Lundo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 31a Ordinara Semajno > Lundo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Lundo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Mak 1, 41-64


El la unua libro de la Makabeoj

Antioĥo, la reĝo, skribe ordonis al sia tuta regno, ke ĉiuj homoj formu unu popolon kaj forlasu siajn proprajn morojn. Ĉiuj popoloj agis laŭ la deziro de la reĝo. Ankaŭ multaj Izraelidoj konsentis akcepti la religion de la reĝo kaj ili alportis oferojn al la idoloj kaj malobservis la sabaton.

La reĝo sendis al Jerusalem kaj al la urboj de Judujo mesaĝistojn kun skriba ordono, ke ili transprenu la fremdajn morojn kaj ĉesigu pri la bruloferoj kaj buĉoferoj en la sanktejo; ili ne plu observu sabatojn kaj festojn kaj profanu la sanktejon kaj la sanktajn personojn; ili starigu altarojn, templojn kaj sanktejojn por la idoloj, kaj oferu porkojn kaj aliajn malpurajn bestojn. Siajn filojn ili ne plu cirkumcidu kaj siajn animojn ili malpurigu per ĉio, kio estas malpura kaj abomeninda, por ke ili forgesu pri la leĝo kaj forĵetu ĉiujn sanktajn regulojn. Kiu ne submetiĝus al la ordono de la reĝo, tiu mortu.

Tian dekreton li eldonis por sia tuta regno. Li nomumis oficistojn por kontroli la tutan popolon kaj ordonis al la urboj de Judujo, ke ili plenumu la oferojn, ĉiuj laŭvice. Multaj el inter la popolo aliĝis al ili; ili forlasis la leĝon kaj faris tiom multe da malbono en la lando, ke la bonajn Izraelidojn ili devigis kaŝi sin en ĉiaj rifuĝejoj.

En la dek-kvina tago de la monato Kislev de la jaro cent kvardek kvin, la reĝo konstruis sur la granda altaro abomenindaĵon de dezerteco. Ankaŭ en la ĉirkaŭaj urboj de Judujo oni konstruis altarojn. Oni bruligis incenson antaŭ la pordoj de la domoj kaj sur la placoj. Trovitajn librojn de la leĝo oni disŝiris kaj ĵetis en fajron. Ĉiu, ĉe kiu oni trovis libron de la interligo aŭ kiu ankoraŭ observis la leĝon, laŭ reĝa verdikto estis mortigita. Ili sentigis sian potencon al Izrael kaj agis perforte kontraŭ ĉiuj, kiujn ili trovis, monaton post monato, en la urboj.

La dudek-kvinan tagon de la monato Kislev oni faris oferon sur la altaro, kiu staris sur la granda altaro. Virinojn, kiuj cirkumcidigis siajn filojn, oni mortigis laŭ la dekreto kaj la suĉinfanojn oni pendigis al ili je la kolo; ankaŭ la parencojn kaj tiujn, kiuj plenumis la cirkumcidon, ili mortigis.

Tamen multaj Izraelidoj restis firme kaj necedeme ĉe sia konvinko, manĝi nenion malpuran. Ili prefere mortis ol senhonoriĝi per la manĝaĵoj kaj malobservi la sanktan interligon; do ili mortis. Terura kolero de Dio pezis super Izrael.

Unua Responsorio


Malfermu, ho mia Dio, Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon. Ĉirkaŭis nin gentoj por puni nin. Vi, ho Eternulo, etendu Vian brakon kaj liberigu nin.

Malfermu, ho mia Dio, Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon. Ĉirkaŭis nin gentoj por puni nin. Vi, ho Eternulo, etendu Vian brakon kaj liberigu nin.

Kaj nun, ho Eternulo, rigardu iliajn minacojn; kaj donu al Viaj sklavoj paroli Vian vorton kun plena kuraĝo.

Vi, ho Eternulo, etendu Vian brakon kaj liberigu nin.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Malfermu, ho mia Dio, Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon. Ĉirkaŭis nin gentoj por puni nin. Vi, ho Eternulo, etendu Vian brakon kaj liberigu nin. – el Dan 9, 18; kp. Psa 138, 7; Ago 4, 29

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo

Ad novos pacificos sensus mentes instituere oportet.

Caveant homines ne solummodo conatibus quorundam se committant, quin de propriis mentibus curent. Nam populorum moderatores, qui boni communis propriae gentis sponsores sunt et simul boni universi orbis promotores, ex multitudinum opinionibus et animi sensibus quam maxime pendent. Nihil eis prodest ut paci aedificandae instent, quamdiu hostilitatis, contemptus et diffidentiae sensus, «racialia» odia necnon obstinatae ideologiae, homines dividunt atque inter se opponunt. Hinc maxima necessitas urget renovatae mentium educationis novaeque in publica opinione inspirationis.

Qui operi educationis se devovent, praesertim iuvenum, aut opinionem publicam efformant, tamquam gravissimum officium reputent curam mentes omnium ad novos pacificos sensus instituendi. Nos omnes quidem commutare corda nostra oportet, universum orbem et illa munera prospicientes quae nos, una simul, agere possumus ut genus nostrum ad meliora proficiat. Nec falsa spes nos decipiat. Nisi enim, dimissis inimicitiis et odiis, firma honestaque pacta de pace universali in futuro concludantur, humanitas quae iam in gravi discrimine versatur, quamvis scientia mirabili praedita, forsan funeste ad illam horam adducetur, in qua non aliam pacem quam horrendam mortis pacem experiatur. Attamen, dum haec profert, Ecclesia Christi, in media anxietate huius temporis constituta, firmissime sperare non cessat. AEtati nostrae iterum iterumque, opportune importune, nuntium apostolicum proponere intendit: Ecce nunc tempus acceptabile ut mutentur corda, ecce nunc dies salutis.

Ad pacem aedificandam ante omnia requiritur ut eradicentur causae discordiarum inter homines, quibus bella aluntur, praesertim iniustitiae. Non paucae earum ex nimiis inaequalitatibus oeconomicis proveniunt, necnon ex necessariis remediis retardatis. Aliae vero ex spiritu dominationis et personarum contemptu oriuntur et, si in causas profundiores inquirimus, ex humana invidia, diffidentia, superbia aliisque egoisticis passionibus. Cum tot ordinis defectus homo ferre non possit, ex iis consequitur ut, etiam bello non saeviente, mundus indesinenter contentionibus inter homines et violentiis inficiatur.

Cum insuper eadem mala in relationibus inter ipsas nationes inveniantur, necessarium omnino est ut, ad illa vincenda vel praevenienda, et ad effrenatas violentias coercendas, melius et firmius cooperentur et coordinentur institutiones internationales necnon indefesse stimuletur creatio organismorum qui pacem promoveant.


Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius témporis nn. 82-83

Dua Responsorio


La instruon de la Saĝeco mi donis en vian koron, diras la Eternulo. Mi elaŭdis vin, por ke estu protektita ĉi tiu urbo, kaj estu paco en viaj tagoj.

La instruon de la Saĝeco mi donis en vian koron, diras la Eternulo. Mi elaŭdis vin, por ke estu protektita ĉi tiu urbo, kaj estu paco en viaj tagoj.

Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.

Mi elaŭdis vin, por ke estu protektita ĉi tiu urbo, kaj estu paco en viaj tagoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La instruon de la Saĝeco mi donis en vian koron, diras la Eternulo. Mi elaŭdis vin, por ke estu protektita ĉi tiu urbo, kaj estu paco en viaj tagoj. – nekonata fonto; Psa 34, 15

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.