Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 31a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Tria Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – 2 Mak 12, 32-45


El la dua libro de la Makabeoj

Post la festo, nomata Pentekosto, ili ekmarŝis kontraŭ Gorgias, la generalo de Edom. Li ekiris kun tri mil piedirantoj kaj kvarcent rajdistoj. Dum la batalo pereis kelkaj Judoj. Certa Dositeo, unu el la rajdistoj de Bakenor, homo tre forta, ekkaptis la mantelon de Gorgias kaj tiris plenforte. Kiam la krimulon li volis kapti viva, unu el la Tracaj rajdistoj sin ĵetis sur lin kaj detranĉis al li la brakon, tiel ke Gorgias povis fuĝi al Mareŝa. La homoj de Esdris batalis ĝis elĉerpiĝo. Tiam Judas vokis la Sinjoron, ke Li estu por ili kunbatalanto kaj gvidanto en la batalo. Post tio, en la gepatra lingvo li eklevis la batalkrion, ekkantis himnon kaj neatendite atakis la homojn de Gorgias, kiujn li devigis al la fuĝo.

Poste Judas kondukis la armeon al la urbo Adulam. Ĉar ĵus komenciĝis la sepa tago, ili sin purigis laŭ la kutimo kaj festis tie la sabaton. La sekvantan tagon, – intertempe fariĝis urĝe – ekiris la homoj de Judas por kolekti la korpojn de la batale falintoj por entombigi ilin apud la parencoj en la tomboj de iliaj prapatroj. Sub la ĥitonoj de ĉiuj mortintoj ili trovis amuletojn de la idoloj el Jamnia, kion al la Judoj malpermesas la leĝo. Nun ĉiuj komprenis, ke ĝuste tial ili mortis. Ĉiuj do laŭdis la Sinjoron, la justan juĝiston, kiu malkaŝas la kaŝitajn aferojn. Poste ili preĝis kaj petis, ke Li pardonu la faritan pekon. La nobla Judas admonis la popolon, ke ili estu senpekaj, ĉar ili vidis, kio okazis pro la peko de la mortintoj. Judas ordonis monkolektadon inter la soldatoj, kaj sendis al Jerusalem du mil arĝentajn draĥmojn, por ke oni faru pekoferon. Li agis noble kaj inde, ĉar li pensis pri la releviĝo de la mortintoj. Se li ne atendus, ke releviĝos la mortintoj, estus superflue kaj vane preĝi por la mortintoj. Li ankaŭ rigardis al la tre bela rekompenco, kiu atendas tiujn, kiuj ekdormis en pieco. Vere, tio estis penso sankta kaj pia. Tial li prizorgis la senpekigan oferon por la mortintoj, por ke ili estu pekliberigitaj.

Unua Responsorio


Tiujn, kiuj ekdormis en pieco, atendas tre bela rekompenco.

Tiujn, kiuj ekdormis en pieco, atendas tre bela rekompenco.

Estas penso sankta kaj pia, preĝi por la mortintoj, por ke ili estu pekliberigitaj.

Atendas ilin tre bela rekompenco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiujn, kiuj ekdormis en pieco, atendas tre bela rekompenco. – el 2 Mak 12, 44-45

Dua Legaĵo – Gregorius Nazianzenus


El prediko de la sankta episkopo Gregoro el Nacianco

Sancta est cogitatio pro defunctis exorare.

Quid est homo, quod memor es eius? Quodnam hoc novum circum me mysterium? Parvus sum et magnus, humilis et excelsus, mortalis et immortalis, terrenus et caelestis. Oportet me cum Christo sepeliri, cum Christo resurgere, Christi coheredem esse, filium Dei fieri atque adeo Deum ipsum.

Hoc nobis magnum illud mysterium designat: hoc nobis Deus, qui nostra causa humanitatem suscepit ac pauper factus est, ut iacentem carnem erigeret et incolumitatem imagini afferret, hominemque instauraret, ut omnes unum efficiamur in Christo, qui perfecte factus est in omnibus nobis omnia quaecumque ipse est; ut iam non simus masculus et femina, barbarus et Scytha, servus et liber, quae sunt carnis insignia et discrimina, sed solam Dei, a quo et ob quem creati sumus, notam in nobis geramus, tantum ab eo informati et impressi, ut ex ipso solo agnoscamus.

Atque utinam quidem simus quod speramus, secundum magnam munifici Dei benignitatem; qui parva petens, maxima iis, qui sincero animi affectu eum amant, et nunc et in futuro aevo largitur; pro nostra erga ipsum caritate et spe, omnia ferentes, omnia sustinentes; propter omnia gratias agentes (quandoquidem haec quoque persaepe salutis arma esse verbum novit), nostras et eorum, qui, tamquam in communi via, paratiores ad hospitium prius pervenerunt, animas ipsi commendantes.

O omnium Domine et effector ac praecipue huius figmenti! O Deus tuorum hominum et Pater ac gubernator! O vitae et mortis arbiter! O nostrarum animarum custos et benefactor! O qui omnia facis, et tempestive, atque, ut ipse pro sapientiae tuae et administrationis altitudine nosti, artifice Verbo transmutas, nunc quidem Caesarium, discessus nostri primitias, quaeso, suscipe.

Nos vero quoque opportuno tempore suscipe, tamdiu in carne vitam nostram moderatus, quamdiu conducibile fuerit; et quidem suscipe ob metum tuum paratos et non turbatos, neque in extremo die terga vertentes atque invito animo, quemadmodum solent qui mundo et carni addicti sunt, hinc abstractos et avulsos, sed prompte et alacriter ad beatam illam et longaevam vitam proficiscentes, quae est in Christo Iesu Domino nostro, cui gloria in saecula saeculorum. Amen.


Originala teksto: Gregorius Nazianzenus († 390): Oratio 7, in laudem Caesarii fratris, 23-24; en: Patrologia Græca 36, 634-635. 654. 658-659. 662

Dua Responsorio


Ni petas vin, Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi akceptu niajn mortintojn, por kiuj vi verŝis vian sangon. Memoru ke ni estas polvo, kaj niaj tagoj kiel herbo, kiel floro de kampo.

Ni petas vin, Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi akceptu niajn mortintojn, por kiuj vi verŝis vian sangon. Memoru ke ni estas polvo, kaj niaj tagoj kiel herbo, kiel floro de kampo.

Dio kompatema kaj favorkora, longetolerema kaj tre bona:

Memoru ke ni estas polvo, kaj niaj tagoj kiel herbo, kiel floro de kampo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ni petas vin, Sinjoro Jesuo Kristo, ke vi akceptu niajn mortintojn, por kiuj vi verŝis vian sangon. Memoru ke ni estas polvo, kaj niaj tagoj kiel herbo, kiel floro de kampo. – kp. Psa 103, 15; 86, 15

Preĝo


Ĉiopova kaj kompatema Dio,
Vi sola povas ebligi nin servi dece kaj merite al Vi;
tiel faru, ni petas, ke ni atingu sen malhelpoj Viajn promesojn.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.