Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 32a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Kvara Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Dan 10, 1-21


El la libro Daniel

En la tria jaro de Ciro, reĝo de Persujo, vorto estis malkaŝita al Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.

En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj. Bongustan manĝaĵon mi ne manĝis, viando kaj vino ne venis en mian buŝon, kaj per oleo mi min ne ŝmiris, ĝis la fino de la tri semajnoj.

En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de Ĥidekel. Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis: jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz. Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la voĉo de lia parolado estas kiel voĉo de amaso da homoj. Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi.

Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn. Kaj mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizaĝaltere. Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn. Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante. Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto. Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo. Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan.

Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis. Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn. Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron? Tiam denove ektuŝis min tiu bildo de homo kaj refortigis min. Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis.

Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo. Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.

Unua Responsorio


De la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto.

De la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto.

Ne timu. Mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo.

Viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

De la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto. – el Dan 10, 12.19.21

Dua Legaĵo – Auctor sæculi secundi


El la prediko de anonima verkinto el la 2a jarcento

Convertamur ad Deum, qui nos vocavit.

Non vile consilium de continentia me dedisse puto, quod si quis sequitur non paenitebit eum, sed et semetipsum salvabit et me consiliantem. Merces enim haud parva est animam errantem ac perditam reducere ad salutem. Hanc enim remunerationem retribuere possumus Deo, qui nos creavit, si, qui dicit et audit, cum fide et caritate et dicat et audiat.

Maneamus igitur in iis, quae credidimus, iusti ac sancti, ut cum fiducia precemur Deum dicentem: Adhuc loquente te respondebo: Ecce adsum. Hoc enim dictum magnae promissionis signum est; nam paratiorem se Dominus ad dandum esse dicit quam petentem. Tantae igitur benignitatis participes, ne invideamus alter alteri tanta bona accepisse. Quantam enim voluptatem haec verba afferunt facientibus, tantam condemnationem inoboedientibus.

Itaque, fratres, occasionem paenitendi haud exiguam nacti, tempus habentes convertamur ad Deum, qui nos vocavit, dum habemus qui nos suscipiat. Si enim his libidinibus renuntiamus et animam nostram vincimus non facientes cupiditates eius malas, misericordiae Iesu participes erimus. Cognoscite autem, quod iam venit dies iudicii ut caminus ardens, et tabescent quaedam caelorum ac tota terra sicut plumbum in igne liquescens, et tum manifestabuntur opera hominum occulta et aperta. Bona igitur eleemosyna quasi paenitentia peccati; melius ieiunium oratione, eleemosyna autem utroque; caritas operit multitudinem peccatorum, oratio autem ex bona conscientia a morte liberat. Beatus omnis, qui invenitur in his rebus perfectus; eleemosyna enim fit levamen peccati.

Paenitentiam igitur agamus ex toto corde, ne quis ex nobis pereat. Si enim mandata habemus, ut et hoc faciamus, ab idolis abducere et docere, quanto magis anima Deum iam cognoscens non perire debet? Adiuvemus igitur alter alterum, ut etiam infirmos ad bonum adducamus, ut salvi fiamus omnes et convertamus nos invicem et commonefaciamus.


Originala teksto: Auctor sæculi secundi, Cap. 15, 1 - 17, 2; en: Funk 1, 163-165

Dua Responsorio


Konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.

Konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.

Foriginte malpiecon kaj laŭmondajn dezirojn, ni vivadu sobre, juste, kaj pie en la nuna mondo,

atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Konservu vin en la amo al Dio, atendante la kompaton de nia Sinjoro Jesuo Kristo por eterna vivo. – Jud 21; el Tit 2, 12

Preĝo


Ĉiopova kaj korfavora Dio,
forigu de ni la obstaklojn, kiuj malhelpas nian iradon:
tiel ke, trankvilaj en la korpo kaj en la spirito,
ni povu dediĉi entute nin por servi al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.