Ĵaŭdo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 33a Ordinara Semajno > Ĵaŭdo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Ĵaŭdo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Zeĥ 11, 4 - 12, 8


El la libro Zeĥarja

Tiele diras la Eternulo, mia Dio: Paŝtu la buĉotajn ŝafojn, kiujn iliaj aĉetintoj mortigas, ne farante pekon, kaj iliaj vendintoj diras: Dank' al la Eternulo, mi riĉiĝis; kaj iliaj paŝtistoj ne bedaŭras ilin. Pro tio Mi ne plu indulgos la loĝantojn de la tero, diras la Eternulo; jen Mi transdonos la homojn ĉiun en la manon de lia proksimulo kaj en la manon de lia reĝo, kaj ili frapados la teron, kaj Mi ne savos el ilia mano.

Kaj mi paŝtis la ŝafojn buĉotajn, la plej malfeliĉajn el la ŝafoj. Kaj mi prenis al mi du bastonojn, la unu mi nomis Afableco kaj la duan Ligilo; kaj mi paŝtis la ŝafojn. Kaj mi forigis tri paŝtistojn en unu monato; kaj deturnis sin de ili mia animo, kiel ankaŭ ilia animo deturnis sin de mi. Kaj mi diris: Mi vin ne paŝtos: la mortonta mortu, la pereonta pereu, kaj la ceteraj manĝu unu la karnon de la alia. Kaj mi prenis mian bastonon Afableco kaj rompis ĝin, por detrui la interligon, kiun mi faris kun ĉiuj popoloj; kaj ĝi estis detruita en tiu tago. Kaj tiam la malfeliĉaj ŝafoj, kiuj atentadis min, eksciis, ke tio estas vorto de la Eternulo. Kaj mi diris al ili: Se plaĉas al vi, donu al mi mian laborpagon; se ne, tiam ne faru tion. Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn. Kaj la Eternulo diris al mi: Ĵetu tion en la trezorejon; bela prezo, per kiu ili taksis Min! Kaj mi prenis la tridek arĝentajn monerojn kaj ĵetis ilin en la trezorejon de la domo de la Eternulo. Kaj mi rompis mian duan bastonon Ligilo, por detrui la fratecon inter Jehuda kaj Izrael.

Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi ankoraŭ la ilaron de paŝtisto malsaĝa; ĉar jen Mi starigos sur la tero paŝtiston, kiu ne serĉos la ŝafojn perdiĝintajn, ne zorgos pri la junaj, ne kuracos la malsanajn, ne nutros la sanajn, sed manĝos la viandon de la grasaj kaj disbatos iliajn hufojn. Ve al la malsaĝa paŝtisto, kiu forlasas la ŝafojn! la glavo trafos lian brakon kaj lian dekstran okulon; lia brako velksekiĝos, kaj lia dekstra okulo tute perdos sian vidadon.

Profeta vorto de la Eternulo pri Izrael. Diro de la Eternulo, kiu etendis la ĉielon, fondis la teron, kaj kreis la spiriton de la homo interne de li:

Jen Mi faros Jerusalemon freneziga kaliko por ĉiuj popoloj ĉirkaŭe, kaj eĉ por Judujo, kiam Jerusalem estos sieĝata.

En tiu tempo Mi faros Jerusalemon peza ŝtono por ĉiuj popoloj: ĉiuj, kiuj ĝin levos, faros al si vundojn; kaj kolektiĝos kontraŭ ĝi ĉiuj nacioj de la tero.

En tiu tempo, diras la Eternulo, Mi frapos ĉiun ĉevalon per rabio kaj ĝian rajdanton per frenezeco; kaj sur la domon de Jehuda Mi malfermos Miajn okulojn; ĉiujn ĉevalojn de la popoloj Mi frapos per blindeco. Kaj la estroj de Judujo diros en sia koro: Mia forto estas la loĝantoj de Jerusalem, dank' al la Eternulo Cebaot, ilia Dio.

En tiu tempo Mi faros la estrojn de Judujo kiel pato kun fajro inter ligno kaj kiel brulanta torĉo inter garboj, kaj ili formanĝos dekstre kaj maldekstre ĉiujn popolojn ĉirkaŭe; kaj Jerusalem estos denove priloĝata sur sia loko, en Jerusalem. Kaj antaŭe la Eternulo savos la tendojn de Judujo, por ke la gloro de la domo de David kaj la gloro de la loĝantoj de Jerusalem ne estu tro alta super Judujo.

En tiu tempo la Eternulo defendos la loĝantojn de Jerusalem, kaj la plej malforta el ili estos en tiu tempo kiel David, kaj la domo de David estos kiel Dio, kiel anĝelo de la Eternulo antaŭ ili.

Unua Responsorio


Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn: Bela prezo, per kiu ili taksis Min!

Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn: Bela prezo, per kiu ili taksis Min!

Judas diris: Kion vi volas doni al mi, se mi lin transdonos al vi? Kaj ili pesis por li tridek arĝentajn monerojn.

Bela prezo, per kiu ili taksis Min!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Kaj ili pesis al mi kiel mian laborpagon tridek arĝentajn monerojn: Bela prezo, per kiu ili taksis Min! – el Zeĥ 11, 12-13; Mat 26, 15

Dua Legaĵo – Gregorius Nyssenus


El la komentario de la sankta episkopo Gregoro el Nyssa pri la Alta Kanto

Oratio ad bonum pastorem

Ubi pascis, o pastor bone, qui super umeros tollis totum gregem? (una enim est ovis universa humana natura, quam suscepisti super umeros). Ostende mihi locum quietis, educ me ad herbam bonam ad nutriendum, voca me ex nomine, ut ego qui sum ovis, audiam tuam vocem; et propter tuam vocem da mihi vitam aeternam: Renuntia mihi, quem diligit anima mea.

Ita enim te nomino, quoniam nomen tuum superat omne nomen omnemque intellegentiam, nec universa natura particeps rationis id effari potest aut comprehendere. Nomen ergo tuum, quo tua cognoscitur bonitas, est meae animae erga te benevolentia. Quomodo enim te non diligam, qui me sic dilexisti, etiamsi adeo nigra essem, ut animam tuam posueris pro ovibus quas tu pascis? Non potest cogitari hac maior dilectio, quam tua anima meam permutare salutem.

Doce me igitur, inquit, ubi pascas, ut salutari inventa pastione caelesti implear nutrimento, quod qui non comedit, non potest ingredi in vitam aeternam; et accurrens ad fontem, divinum potum hauriam, quem tu tamquam ex fonte praebes sitientibus, aquam profundens ex tuo latere, ferro hac vena aperta, quam qui gustaverit, fit fons aquae salientis ad vitam aeternam.

Si enim in his me pascas, me omnino facies cubare in meridie, quando in pace simul dormiens, requiescam in luce quae caret umbra; siquidem meridies umbra caret, sole lucente super verticem, in qua tu cubare facis eos quos tu pavisti, quando tu pueros tuos excipies tecum in cubile. Nemo autem hac meridiana requie dignus censetur, qui non fuerit filius lucis et filius diei. Qui autem se ex aequo separavit a vespertinis et matutinis tenebris, hoc est, ubi incipit malum et in quod desinit, is in meridie, ut in eo cubet, collocatur a sole iustitiae.

Significa ergo mihi, inquit, quomodo oporteat cubare et pascere et quaenam sit via quietis meridianae; ne forte a manus tuae deductione delapsa veritatis ignorantia, simul congreger cum gregibus alienis a tuis ovibus.

Haec dixit, de pulchritudine quae ei accidit divinitus sollicita, et volens intellegere quo pacto et in perpetuum maneat prosperitas.


Originala teksto: Gregorius Nyssenus († post 394), Commentarius in Cantica canticorum, Cap. 2; en: Patrologia Græca 44, 802

Dua Responsorio


Mi esperas vidi la bonecon de la Eternulo en la lando de vivantoj. Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo.

Mi esperas vidi la bonecon de la Eternulo en la lando de vivantoj. Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo.

Ĉe mi la vivado estas Kristo, kaj morti estas gajno.

Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi esperas vidi la bonecon de la Eternulo en la lando de vivantoj. Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo. – el Psa 27, 13.4; Flp 1, 21

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.