Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 32a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Dan 5, 1-2.5-9. 13-17. 25 - 6, 1


El la libro Daniel

La reĝo Belŝacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil. Fariĝinte ebria, Belŝacar ordonis alporti la orajn kaj arĝentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.

En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraŭ la kandelabro sur la kalkita muro de la reĝa salono; kaj la reĝo vidis la manon, kiu skribis. Tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de la reĝo, liaj pensoj konfuziĝis, la ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis. La reĝo laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel: Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno. Tiam venis ĉiuj saĝuloj de la reĝo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la reĝo ĝian signifon. La reĝo Belŝacar forte maltrankviliĝis, kaj lia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis, kaj ankaŭ liaj eminentuloj konfuziĝis.

Tiam oni alkondukis Danielon antaŭ la reĝon; kaj la reĝo ekparolis, kaj diris al Daniel: Ĉu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la reĝo, venigis el Judujo? Mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara saĝo troviĝas en vi. Nun estis alkondukitaj al mi la saĝuloj kaj magiistoj, por tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de ĉi tiuj vortoj. Sed mi aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.

Tiam Daniel respondis kaj diris al la reĝo: Viaj donacoj restu ĉe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.

Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN. Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon; TEKEL: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza; PERES: via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.

Tiam laŭ ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.

En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj, estis mortigita. Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la aĝon de sesdek du jaroj.

Unua Responsorio


Ne levu supren vian kornon. Nur Dio estas juĝanto. Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. La pokalo estas en la mano de la Eternulo. Ĝian feĉon trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.

Ne levu supren vian kornon. Nur Dio estas juĝanto. Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. La pokalo estas en la mano de la Eternulo. Ĝian feĉon trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.

Kiu adorkliniĝas al la besto kaj al ĝia bildo, tiu ankaŭ trinkos el la vino de la kolero de Dio.

La pokalo estas en la mano de la Eternulo. Ĝian feĉon trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ne levu supren vian kornon. Nur Dio estas juĝanto. Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas. La pokalo estas en la mano de la Eternulo. Ĝian feĉon trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero. – el Psa 75, 6.8-9; el Apo 14, 9-10

Dua Legaĵo – Auctor sæculi secundi


El la prediko de anonima verkinto el la 2a jarcento

Sperantes sustineamus.

Ergo, fratres mei, faciamus voluntatem Patris, qui vocavit nos, ut vivamus et persequamur potius virtutem; vitium autem derelinquamus veluti praecursorem scelerum nostrorum, et fugiamus impietatem, ne nos mala comprehendant. Nam si bene agere studuerimus, consectabitur nos pax. Hanc ob causam eam reperire non possunt homines, qui humanis timoribus ducuntur, praeponentes voluptatem praesentem repromissioni futurae. Ignorant enim quantum habeat tormentum huius saeculi voluptas et quales habeat delicias futura promissio. Ac quidem, si ipsi soli ista facerent, tolerabile esset; iam vero perseverant insontes animas pravis doctrinis imbuere, nescientes quod duplicem habebunt condemnationem, et ipsi et qui audiunt eos.

Nos ergo in corde puro Deo serviamus, et erimus iusti; quodsi autem non servierimus non credendo promissis Dei, miseri erimus. Dicit enim et sermo propheticus: Miseri sunt, qui animo duplices sunt et haesitantes corde, qui dicunt: Haec pridem audivimus etiam tempore patrum nostrorum; nos vero diem de die exspectantes nihil horum vidimus: O fatui, comparate vos arbori; vitem sumite: primum quidem foliis nudatur, germen postea fit, post haec uva acerba, tandem demum uva matura. Ita et populus meus agitationes et pressuras tulit; deinde bona excipiet.

Itaque, fratres mei, animo ne duplices simus, sed sperantes sustineamus, ut et mercedem reportemus. Fidelis enim est, qui pollicitus est se unicuique redditurum secundum opera eius. Si ergo fecerimus iustitiam coram Deo, in regnum illius ingrediemur et accipiemus promissiones, quas auris non audivit, nec oculus vidit, quaeque in cor hominis non ascenderunt.

Igitur in horas regnum Dei exspectemus in caritate et iustitia, quandoquidem nescimus diem adventus Dei. Iam igitur, fratres, paenitentiam agamus, resipiscamus in bonum; pleni enim sumus multa dementia et malitia. Abstergamus a nobis priora peccata et ex animo paenitentiam agentes salvi fiamus; neque assentatores simus nec fratribus solum placere studeamus, sed etiam externis propter iustitiam, ne Nomen per nos blasphemetur.


Originala teksto: Auctor sæculi secundi, Cap. 10, 1 - 12, 1; 13, 1; en: Funk 1, 157-159

Dua Responsorio


Estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Ne laciĝu en bonfarado,

sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Estu firmaj, nemoveblaj, ĉiam abundaj en la laboro de la Sinjoro, sciante, ke via penado ne estas vanta en la Sinjoro. – 1 Kor 15, 18; el 2 Tes 3, 13

Preĝo


Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.