mi estas la Eternulo,
kaj ne ekzistas alia. – el Jes 45, 6

Ciklo B

¶ Kiu volas esti granda inter vi,
tiu estu via servanto;
kaj kiu volas esti la unua inter vi,
tiu estu sklavo de ĉiuj. – el Mar 10, 43-44

Ciklo C

¶ Dio faros justecon por Siaj elektitoj,
kiuj tage kaj nokte krias al Li,
Li longe pri ili paciencas. – kp. Luk 18, 7

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


Ciklo A

¶ Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro,
kaj al Dio la propraĵon de Dio. – el Mat 22, 21

Ciklo B

¶ La Filo de homo venis, ne por esti servata, sed por servi,
kaj por doni sian vivon kiel elaĉeton por multaj. – Mar 10, 45

Ciklo C

¶ Kiam venos la Filo de homo,
ĉu li trovos fidon sur la tero? – el Luk 18, 8

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.