Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 29a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Est 3, 1-15


El la libro Ester

Post tiuj okazintaĵoj la reĝo Aĥaŝveroŝ eminentigis Hamanon, filon de Hamedata, la Agagidon, altigis lin kaj starigis lian seĝon super ĉiuj princoj, kiuj estis ĉe li. Kaj ĉiuj servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, klinadis sin kaj ĵetadis sin vizaĝaltere antaŭ Haman, ĉar tiel ordonis pri li la reĝo. Sed Mordeĥaj sin ne klinadis kaj ne ĵetadis sin vizaĝaltere. La servantoj de la reĝo, kiuj estis ĉe la pordego de la reĝo, diris al Mordeĥaj: Kial vi malobeas la ordonon de la reĝo? Ĉar ili diradis tion al li ĉiutage kaj li ne obeis ilin, tial ili raportis tion al Haman, por vidi, ĉu la vortoj de Mordeĥaj konservos sian forton; ĉar li diris al ili, ke li estas Judo.

Kiam Haman vidis, ke Mordeĥaj ne klinas sin kaj ne ĵetas sin vizaĝaltere antaŭ li, tiam Haman pleniĝis de kolero. Sed li trovis nesufiĉa meti la manon sur Mordeĥajon; ĉar oni diris al li, el kiu popolo Mordeĥaj estas, tial Haman ekintencis ekstermi ĉiujn Judojn, kiuj estis en la tuta regno de Aĥaŝveroŝ, la popolon de Mordeĥaj.

En la unua monato, tio estas en la monato Nisan, en la dek-dua jaro de la reĝado de Aĥaŝveroŝ, oni ĵetadis pur'on, tio estas loton, antaŭ Haman, de tago al tago kaj de monato al monato, ĝis la dek-dua, tio estas ĝis la monato Adar. Kaj Haman diris al la reĝo Aĥaŝveroŝ: Ekzistas unu popolo, disĵetita kaj dissemita inter la popoloj en ĉiuj landoj de via regno; iliaj leĝoj estas malsimilaj al la leĝoj de ĉiuj popoloj, kaj la leĝojn de la reĝo ili ne plenumas; ne decas al la reĝo tiel restigi ilin. Se al la reĝo plaĉas, oni preskribu ekstermi ilin; tiam dek mil kikarojn da arĝento mi pesos en la manojn de la oficistoj, por enporti en la kason de la reĝo. Tiam la reĝo deprenis sian ringon de sia mano, kaj donis ĝin al Haman, filo de Hamedata, la Agagido, malamiko de la Judoj. Kaj la reĝo diris al Haman: La arĝento estas transdonata al vi, kaj ankaŭ la popolo, por fari al ĝi tion, kio plaĉas al vi.

Kaj oni vokis la skribistojn de la reĝo en la unua monato, en ĝia dek-tria tago, kaj oni skribis konforme al ĉiuj ordonoj de Haman al la satrapoj de la reĝo, kaj al la regionestroj, kiuj estis super ĉiu regiono, kaj al la princoj de ĉiu popolo, en ĉiun landon laŭ ĝia skribmaniero kaj al ĉiu popolo en ĝia lingvo; en la nomo de la reĝo Aĥaŝveroŝ tio estis skribita kaj sigelita per la ringo de la reĝo. Kaj oni sendis per kurieroj leterojn en ĉiujn landojn de la reĝo, ke oni ekstermu, mortigu, kaj pereigu ĉiujn Judojn, de junulo ĝis maljunulo, la infanojn kaj la virinojn, en unu tago, en la dek-tria tago de la dek-dua monato, tio estas de la monato Adar, kaj ilian havaĵon oni disrabu.

Kopio de la letero estis transdonota kiel leĝo en ĉiun landon kaj proklamota al ĉiuj popoloj, por ke ili estu pretaj al tiu tago. La kurieroj eliris rapide kun la ordono de la reĝo. La leĝo estis donita en la kastelurbo Ŝuŝan. La reĝo kaj Haman sidiĝis, por drinki, sed la urbo Ŝuŝan estis konsternita.

Unua Responsorio


Sinjoro, Sinjoro, reĝo super ĉio, al Via potenco ĉio submetiĝas, kaj se Vi volas, neniu Vin kontraŭos. Savu nin pro Via boneco.

Sinjoro, Sinjoro, reĝo super ĉio, al Via potenco ĉio submetiĝas, kaj se Vi volas, neniu Vin kontraŭos. Savu nin pro Via boneco.

Aŭskultu mian preĝon, kaj ŝanĝu nian ĉagrenon en gajecon.

Savu nin pro Via boneco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Sinjoro, Sinjoro, reĝo super ĉio, al Via potenco ĉio submetiĝas, kaj se Vi volas, neniu Vin kontraŭos. Savu nin pro Via boneco. – el Est 4, 17b; el Psa 44, 27; el Est 4, 17g

Dua Legaĵo – Augustinus


El la letero de la sankta episkopo Aŭgusteno al Proba

Certis horis ad negotium orandi mentem revocemus.

Semper vitam beatam a Domino Deo desideremus et semper oremus. Sed ideo ab aliis curis atque negotiis, quibus ipsum desiderium quodammodo tepescit, certis horis ad negotium orandi mentem revocamus, verbis orationis nos admonentes in id quod desideramus intendere, ne quod tepescere coeperat, omnino frigescat et penitus exstinguatur, nisi crebrius inflammetur.

Unde et illud quod Apostolus ait: Postulationes vestrae innotescant apud Deum, non sic accipiendum est, tamquam Deo innotescant, qui eas et antequam essent utique noverat, sed nobis innotescant apud Deum per tolerantiam, non apud homines per iactantiam.

Quae cum ita sint, etiam diu orare cum vacat, id est cum alia bonarum et necessariarum actionum non impediuntur officia, quamvis et in eis, ut dixi, desiderio illo semper orandum sit, non est improbum nec inutile. Neque enim, ut nonnulli putant, hoc est orare in multiloquio, si diutius oretur. Aliud est sermo multus, aliud diuturnus affectus. Nam et de ipso Domino scriptum est quod pernoctaverit in orando, et quod prolixius oraverit: ubi quid aliud quam nobis praebebat exemplum, in tempore precator opportunus, cum Patre exauditor aeternus?

Dicuntur fratres in AEgypto crebras quidem habere orationes, sed eas tamen brevissimas et raptim quodammodo iaculatas, ne illa vigilanter erecta, quae oranti plurimum necessaria est, per productiores moras evanescat atque hebetetur intentio. Ac per hoc etiam ipsi satis ostendunt, hanc intentionem sicut non est obtundenda, si perdurare non potest, ita si perduraverit, non cito esse rumpendam.

Absit enim ab oratione multa locutio, sed non desit multa precatio, si fervens perseverat intentio. Nam multum loqui est in orando rem necessariam superfluis agere verbis. Multum autem precari est ad eum, quem precamur, diuturna et pia cordis excitatione pulsare. Nam plerumque hoc negotium plus gemitibus quam sermonibus agitur, plus fletu quam affatu. Ponit autem lacrimas nostras in conspectu suo, et gemitus noster non est absconditus ab eo, qui omnia per Verbum condidit et humana verba non quaerit.


Originala teksto: Augustinus († 430): Epistola ad Probam, Ep. 130, 9, 18 - 10, 20; en: CSEL 44, 60-63

Dua Responsorio


Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi. Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon.

Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi. Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon.

Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiras la animo.

Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi. Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon. – el Psa 88, 2-3; kp. Jes 26, 8

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.