Merkredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 33a Ordinara Semajno > Merkredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Merkredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Zeĥ 10, 3 - 11, 3


El la libro Zeĥarja

Kontraŭ la paŝtistoj ekflamis Mia kolero, kaj la antaŭirantajn virkaprojn Mi punos; sed la Eternulo Cebaot vizitos Sian ŝafaron, la domon de Jehuda, kaj faros ĝin kiel ornamita ĉevalo en batalo. El ĝi eliros la angula ŝtono, el ĝi la ĉefa stango, el ĝi la batala pafarko, el ĝi eliros ĉiuj regantoj. Ili estos kiel forteguloj, kiuj piedpremas en batalo kvazaŭ koton sur la strato; kaj ili batalos, ĉar la Eternulo estos kun ili, kaj ili hontigos tiujn, kiuj sidas sur ĉevaloj. Mi fortigos la domon de Jehuda, Mi savos la domon de Jozef, kaj Mi enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Kaj ili estos en tia stato, kvazaŭ Mi neniam ilin forlasis; ĉar Mi, la Eternulo, estas ilia Dio, kaj Mi aŭskultos ilin. Efraim estos kiel fortegulo; kaj ilia koro estos gaja, kiel de vino; iliaj filoj vidos kaj ĝojos; ilia koro triumfos per la Eternulo.

Mi fajfos al ili kaj kunvenigos ilin, ĉar Mi elaĉetis ilin; kaj ili multiĝos, kiel ili multiĝis antaŭe. Mi semos ilin inter la popoloj, kaj en malproksimaj landoj ili memoros Min, kaj ili vivos kun siaj infanoj kaj revenos. Mi revenigos ilin el la lando Egipta, Mi kolektos ilin el Asirio, Mi revenigos ilin en la landon Gileadan kaj sur Lebanonon, kaj ne troviĝos sufiĉe da loko por ili. Malfeliĉo trairos la maron, batos la ondojn de la maro, kaj sekiĝos ĉiuj profundaj lokoj de Nilo; malaltiĝos la fiereco de Asirio, kaj malaperos la sceptro de Egiptujo. Mi faros ilin forteguloj per la Eternulo, kaj en Lia nomo ili irados, diras la Eternulo.

Malfermu, ho Lebanon, viajn pordojn, ke la fajro ekstermu viajn cedrojn. Ĝemegu, ho cipreso, ĉar falis la cedro kaj la potenculoj estas ruinigitaj. Ĝemegu, ho kverkoj de Baŝan, ĉar falis la fortika arbaro. Oni aŭdas ploradon de paŝtistoj, ĉar ilia belegaĵo estas ruinigita; oni aŭdas kriadon de junaj leonoj, ĉar forigita estas la beleco de Jordan.

Unua Responsorio


Mi savos kaj enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Mi, la Eternulo, estas ilia Dio. Ilia koro triumfos per la Eternulo.

Mi savos kaj enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Mi, la Eternulo, estas ilia Dio. Ilia koro triumfos per la Eternulo.

En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo.

Ilia koro triumfos per la Eternulo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi savos kaj enloĝigos ilin, ĉar Mi kompatas ilin. Mi, la Eternulo, estas ilia Dio. Ilia koro triumfos per la Eternulo. – el Zeĥ 10, 6-7; Jes 28, 5

Dua Legaĵo – Augustinus


El la predikoj de la sankta episkopo Aŭgusteno

Exsultabit cor iusti in Domino.

Iucundabitur iustus in Domino et sperabit in eo, et gloriabuntur omnes recti corde. Hoc certe voce et corde cantavimus. Haec verba Deo dixit et conscientia et lingua christiana: Iucundabitur iustus, non in saeculo, sed in Domino. Lŭ orta est iusto, dicit alibi, et rectis corde iucunditas. Quaereres unde iucunditas. Hic audis: Iucundabitur iustus in Domino. Et alibi: Delectare in Domino, et dabit tibi petitiones cordis tui.

Quid nobis indicitur? Quid donatur? Quid iubetur? Quid datur? Ut iucundemur in Domino. Quis iucundabitur in ea re quam non videt? An forte videmus Dominum? Hoc in promissione detinemus. Nunc autem per fidem ambulamus, quamdiu sumus in corpore, peregrinamur a Domino. Per fidem, non per speciem. Quando per speciem? Quando implebitur quod idem Ioannes dicit: Dilectissimi, filii Dei sumus; et nondum apparuit quod erimus. Scimus quia, cum apparuerit, similes ei erimus, quoniam eum videbimus sicuti est.

Tunc ergo magna et perfecta iucunditas, tunc plenum gaudium, ubi non iam spes lactat, sed res nutrit. Tamen etiam nunc, ante quam res ipsa veniat nobis, ante quam nos ad rem ipsam veniamus, iucundemur in Domino. Neque enim parvam iucunditatem habet spes, cuius postea erit res.

Modo ergo in spe amamus. Ideo iucundatur, inquit, iustus in Domino. Et continuo, quia nondum videt, et sperabit in eo.

Habemus tamen primitias spiritus et aliunde fortasse, et quem diligimus propinquamus et quod avide manducaturi et bibituri sumus, nunc etsi tenuiter praelambimus atque gustamus.

Unde autem iucundamur in Domino, si a nobis longe est Dominus? Et non sit longe! Ut longe sit tu facis. Ama et propinquabit; ama et habitabit. Dominus in proximo est, nihil solliciti fueritis. Vis videre quam si amaveris tecum sit? Deus caritas est.

Dicturus es mihi: «Putas, quid est caritas?». Caritas est qua diligimus. Quid diligimus? Ineffabile bonum, bonum beneficum, bonum bonorum omnium creatorem. Ipse te delectet, a quo habes quicquid te delectat. Non peccatum dico, nam peccatum solum ab illo non habes. Excepto peccato, ab illo habes quicquid aliud habes.


Originala teksto: Augustinus († 430): Sermo 21, 1-4; en: CCL 41, 276-278

Dua Responsorio


Antaŭ ol vi vidas, kion vidi vi ne povas, vi kredu, kion vi ne jam vidas. Iru per fido, por ke vi venu al vidado.

Antaŭ ol vi vidas, kion vidi vi ne povas, vi kredu, kion vi ne jam vidas. Iru per fido, por ke vi venu al vidado.

Vidado ne beatigos hejme tiun, kiun ne konsolas fido survoje.

Iru per fido, por ke vi venu al vidado.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Antaŭ ol vi vidas, kion vidi vi ne povas, vi kredu, kion vi ne jam vidas. Iru per fido, por ke vi venu al vidado. – laŭ Aŭgusteno

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.