Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 29a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Bar 1, 14 - 2, 5; 3, 1-8


El la libro Baruĥ

En la templo vi voĉlegu ĉi tiun libron, kiun ni sendas al vi; oni legu ĝin en festotagoj kaj en ĝustaj momentoj. Diru:

La Sinjoro, nia Dio, estas prava, sed ni havas la hontoruĝon sur la vizaĝo ĝis hodiaŭ, ni, loĝantoj de Judujo kaj Jerusalem, niaj reĝoj kaj nobeloj, niaj pastroj kaj profetoj kaj niaj patroj: ni pekis kontraŭ la Sinjoro kaj malobeemaj ni estis, ni ne aŭskultis la voĉon de la Sinjoro Dio, nek vivis laŭ la ordonoj, kiujn Li donis al ni. De la tempo, kiam la Sinjoro elkondukis niajn patrojn el Egiptujo, ĝis hodiaŭ ni estis malobeemaj al la Sinjoro, nia Dio, kaj en nia leĝeranimeco ni ne aŭskultis Lian voĉon. Tial ĝis hodiaŭ trafis nin la katastrofoj kaj la malbenoj, kiujn la Sinjoro per Moseo igis antaŭdiri, en la tagoj de la eliro de niaj patroj el Egiptujo al la lando de lakto kaj mielo. Sed ni ne aŭskultis la voĉon de nia Dio en ĉiuj vortoj de la profetoj, kiujn li sendis al ni. Obstine ni iris nian propran vojon, servis aliajn diojn kaj faris tion, kio estas malbona en la okuloj de la Sinjoro, nia Dio.

Tial pri ni la Sinjoro efektivigis la minacon, kiun Li antaŭdiris kontraŭ ni, kontraŭ la juĝistoj, kiuj juĝis super Izrael, kontraŭ niaj reĝoj kaj nobeloj, kaj kontraŭ tuta Izrael kaj Judujo. Nenie sub la ĉielo Li faris ion similan al tio, kion Li faris en Jerusalem – ekzakte kiel estas skribite en la leĝo de Moseo; ĉiu el ni estis devigita manĝi la karnon de siaj propraj filoj kaj filinoj. Li transdonis ilin al ĉiuj ĉirkaŭaj reĝlandoj kiel objekton de mokado kaj kiel timigan ekzemplon inter ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, inter kiujn dividis ilin la Sinjoro. Sklavoj ni estis anstataŭ regantoj, ĉar ni pekis kontraŭ la Sinjoro, nia Dio, kaj ni ne aŭskultis Lian voĉon.

Ĉiopovanta Sinjoro, Dio de Izrael, en mia mizero kaj en mia malfeliĉo mi vokis al Vi. Aŭskultu min, Sinjoro, kaj kompatu, ĉar ni pekis kontraŭ Vi. Eterne Vi regas sur Via trono, sed ni daŭre pereadas. Ĉiopovanta Sinjoro, Dio de Izrael, aŭskultu la preĝon de la mortintoj de Izrael, de la filoj de tiuj, kiuj pekis kontraŭ Vi, kiuj ne aŭskultis la voĉon de la Sinjoro, ilia Dio. Tial trafis nin ĉi tiuj katastrofoj. Ne memoru la misfarojn de niaj patroj, sed nur memoru Vian potencon kaj Vian nomon. Vi ja estas la Sinjoro, nia Dio: Vin ni volas laŭdi, Sinjoro! Vi ja metis la timon antaŭ Vi en niajn korojn, por ke ni alvoku Vian nomon. Tial ni Vin laŭdas en la lando de nia kaptiteco, ĉar ni forturniĝas plenkore de la misfaroj, kiujn kulpas kontraŭ Vi niaj patroj. Jen, hodiaŭ ni ankoraŭ estas en la lando de nia kaptiteco, kien Vi dispelis nin kiel objekton de mokado, malbeno kaj hontigo, pro ĉiuj misfaroj de niaj patroj, kiuj forlasis la Sinjoron, nian Dion.

Unua Responsorio


Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo.

Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo.

Ni pekis, ni estis malpiaj, ni estis maljustaj kontraŭ la Sinjoro nia Dio, malgraŭ ĉiuj Liaj ordonoj.

Kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, Li nin vivigis en Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Dio, estante riĉa en kompateco, pro Sia granda amo, per kiu Li amis nin, eĉ kiam ni estis malvivaj en niaj eraroj, nin vivigis en Kristo. – el Efe 2, 4-5; kp. Bar 2, 12

Dua Legaĵo – Augustinus


El la letero de la sankta episkopo Aŭgusteno al Proba

Spiritus interpellat pro nobis.

Quisquis unam illam petit a Domino, et hanc requirit, certus ac securus petit, nec timet ne forte obsit cum acceperit, sine qua nihil prodest quidquid aliud, sicut oportet, acceperit. Ipsa est enim una vera et sola beata vita, ut contemplemur Domini delectationem in aeternum, immortales atque incorruptibiles corpore et spiritu. Propter hanc unam cetera requiruntur et non indecenter petuntur. Istam quisquis habuerit, omnia quae vult habebit, nec aliquid ibi velle quia nec habere poterit quod non decebit.

Ibi est quippe fons vitae, quem sitire nunc oportet in oratione, quamdiu in spe vivimus et quod speramus nondum videmus, in protectione alarum eius, ante quem est omne desiderium nostrum, ut inebriemur ab ubertate domus eius et torrente voluptatis eius potemur; quoniam apud eum est fons vitae et in lumine eius videbimus lumen, quando satiabitur in bonis desiderium nostrum et nihil erit ultra quod gemendo quaeramus, sed quod gaudendo teneamus.

Verumtamen quoniam ipsa est pax, quae praecellit omnem intellectum, etiam ipsam in oratione poscendo, quid oremus, sicut oportet, nescimus. Quod enim sicuti est cogitare non possumus, utique nescimus; sed quidquid cogitanti occurrerit, abicimus, respuimus, improbamus, non hoc esse quod quaerimus novimus, quamvis illud nondum quale sit noverimus.

Est ergo in nobis quaedam, ut ita dicam, docta ignorantia, sed docta Spiritu Dei qui adiuvat infirmitatem nostram. Nam cum dixisset Apostolus: Si autem quod non videmus speramus, per patientiam exspectamus; ibi subiecit: Similiter et Spiritus adiuvat infirmitatem nostram; quid enim oremus, sicut oportet, nescimus; sed ipse Spiritus interpellat gemitibus inenarrabilibus. Qui autem scrutatur corda, scit quid Spiritus sapiat, quia secundum Deum interpellat pro sanctis.

Quod non sic est intellegendum, ut existimemus Sanctum Spiritum Dei, qui in Trinitate incommutabilis Deus est et cum Patre et Filio unus Deus, tamquam aliquem qui non sit quod Deus est, interpellare pro sanctis; dictum est quippe: Interpellat pro sanctis, quia interpellare sanctos facit; sicut dictum est: Tentat vos Dominus Deus vester, ut sciat si diligitis eum, hoc est: ut scire vos faciat. Interpellare itaque sanctos facit gemitibus inenarrabilibus, inspirans eis desiderium etiam adhuc incognitae tantae rei quam per patientiam exspectamus. Quomodo enim narratur, quando desideratur quod ignoratur? nam utique si omnimodo ignoraretur, non desideraretur; et rursus, si videretur, non desideraretur, nec gemitibus quaereretur.


Originala teksto: Augustinus († 430): Epistola ad Probam, Ep. 130, 14, 27 - 15, 28; en: CSEL 44, 71-73

Dua Responsorio


Ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj.

Ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj.

En tiu tempo, diras la Eternulo, sur la domon de David kaj sur la loĝantojn de Jerusalem Mi verŝos spiriton de amo kaj de preĝoj.

La Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj. – el Rom 8, 26; el Zeĥ 12, 4.10

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.