Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 32a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Dan 9, 1-4a.18-27


El la libro Daniel

En la unua jaro de Dario, filo de Aĥaŝveroŝ, el la gento Meda, kiu fariĝis reĝo super la regno de la Ĥaldeoj, en la unua jaro de lia reĝado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finiĝi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem. Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro. Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris:

Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; ĉar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon. Ho Sinjoro, aŭskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.

Dum mi ankoraŭ parolis kaj preĝis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaŭ la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio; dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero; kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon. Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion. Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo, sigeliĝu la pekoj, kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu Plejsanktulo.

Sciu, kaj komprenu: de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.

Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.

En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.

Unua Responsorio


Malsupren rigardu el Via sankta loĝejo, Sinjoro, kaj atentu pri ni. Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu. Malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon.

Malsupren rigardu el Via sankta loĝejo, Sinjoro, kaj atentu pri ni. Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu. Malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon.

Ho Eternulo, Dio Cebaot! Revenigu nin. Lumigu Vian vizaĝon, por ke ni estu savitaj.

Malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Malsupren rigardu el Via sankta loĝejo, Sinjoro, kaj atentu pri ni. Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu. Malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon. – el Bar 2, 16; el Dan 9, 18; Psa 80, 20

Dua Legaĵo – Auctor sæculi secundi


El la prediko de anonima verkinto el la 2a jarcento

Ecclesia viva est corpus Christi.

Dicit etiam Dominus: Omnino nomen meum blasphematur in omnibus gentibus, et iterum: Vae illi, propter quem blasphematur nomen meum. Qua re autem blasphematur? Quia non facimus quae dicimus. Gentes enim verba Dei ex ore nostro audientes tamquam bona et magna admirantur; deinde cognoscentes opera nostra non digna esse verbis, quae loquimur, inde ad blasphemiam se convertunt dicentes fabulam quandam et errorem illa esse.

Cum enim audiant a nobis quod Deus dicit: Non est gratia vobis, si eos diligitis, qui vos diligunt; sed gratia vobis, si diligitis inimicos vestros et qui vos oderunt; quae cum audiant, admirantur bonitatis sublimitatem; cum autem viderint nos non tantum eos non diligere, qui nos oderunt, sed ne eos quidem qui diligunt, irrident nos ac Nomen blasphematur.

Itaque, fratres, facientes voluntatem Dei Patris nostri, erimus ex Ecclesia prima spiritali, quae ante solem et lunam condita est; sin autem voluntatem Domini non faciamus, erimus ex Scriptura dicente: Facta est domus mea spelunca latronum. Quamobrem praeferamus ex Ecclesia vitae esse, ut salvi fiamus.

Non autem vos ignorare puto quod Ecclesia viva est corpus Christi. Dicit enim Scriptura: Fecit Deus hominem masculum et feminam; mas est Christus, femina Ecclesia; atque etiam Biblia et Apostoli dicunt Ecclesiam non ex hoc demum tempore esse, sed a principio; spiritalis enim erat, sicut et Iesus noster, apparuit autem in novissimis diebus, ut nos salvos faceret.

Ecclesia autem, quae spiritalis est, apparuit in carne Christi, ostendens nobis quod, si quis nostrum in carne eam servet neque perdat, recipiet eam in Spiritu Sancto; haec enim caro est typus spiritus; nemo igitur typum perdens archetypum percipiet. Itaque hoc dicit, fratres: servate carnem, ut spiritus participes fiatis. Sin autem dicimus carnem esse Ecclesiam et spiritum Christum, sequitur ut, qui carnem stuprat, stupret Ecclesiam. Talis igitur non particeps erit spiritus, qui est Christus. Tantam vitam et incorruptibilitatem haec caro accipere potest, adiuvante Spiritu Sancto, neque enarrare quis potest neque dicere quae praeparaverit Dominus electis suis.


Originala teksto: Auctor sæculi secundi, Cap. 13, 2 - 14, 5; en: Funk 1, 159-163

Dua Responsorio


Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko.

Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko.

Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi. Purigu la manojn, vi pekuloj, kaj ĉastigu la korojn;

tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Tiele diras la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael: Plibonigu vian vojon kaj vian konduton; tiam Mi loĝigos vin sur ĉi tiu loko. – Jer 7, 3; el Jak 4, 8

Preĝo


Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.