Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 29a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Bar 3, 9-15.24 - 4, 4


El la libro Baruĥ

Aŭskultu, ho Izrael, la leĝon de la vivo; aŭskultu kaj lernu, kio estas scio. Kial, Izrael, kial vi vivas en malamika lando, kial vi maljuniĝas en lando fremdula? Kial vi estas malpura kvazaŭ la mortintoj, kial vi alkalkuliĝas al la loĝantoj de Hadeso? Ĉar la fonton de la Saĝeco vi forlasis. Se vi restus sur la vojo de Dio, tiam por ĉiam en paco vi loĝus. Lernu, kie estas Saĝeco, kie forto, kie kompreno, kaj tiel samtempe vi lernu, kie la vivon vi trovos, multajn tagojn, lumon por la okuloj kaj pacon. Sed kiu trovis Ŝian loĝejon, kiu penetris en Ŝiajn trezorejojn?

Ho Izrael, kiel granda estas la domo de via Dio, kiel larĝa la teritorio de Lia potenco. Granda ĝi estas kaj senfina, alta kaj nemezurebla. Tie naskiĝis la Gigantoj, tiuj famuloj de pratempe, stature grandaj, lertaj en la batalo. Sed ne ilin Dio elektis, ne al ili Li montris la vojon al Saĝeco. Ĉiuj pereis pro nesufiĉo da kompreno, pereis pro ilia senscio.

Kiu supreniris al la ĉielo por tie kapti Ŝin por preni Ŝin malsupren por ni de super la nuboj? Kiu iris trans la maron por malkovri Ŝin kaj trovis Ŝin kaj povis aĉeti Ŝin per elektita oro? Neniu konas Ŝiajn vojojn, neniu malkovras Ŝiajn padojn. Nur la Ĉioscianto konas Ŝin. Lia scio malkovris Ŝin. Li kreis la teron por eterne kaj plenigis ĝin per bestoj kvarpiedaj. La lumon Li elsendas, kaj ĝi iras sian vojon, Li revokas ĝin, kaj ĝi obeas Lin timplene. Ĝoje brilas ĉiuj steloj en ilia noktogardo, Li vokas ilin, kaj ili diras: Jen ni estas! Ĝojplene ili brilas por Li, kiu ilin kreis.

Tio estas nia Dio, neniu alia povas rivali kun Li. Ĉiujn vojojn de la scio Li kaptis, kaj Li montris ilin al Sia sklavo Jakob, al Izrael, kiun Li amas. Post tio Ŝi aperis surtere kaj ekloĝis inter la homoj. Tio ĉi estas la libro de la ordonoj de Dio: Ŝi estas la leĝo, kiu staras por eterne. Kiuj observas Ŝin, tiuj vivos, kiuj ne sekvas Ŝin, tiuj trovas la morton. Konvertiĝu, Jakob, kaj kaptu Ŝin, trovu vian vojon al la lumo en Ŝia brilo. Ne fordonu vian gloron al aliaj, ne cedu vian privilegion al fremduloj. Feliĉaj estas ni, Izrael, ĉar al ni Dio malkovris, kio plaĉas al Li.

Unua Responsorio


Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Nur la Ĉioscianto konas ilin, kaj Li montris ilin al Izrael, kiun Li amas.

Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! Kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj! – el Rom 11, 33; kp. Bar 3, 32.37

Dua Legaĵo – Petrus Chrysologus


El la predikoj de la sankta episkopo Petro Krizologo

Verbum, Dei Sapientia, caro factum est.

Duos homines beatus Apostolus retulit humano generi dedisse principium, Adam videlicet et Christum: duos homines pares corpore, sed merito dispares; compage membrorum tota veritate persimiles, sed ipso sui principio tota dissimiles veritate. Factus est, inquit, primus homo Adam in animam viventem; novissimus Adam in spiritum vivificantem.

Ille primus ab isto novissimo factus est, a quo est et animam consecutus, ut viveret; hic est ipso se figuratus auctore, qui vitam non exspectaret ab altero, sed ipse vitam solus omnibus largiretur; ille vilissimo plasmatur ex limo, ex utero pretioso Virginis hic procedit; in illo terra mutatur in carnem, in isto caro promovetur in Deum.

Et quid plura? Hic est Adam, qui suam tunc in illo cum fingeret imaginem collocavit. Hinc est quod eius et personam suscepit, et nomen recepit, ne sibi, quod ad suam imaginem fecerat, deperiret. Primus Adam, novissimus Adam; ille primus habet initium, hic novissimus non habet finem. Quia hic novissimus vere ipse est primus, ipso dicente: Ego primus et ego novissimus.

Ego sum primus, id est sine initio. Ego novissimus, utique sine fine. Sed non prius, inquit, quod spiritale est, sed quod animale, deinde quod spiritale. Prius utique terra quam fructus; sed non tam pretiosa terra quam fructus; illa gemitus exigit et labores, hic substantiam largitur et vitam. Merito Propheta de tali fructu gloriatur, dicens: Terra nostra dedit fructum suum. Quem fructum? Illum nempe de quo alibi dicit: De fructu ventris tui ponam super sedem tuam. Primus homo, ait, de terra terrenus; secundus homo de caelo caelestis.

Qualis terrenus, tales et terreni; et qualis caelestis, tales et caelestes. Quemadmodum non nati taliter, tales poterunt inveniri, non manendo quod nati sunt, sed quod renati sunt permanendo? Hinc est, fratres, quod virginei fontis uterum caelestis Spiritus arcana luminis sui admixtione fecundat, ut quos origo limosae stirpis profuderat sub misera condicione terrenos, caelestes pariat, et ad similitudinem sui perducat auctoris. Ergo iam renati, iam reformati ad nostri imaginem Creatoris, quod praecipit Apostolus impleamus: Igitur sicut portavimus imaginem terreni, portemus et imaginem caelestis.

Ad instar nostri Domini, sicut diximus, iam renati, quos utique Deus adoptavit in filios, imaginem totam tota similitudine nostri portemus auctoris: non maiestate qua solus est, sed innocentia, simplicitate, mansuetudine, patientia, humilitate, misericordia, concordia, qua dignatus est nobis fieri et esse communis.


Originala teksto: Petrus Chrysologus († 450): Sermo 117; en: Patrologia Latina 52, 520-521

Dua Responsorio


Kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo.

Kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo.

Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko,

tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo. – el Rom 5, 18.12

Preĝo


Ĉiopova, eterna Dio,
donu al ni sindonan kaj fidelan koron,
por ke ni povu servi al Vi kun fila kaj sincera spirito.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.