Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 29a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Est 5, 1-5; 7, 1-10


El la libro Ester

En la tria tago Ester vestis sin reĝe, kaj stariĝis sur la interna korto de la reĝa domo, kontraŭ la domo de la reĝo. La reĝo sidis sur sia reĝa trono en la reĝa domo, kontraŭ la enirejo de la domo. Kiam la reĝo ekvidis la reĝinon Ester, starantan sur la korto, ŝi trovis favoron en liaj okuloj, kaj la reĝo etendis al Ester la oran sceptron, kiu estis en lia mano; tiam Ester aliris, kaj ektuŝis la pinton de la sceptro.

Kaj la reĝo diris al ŝi: Kio estas al vi, ho reĝino Ester, kaj kia estas via peto? se tio estas eĉ duono de la regno, ĝi estos donita al vi. Kaj Ester respondis: Se al la reĝo plaĉas, la reĝo kune kun Haman venu hodiaŭ al la festeno, kiun mi faris por li. Tiam la reĝo diris: Venigu plej rapide Hamanon, por plenumi tion, kion diris Ester. Kaj la reĝo kaj Haman venis al la festeno, kiun faris Ester.

La reĝo kaj Haman venis, por festeni ĉe la reĝino Ester. Kaj ankaŭ en la dua tago, dum la trinkado de vino, la reĝo diris al Ester: Kion vi petas, ho reĝino Ester? tio estos donita al vi; kaj kia estas via deziro? ĝis duono de la regno ĝi estos plenumita. Tiam la reĝino Ester respondis kaj diris: Se mi trovis favoron en viaj okuloj, ho reĝo, kaj se al la reĝo plaĉas, tiam mia vivo estu donacita al mi laŭ mia peto, kaj mia popolo laŭ mia deziro; ĉar ni estas venditaj, mi kaj mia popolo, por ekstermo, mortigo, kaj pereigo. Se ni almenaŭ estus venditaj nur por esti sklavoj kaj sklavinoj, mi silentus, kvankam la malamiko ne kompensus la malprofiton de la reĝo. Tiam la reĝo Aĥaŝveroŝ diris al la reĝino Ester: Kiu li estas kaj kie li estas, tiu, kiu prenis en sian koron la kuraĝon agi tiel? Kaj Ester respondis: La malamanto kaj malamiko estas ĉi tiu malbona Haman. Kaj Haman ektremis antaŭ la reĝo kaj la reĝino.

La reĝo leviĝis kolere de la vintrinkado, kaj iris en la ĝardenon de la palaco; sed Haman restis, por peti pri sia vivo la reĝinon Ester, ĉar li vidis, ke la reĝo destinis por li malbonan sorton. Kiam la reĝo revenis el la palaca ĝardeno en la ĉambron de la festeno, Haman estis falinta sur la litbenkon, sur kiu sidis Ester. Tiam la reĝo diris: Eĉ perforti la reĝinon li volas ĉe mi en la domo! La vorto eliris el la buŝo de la reĝo, kaj oni kovris al Haman la vizaĝon. Ĥarbona, unu el la eŭnukoj antaŭ la reĝo, diris: Jen eĉ la arbo, kiun Haman pretigis por Mordeĥaj, kiu parolis bonon por la reĝo, staras en la domo de Haman; ĝi havas la alton de kvindek ulnoj. Tiam la reĝo diris: Pendigu lin sur ĝi. Kaj oni pendigis Hamanon sur la arbo, kiun li pretigis por Mordeĥaj. Kaj la kolero de la reĝo kvietiĝis.

Unua Responsorio


Izrael alvokis Dion, kaj la Sinjoro savis Sian popolon. Dio eltiris nin el ĉiuj katastrofoj; Li faris grandajn signojn kaj miraklojn.

Izrael alvokis Dion, kaj la Sinjoro savis Sian popolon. Dio eltiris nin el ĉiuj katastrofoj; Li faris grandajn signojn kaj miraklojn.

Anoncu kun voĉo ĝojkria: La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.

Dio eltiris nin el ĉiuj katastrofoj; Li faris grandajn signojn kaj miraklojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Izrael alvokis Dion, kaj la Sinjoro savis Sian popolon. Dio eltiris nin el ĉiuj katastrofoj; Li faris grandajn signojn kaj miraklojn. – kp. Est 10, 3e; el Jes 48, 20

Dua Legaĵo – Augustinus


El la letero de la sankta episkopo Aŭgusteno al Proba

Quid oremus, sicut oportet, nescimus.

Adhuc est fortasse quod quaeras cur Apostolus dixerit: Quid enim oremus, sicut oportet, nescimus: neque enim ullo modo credendum est vel ipsum vel quibus ista dicebat, dominicam nescisse orationem.

Ab hac ignorantia nec seipsum Apostolus ostendit alienum, nisi forte quid oraret, sicut oporteret, sciebat, quando magnitudine revelationum ne extolleretur datus est illi stimulus carnis, angelus satanae, qui eum colaphizaret; propter quod ter Dominum rogavit ut eum auferret ab eo, utique, sicut oportet, nesciens quid oraret. Denique Dei responsum cur non fieret quod vir tantus orabat, et quare fieri non expediret, audivit: Sufficit tibi gratia mea, nam virtus in infirmitate perficitur.

In his ergo tribulationibus quae possunt et prodesse et nocere, quid oremus, sicut oportet, nescimus; et tamen quia dura, quia molesta, quia contra sensum nostrae infirmitatis sunt, universali humana voluntate, ut a nobis haec auferantur, oramus. Sed hoc devotionis debemus Domino Deo nostro, ut si ea non abstulerit, non ideo nos ab eo neglegi existimemus, sed potius pia patientia malorum bona speremus ampliora. Sic enim virtus in infirmitate perficitur. Haec scripta sunt, ne forte se quisquam magni pendat, si fuerit exauditus, cum aliquid impatienter petit, quod non impetrare plus prosit; aut se abiciat et de divina erga se miseratione desperet, si non exaudiatur, cum forte aliquid petit, quo accipiendo affligatur atrocius vel a prosperitate corruptus penitus evertatur. In talibus ergo quid oremus, sicut oportet, nescimus.

Unde si aliquid contra quod oramus acciderit, patienter ferendo, et in omnibus gratias agendo, hoc potius oportuisse quod Dei, non quod nostra voluntas habuit, minime dubitare debemus. Nam et huiusmodi exemplum praebuit nobis ille Mediator, qui cum dixisset: Pater, si fieri potest, transeat a me calix iste, humanam in se voluntatem ex hominis susceptione transformans, continuo subiecit: Verum non quod ego volo, sed quod tu vis, Pater. Unde merito per unius oboedientiam iusti constituuntur multi.


Originala teksto: Augustinus († 430): Epistola ad Probam, Ep. 130, 14, 25-26; en: CSEL 44, 68-71

Dua Responsorio


Petu, kaj estos donite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.

Petu, kaj estos donite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.

Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere;

ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Petu, kaj estos donite al vi; ĉar ĉiu petanto ricevas, kaj la serĉanto trovas, kaj al la frapanto estos malfermite. – el Mat 7, 7-8; el Psa 145, 18

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.