Mardo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 31a Ordinara Semajno > Mardo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Mardo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 1 Mak 2, 1. 15-28. 42-50. 65-70


El la unua libro de la Makabeoj

En tiu tempo ekstaris Matatias, filo de Johano, filo de Simon, pastro el la idaro de Joarib, kaj el Jerusalem li foriris kaj ekloĝis en Modin.

La viroj de la reĝo, kiuj devis devigi al apostateco, venis al la urbo Modin, por ke oni faru oferojn. Ĉirkaŭ ili amasiĝis multaj Izraelidoj. Alvenis ankaŭ Matatias kaj liaj filoj. La viroj de la reĝo sin turnis al Matatias, dirante: Vi havas en tiu ĉi urbo potencon, honoron kaj influon; kaj apogas vin filoj kaj parencoj. Do vi unua aliru kaj plenumu la ordonon de la reĝo, kiel faris ĉiuj popoloj, la viroj el Judujo kaj tiuj, kiuj postrestis en Jerusalem. Tiam vi kaj viaj filoj apartenos al la amikoj de la reĝo; li malavare pridonacos vin per arĝento, oro kaj multe da aliaj donacoj.

Respondante al ili, Matatias diris per laŭta voĉo: Se eĉ ĉiuj popoloj, super kiuj etendiĝas la potenco de la reĝo, obeis al li kaj, forlasante la religion de la patroj, submetiĝis al liaj ordonoj, jen mi, miaj filoj kaj miaj fratoj, ni restos fidelaj al la interligo de niaj patroj. Gardu nin Dio de malobservado de la leĝo kaj de la ordonoj. Ni ne obeos la ordonojn de la reĝo, kaj ni ne deflankiĝos de nia religio, nek dekstren nek maldekstren.

Apenaŭ li finis paroli, elpaŝis Judo por sub ĉies okuloj oferi sur la altaro en Modin laŭ la ordono de la reĝo. Tion vidis Matatias kaj li fariĝis tiom kolera, ke li ektremis, kaj tre indignita de justa kolero li alkuris kaj buĉis lin sur la altaro. Post tio ankaŭ la viron de la reĝo li mortigis, kiu devigis al oferado, kaj la altaron li neniigis. Li montris grandan fervoron por la leĝo, kiel faris Pineĥas kontraŭ Zimri, filo de Salu. Kaj Matatias laŭte kriis tra la urbo: Ĉiu kiu amas la leĝon kaj observas la interligon, tiu sekvu min! Tuj li fuĝis en la montaron, li mem kaj liaj filoj, kaj en la urbo ili postlasis sian tutan havaĵon.

Aliĝis al ili grupo da Ĥasidoj, bravaj Izraelidoj, ĉiuj sincere sindonemaj por la leĝo. Ankaŭ ĉiuj, kiuj fuĝis pro la malbono, aliĝis al ili kaj plifortigis iliajn vicojn. Ili formis armeon kaj en sia kolero ili frapis la pekulojn kaj en sia furiozo la malpiulojn. La ceteraj sin savis, forkurante al la nacianoj. Matatias kaj liaj amikoj ĉirkaŭiris la tutan landon, detruis la altarojn kaj cirkumcidis la necirkumciditajn knabojn, kiujn ili trovis en Izrael, se necese eĉ perforte. Ili persekutis la aŭdaculojn, kaj feliĉo favoris iliajn agojn. Ili defendis la leĝon kontraŭ la nacianoj kaj la reĝo, kaj ne lasis potencon al la pekuloj.

Kiam alproksimiĝis la mortotago de Matatias, li jene diris al siaj filoj:

Venis nun tempo de orgojlo sed ankaŭ de puno,
de pereo kaj de terura kolero.
Nun, miaj filoj, vi montru vian fervoron por la leĝo;
donu vian vivon por defendi la interligon de niaj patroj.

Jen via frato Simon: mi scias, ke li estas viro prudenta. Obeu al li ĉiujn viajn tagojn; li estos via patro. Kaj Judas Makabeo, kiu de junaĝo estas forta batalanto, estos via komandanto en la milito kontraŭ la nacianoj. Sed ĉirkaŭ vi vi amasigu ĉiujn, kiuj plenumas la leĝon kaj vi venĝu vian popolon.

Repagu por ĉio al la nacianoj kaj bone observu la ordonojn de la leĝo. Poste li benis ilin kaj forpasis al siaj patroj. Li mortis en la jaro cent kvardek ses kaj oni entombigis lin en la tombo de liaj patroj en Modin. Tuta Izrael priploris lin.

Unua Responsorio


Memoru pri la agoj de niaj patroj, kiujn ili plenumis en sia tempo, kaj vi atingos grandan gloron kaj senmortan nomon.

Memoru pri la agoj de niaj patroj, kiujn ili plenumis en sia tempo, kaj vi atingos grandan gloron kaj senmortan nomon.

Infanoj miaj, estu bravaj kaj staru firme je la leĝo; ĉar ĝi alportos al vi gloron,

kaj vi atingos grandan gloron kaj senmortan nomon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Memoru pri la agoj de niaj patroj, kiujn ili plenumis en sia tempo, kaj vi atingos grandan gloron kaj senmortan nomon. – 1 Mak 2, 51.64

Dua Legaĵo – Concilium Vaticanum II


El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo

De munere christianorum in pacis aedificatione

Ad ordinem internationalem cum vera observantia legitimarum libertatum et amica fraternitate omnium aedificandum, christiani libenter et toto corde cooperentur, idque eo magis quod maior pars mundi tanta adhuc egestate laborat ut in pauperibus Christus ipse quasi alta voce caritatem suorum discipulorum evocet. Ne igitur scandalo sit hominibus aliquas nationes, quarum saepius maior numerus civium christiano nomine ornatur, bonorum copia abundare, dum aliae rebus ad vitam necessariis priventur ac fame, morbis omnimodaque miseria cruciantur. Sunt enim spiritus paupertatis et caritatis gloria et testimonium Ecclesiae Christi.

Laudandi igitur et adiuvandi sunt illi christiani, iuvenes praesertim, qui sponte seipsos ad aliis hominibus et populis aŭilia praestanda offerunt. Immo totius populi Dei est, episcopis verbo et exemplo praeeuntibus, miserias huius temporis pro viribus sublevare, idque, ut antiquus mos ferebat Ecclesiae, non ex superfluis tantum, sed etiam ex substantia.

Modus subsidia colligendi et distribuendi, quin sit rigide et uniformiter ordinatus, recto tamen ordine disponatur in dioecesibus, nationibus et in universo mundo, coniuncta, ubicumque opportunum videtur, actione catholicorum cum ceteris fratribus christianis. Spiritus enim caritatis providum ordinatumque actionis socialis et caritativae exercitium nedum prohibeat, potius id imponit. Quare necesse est eos qui se ad nationibus progredientibus inserviendum devovere intendunt, idoneis etiam institutis apte efformari.

Quapropter Ecclesia in ipsa communitate gentium omnino praesens esse debet ad cooperationem inter homines fovendam et excitandam; et quidem tam per suas institutiones publicas quam per plenam ac sinceram collaborationem omnium christianorum, solo desiderio omnibus inserviendi inspiratam.

Quod efficacius attingetur si ipsi fideles, suae responsabilitatis humanae et christianae conscii, iam in proprio ambitu vitae voluntatem prompte cooperandi cum communitate internationali excitare satagunt. Cura peculiaris hac in re iuvenibus formandis impendatur, tam in educatione religiosa quam civili.

Optandum denique est ut catholici, ad munus suum in communitate internationali rite implendum, actuose et positive cooperare studeant sive cum fratribus seiunctis qui una cum eis evangelicam caritatem profitentur, sive cum omnibus hominibus veram pacem sitientibus.


Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius témporis nn. 88-90

Dua Responsorio


Jen el sudo mi venas; Mi, la Eternulo, via Dio, Mi vizitos vin en paco.

Jen el sudo mi venas; Mi, la Eternulo, via Dio, Mi vizitos vin en paco.

Mi turnos Min al vi kaj kreskigos vin kaj multigos vin, kaj Mi fortikigos Mian interligon kun vi.

Mi, la Eternulo, via Dio, Mi vizitos vin en paco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Jen el sudo mi venas; Mi, la Eternulo, via Dio, Mi vizitos vin en paco. – kp. Ĥab 3, 3 (Vg.); Lev 26, 9

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.