Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 30a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Dua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Saĝ 7, 15-30


El la libro Saĝeco

Volu Dio doni al mi paroli laŭ mia menso
kaj pensi inde je ĉio, kio estas al mi donita,
ĉar Li mem estas la gvidanto de Saĝeco
kaj la korektisto de saĝuloj.
Ĉar en Lia mano estas kaj ni kaj niaj vortoj,
kaj ĉia prudento kaj scio pri metioj.

Ja Li mem senerare sciigis min pri la ekzistanta realo,
por scii la konsiston de la mondo,
la funkciadon de la elementoj,
la komencon, finon kaj mezon de la tempoj,
alternadon de solsticoj kaj ŝanĝojn de sezonoj,
ciklojn de la jaroj
kaj poziciojn de steloj,
naturojn de animaloj kaj humorojn de bestoj,
fortojn de spiritoj kaj rezonadojn de homoj,
diferencojn de plantoj kaj potencojn de radikoj,
kaj ĉion, kio estas sekreta kaj konata, mi eksciis.
Ĉar la Saĝeco, la elpensinto de ĉio, instruis min.

En ŝi nome estas spirito sagaca,
sankta, unika, plurparta,
subtila, movebla,
klarmensa, nemakulita, klara,
sensufera, bonama, akra,
senkatena, bonfara, homama,
konstanta, sekura, senzorga,
ĉiopova, ĉiovida,
trapenetranta ĉiujn spiritojn sagacajn, purajn, subtilajn.

La Saĝeco estas pli movebla ol ĉiu movo,
kaj trairas kaj trapenetras ĉion dank' al sia pureco;
ĉar ŝi estas vaporo de la Dia potenco
kaj pura elfluo de la gloro de la Ĉiopovulo;
tial nenio makulita enŝteliĝas en ŝin.

Ŝi estas reflekto de lumo eterna,
kaj senmakula spegulo de la Dia agado
kaj imago de Lia boneco.

Estante unu, ĉion ŝi povas,
kaj restante ŝi mem, ĉion ŝi ŝanĝas,
kaj transmigrante pogeneracie en sanktajn animojn,
ŝi faras ilin amikoj de Dio kaj profetoj.

Ĉar Dio amas nenion krom tiun,
kiu loĝas kun Saĝeco.

Ĉar ŝi estas pli bela ol la suno,
kaj super ĉiu ordo de steloj;
komparate kun la lumo, ŝi troviĝas supera;
ĉar tiun anstataŭas nokto,
sed kontraŭ Saĝeco la malbono estas senpova.

Unua Responsorio


Kristo Jesuo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li kreiĝis ĉio.

Kristo Jesuo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li kreiĝis ĉio.

Li estas reflekto de lumo eterna, kaj imago de la Dia boneco.

En li kreiĝis ĉio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kristo Jesuo estas bildo de la nevidebla Dio, la unuenaskito inter la tuta kreitaro; ĉar en li kreiĝis ĉio. – el Kol 1, 15-16; kp. Saĝ 7, 26

Dua Legaĵo – Athanasios (Athanasius)


El la paroladoj de la sankta episkopo Atanazo kontraŭ la Arianoj

Sapientiae forma et imago in operibus creatur.

Quoniam Sapientiae forma creata in nobis et in omnibus est, non immerito vera et opifex Sapientia ea, quae suae formae propria sunt, sibi ipsi asciscens ait: Dominus creavit me in opera sua. Quippe ea quae sapientia, quae in nobis est, loquitur, haec ipse Dominus tamquam propria usurpat.

Quocirca non ille creatur qui creator est, sed, propter suam imaginem in ipsis operibus creatam, ista velut de se ipse ait. Hinc quemadmodum ipse Dominus dixit: Qui vos recipit me recipit, eo quod eius fora in nobis est sic etiamsi inter res creatas non annumeretur, tamen quia eius forma et imago in operibus creatur, quasi ipse esset, ait: Dominus creavit me initium viarum suarum in opera sua.

Porro idcirco sapientiae forma in operibus facta est, ut mundus in ipsa Verbum, suum opificem, et Patrem per Verbum agnosceret. Enimvero hoc ipsum est quod Paulus docet: Quia quod notum est Dei, manifestum est in illis; Deus enim illis manifestum fecit. Invisibilia enim ipsius ex creatione mundi operibus intellecta conspiciuntur. Quapropter Verbum natura nequaquam est creatum, sed ille locus de sapientia, quae in nobis et vere est et esse dicitur, est intellegendus.

Verumtamen si his fidem habere noluerint, ipsi nobis respondeant utrum in rebus creatis aliqua sit sapientia vel non? Si nulla sit, quare Apostolus his verbis conqueritur: Nam quia in Dei sapientia non cognovit mundus per sapientiam Deum? Vel si nulla est sapientia, cur multitudo sapientum in Scriptura memoratur? Namque sapiens perterritus declinat a malo, et cum sapientia aedificatur domus.

Ecclesiastes quoque dicit: Sapientia hominis illuminabit vultum eius; idemque temerarios his verbis increpat: Ne dixeris: Quid factum est, quod priora tempora his praesentibus meliora fuerunt? Nec enim in sapientia istud sciscitatus es.

Quod si in rebus creatis est sapientia, ut hisce verbis testatur filius Sirachi: Effudit illam in omnia opera sua cum omni carne secundum donationem suam, et praebuit illam diligentibus se; quae quidem effusio minime significat naturam Sapientiae quae per se ipsa est atque unigenita, sed illius quae expressa in mundo est; quid ergo incredibile videtur, si ipsa opifex et vera Sapientia, cuius forma seu figura est sapientia ac scientia, quae in mundum effusa est, tamquam de seipsa dicat: Dominus creavit me in opera sua? Nec enim sapientia quae in mundo est, creatrix est, sed in operibus est creata, secundum quam caeli enarrant gloriam Dei, et opera manuum eius annuntiat firmamentum.


Originala teksto: Athanasius († 373): Contra Arianos, Oratio 2, 78.79; en: Patrologia Græca 26, 311.314

Dua Responsorio


En la Saĝeco estas spirito sagaca, sankta, unika, plurparta, subtila, movebla, klarmensa, nemakulita, klara, sensufera, bonama, akra. Ŝi estas ĉiopova, ĉiovida, trapenetranta ĉiujn spiritojn.

En la Saĝeco estas spirito sagaca, sankta, unika, plurparta, subtila, movebla, klarmensa, nemakulita, klara, sensufera, bonama, akra. Ŝi estas ĉiopova, ĉiovida, trapenetranta ĉiujn spiritojn.

La Spirito esploras ĉion, eĉ la profundaĵojn de Dio.

Ŝi estas ĉiopova, ĉiovida, trapenetranta ĉiujn spiritojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En la Saĝeco estas spirito sagaca, sankta, unika, plurparta, subtila, movebla, klarmensa, nemakulita, klara, sensufera, bonama, akra. Ŝi estas ĉiopova, ĉiovida, trapenetranta ĉiujn spiritojn. – el Saĝ 7, 22-23; el 1 Kor 2, 10

Preĝo


Ĉiopova kaj eterna Dio,
kreskigu en ni kredon, esperon kaj amon;
kaj, por ke ni meritu atingi viajn promesojn,
ebligu, ke ni amu tion, kion Vi ordonas.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.