Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 29a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Est 4, 1-8.8a.9-17


El la libro Ester

Kiam Mordeĥaj eksciis ĉion, kio fariĝis, tiam Mordeĥaj disŝiris siajn vestojn, metis sur sin sakaĵon kaj cindron, eliris en la mezon de la urbo, kaj kriis per laŭta kaj maldolĉa voĉo. Kaj li venis ĝis antaŭ la pordego de la reĝo, ĉar estis malpermesite eniri en sakaĵo en la pordegon de la reĝo. Kaj en ĉiu lando, sur ĉiu loko, kien venis la ordono de la reĝo kaj lia dekreto, estis granda malĝojo ĉe la Judoj, fastado, plorado, kaj ĝemado; kaj multaj kuŝis en sakaĵo kaj cindro.

Kaj venis la servistinoj de Ester kaj ŝiaj eŭnukoj, kaj rakontis al ŝi. Kaj la reĝino forte konsterniĝis. Kaj ŝi sendis vestojn, por vesti Mordeĥajon kaj depreni de li la sakaĵon; sed li ne akceptis. Kaj Ester alvokis Hataĥon, unu el la eŭnukoj de la reĝo, kiun ĉi tiu destinis por servado al ŝi, kaj ŝi sendis lin al Mordeĥaj, por ekscii, kio kaj pro kio tio estas. Hataĥ eliris al Mordeĥaj sur la urban placon, kiu estis antaŭ la pordego de la reĝo. Kaj Mordeĥaj rakontis al li ĉion, kio okazis al li, kaj pri la difinita sumo da mono, kiun Haman promesis doni pese en la kason de la reĝo pro la Judoj, por ekstermi ilin. Kaj kopion de la letera ordono, kiu estis donita en Ŝuŝan, por ilin ekstermi, li donis al li, por montri al Ester kaj sciigi al ŝi, ordonante al ŝi iri al la reĝo, por petegi lin pri ŝia popolo. Rememoru, li dirigis al ŝi, pri la tempo, kiam vi estis en mizero, kaj kiel mia mano vin nutris. Haman, la unua viro post la reĝo, pledis por nia morto. Alvoku la Sinjoron, pledu por ni ĉe la reĝo kaj savu nin de la morto.

Hataĥ venis kaj transdonis al Ester la vortojn de Mordeĥaj. Kaj Ester diris al Hataĥ, ordonante, ke li diru al Mordeĥaj: Ĉiuj servantoj de la reĝo kaj la popolo en la landoj de la reĝo scias, ke por ĉiu viro aŭ virino, kiu eniris al la reĝo en la internan korton ne vokite, ekzistas nur unu leĝo, nome la morto, krom nur en la okazo, se la reĝo etendas al li sian oran sceptron – tiam li restas vivanta; kaj mi ne estas vokita iri al la reĝo jam de tridek tagoj. Kiam oni raportis al Mordeĥaj la vortojn de Ester, tiam Mordeĥaj sendis respondon al Ester: Ne pensu en via animo, ke en la reĝa domo vi saviĝos sola el ĉiuj Judoj. Se vi silentos en ĉi tiu tempo, tiam liberigo kaj savo venos al la Judoj de alia loko; sed vi kaj la domo de via patro pereos. Kaj kiu scias, ĉu ne por tia tempo vi atingis reĝinecon?

Tiam Ester diris, ke oni respondu al Mordeĥaj: Iru, kunvenigu ĉiujn Judojn, kiuj troviĝas en Ŝuŝan, fastu por mi, ne manĝu kaj ne trinku dum tri tagoj, tage kaj nokte; ankaŭ mi kaj miaj servistinoj fastos tiel same; poste mi iros al la reĝo, kvankam tio estas kontraŭleĝa; kaj se mi pereos, mi pereu. Kaj Mordeĥaj iris, kaj faris ĉion, kion komisiis al li Ester.

Unua Responsorio


Nur Vin mi esperas, ho Dio de Izraelo. Kolerinte Vi favoras, kaj en nia mizero ĉiujn niajn pekojn Vi pardonas.

Nur Vin mi esperas, ho Dio de Izraelo. Kolerinte Vi favoras, kaj en nia mizero ĉiujn niajn pekojn Vi pardonas.

Ho Eternulo, kreinto de la ĉielo kaj de la tero, rigardu nian humilecon.

Kolerinte Vi favoras, kaj en nia mizero ĉiujn niajn pekojn Vi pardonas.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nur Vin mi esperas, ho Dio de Izraelo. Kolerinte Vi favoras, kaj en nia mizero ĉiujn niajn pekojn Vi pardonas. – laŭ tekstoj el la Vulgato

Dua Legaĵo – Augustinus


El la letero de la sankta episkopo Aŭgusteno al Proba

De oratione dominica

Nobis verba necessaria sunt, quibus commoneamur et inspiciamus quid petamus, non quibus Dominum seu docendum seu flectendum esse credamus.

Cum ergo dicimus: Sanctificetur nomen tuum, nos admonemus desiderare ut nomen eius, quod semper sanctum est, etiam apud homines sanctum habeatur, hoc est non contemnatur; quod non Deo, sed hominibus prodest.

Et in eo quod dicimus: Adveniat regnum tuum, quod, seu velimus seu nolimus, utique veniet, desiderium nostrum ad illud regnum excitamus, ut nobis veniat atque in eo regnare mereamur.

Cum dicimus: Fiat voluntas tua sicut in caelo et in terra, nobis ab illo precamur ipsam oboedientiam, ut sic in nobis fiat voluntas eius, quemadmodum fit in caelestibus ab angelis eius.

Cum dicimus: Panem nostrum cotidianum da nobis hodie, per id quod dicitur hodie, significatur hoc tempore; ubi vel sufficientiam illam petimus a parte quae excellit, id est nomine panis totam significantes; vel sacramentum fidelium, quod in hoc tempore necessarium est, non tamen ad huius temporis, sed ad illam aeternam felicitatem assequendam.

Cum dicimus: Dimitte nobis debita nostra, sicut et nos dimittimus debitoribus nostris, nos admonemus et quid petamus et quid faciamus, ut accipere mereamur.

Cum dicimus: Ne nos inferas in tentationem, nos admonemus hoc petere, ne deserti eius adiutorio alicui tentationi vel consentiamus decepti vel cedamus afflicti.

Cum dicimus: Libera nos a malo, nos admonemus cogitare nondum nos esse in eo bono ubi nullum patiemur malum. Et hoc quidem ultimum quod in oratione dominica positum est, tam late patet, ut homo christianus in qualibet tribulatione constitutus in hoc gemitus edat, in hoc lacrimas fundat, hinc exordiatur, in hoc immoretur, ad hoc terminet orationem. His enim verbis res ipsas memoriae nostrae commendari oportebat.

Nam quaelibet alia verba dicamus, quae affectus orantis vel praecedendo format ut clareat, vel consequendo attendit ut crescat; nihil aliud dicimus quam quod in ista dominica oratione positum est, si recte et congruenter oramus. Quisquis autem, id dicit quod ad istam evangelicam precem pertinere non possit, etiamsi non illicite orat, carnaliter orat; quod nescio quemadmodum non dicatur illicite, quandoquidem Spiritu renatos nonnisi spiritaliter decet orare.


Originala teksto: Augustinus († 430): Epistola ad Probam, Ep. 130, 11, 21 - 12, 22; en: CSEL 44, 63-64

Dua Responsorio


La Eternulo aŭskultu viajn preĝojn kaj repaciĝu kun vi. Li ne forlasu vin en tempo de malfeliĉo.

La Eternulo aŭskultu viajn preĝojn kaj repaciĝu kun vi. Li ne forlasu vin en tempo de malfeliĉo.

Li donu al vi ĉiuj koron, kiu adoras Lin kaj plenumas Lian volon sindoneme kaj volonte.

Li ne forlasu vin en tempo de malfeliĉo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo aŭskultu viajn preĝojn kaj repaciĝu kun vi. Li ne forlasu vin en tempo de malfeliĉo. – kp. 2 Mak 1, 5.3

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.