Vendredo ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 33a Ordinara Semajno > Vendredo
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Vendredo

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Zeĥ 12, 9-12a; 13, 1-9


El la libro Zeĥarja

En tiu tempo Mi decidos ekstermi ĉiujn naciojn, kiuj atakas Jerusalemon. Sed sur la domon de David kaj sur la loĝantojn de Jerusalem Mi verŝos spiriton de amo kaj de preĝoj; kaj ili rigardos tiun, kiun ili trapikis, kaj ili ploros pri li, kiel oni ploras pri solfilo, kaj ili malĝojos pri li, kiel oni malĝojas pri unuenaskito. En tiu tempo estos granda plorado en Jerusalem, kiel la plorado en Hadadrimon en la valo de Megidon. Ploros la lando, ĉiu familio aparte.

En tiu tempo malfermiĝos por la domo de David kaj por la loĝantoj de Jerusalem fonto, por purigi sin de pekoj kaj de malpureco.

En tiu tempo, diras la Eternulo Cebaot, Mi ekstermos de la lando la nomojn de la idoloj, kaj ili ne plu estos rememorataj; ankaŭ la profetojn kaj la malpuran spiriton Mi forigos de la lando. Se iu tiam diros profetaĵon, tiam lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, diros al li: Vi ne devas vivi, ĉar vi parolis malveraĵon en la nomo de la Eternulo; kaj lia patro kaj lia patrino, kiuj naskis lin, trapikos lin, kiam li profetos.

En tiu tempo ĉiu el la profetoj hontos pri sia vizio, kiam li volos profeti, kaj oni ne metos sur sin harkovritan mantelon por trompi; sed ĉiu diros: Mi ne estas profeto, mi estas terkultivisto, ĉar al la tero mi alkutimiĝis de mia infaneco. Se oni diros al li: Kio estas ĉi tiuj vundoj sur viaj manoj? tiam li respondos: Oni batis min en la domo de miaj amantoj.

Ho glavo, leviĝu kontraŭ Mian paŝtiston kaj kontraŭ Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot; frapu la paŝtiston, por ke diskuru la ŝafoj; kaj Mi returnos Mian manon al la malgranduloj. Kaj sur la tuta tero, diras la Eternulo, du partoj estos ekstermitaj kaj pereos, kaj la tria parto restos sur ĝi. Kaj tiun trian parton Mi trairigos tra fajro, kaj refandos, kiel oni fandas arĝenton, kaj Mi elprovos ilin, kiel oni elprovas oron. Ili vokos Mian nomon, kaj Mi aŭskultos ilin, kaj Mi diros: Tio estas Mia popolo; kaj ili diros: La Eternulo estas nia Dio.

Unua Responsorio


Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros.

Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros.

Ho glavo, leviĝu kontraŭ Mian paŝtiston kaj kontraŭ Mian plej proksiman amikon, diras la Eternulo Cebaot.

Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi ĉiuj ofendiĝos pro mi dum ĉi tiu nokto; ĉar estas skribite: Mi frapos la paŝtiston, kaj la ŝafoj de la grego diskuros. – el Mat 26, 11; el Zeĥ 13, 7

Dua Legaĵo – Jean Eudes (Ioannes Eudes)


El la traktato de la sankta sacerdoto Johano Eudes pri la regno de Jesuo

Mysterium Christi in nobis et in Ecclesia

Prosequi debemus et adimplere in nobis status et mysteria Christi eumque saepe deprecari ut illa in nobis et in universa Ecclesia sua consummet atque adimpleat.

Mysteria enim Iesu nondum sunt penitus perfecta et impleta. Huiusmodi quidem in ipsa Iesu persona sunt, non tamen in nobis, qui ipsius membra sumus, neque in Ecclesia, quod mysticum est corpus eius. Namque Dei Filius in animo habet et communicare et extendere quodammodo ac continuare mysteria sua in nobis atque in universa Ecclesia sua, tum gratiis quas nobis impertire statuit, tum effectibus quos vult in nobis per haec mysteria operari. Hac ratione vult in nobis illa adimplere.

Propterea beatus Paulus ait Christum consummari in Ecclesia sua omnesque nos ad eius aedificationem conferre et ad aetatem plenitudinis eius, ad aetatem videlicet mysticam quam ipse in mystico corpore suo habet, quaeque nonnisi in die iudicii plenitudinem consequetur. Alibi autem idem Apostolus dicit se adimplere ea quae desunt passionum Christi in carne sua.

Hoc modo Filius Dei suos omnes status ac mysteria in nobis consummare et adimplere constituit. Mysterium vult in nobis perficere suae incarnationis, nativitatis, umbratilis vitae, cum format se in nobis nostrisque renascitur in animis per sancta baptismi divinaeque eucharistiae sacramenta, atque efficit ut spiritalem nos et interiorem vitam agamus quae sit abscondita cum ipso in Deo.

Passionis autem, mortis, resurrectionis suae mysterium in nobis intendit perficere, quia facit ut cum ipso et in ipso patiamur, moriamur, resurgamus. In nobis postremo vult gloriosae immortalisque vitae statum adimplere, quando efficiet ut cum ipso et in ipso gloriosam perpetuamque vitam agamus in caelis. Ceteros ita status suos, cetera mysteria vult in nobis atque in Ecclesia sua consummare et implere, eadem volens et nobiscum communicare ac participare, et in nobis prosequi atque propagare.

Ita Christi mysteria completa non erunt usque ad illius finem temporis, quod ipse ad suorum mysteriorum in nobis et in Ecclesia expletionem disposuit, usque videlicet ad finem mundi.


Originala teksto: Ioannes Eudes († 1680): De regno Iesu (Jean Eudes, La vie et le Royaume de Jésus), Pars 3, 4; en: Opera omnia 1, 310-312

Dua Responsorio


Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj mi plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio.

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj mi plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio.

Por tiu celo mi ankaŭ laboras, klopodante laŭ lia energio, kiu energias en mi kun potenco,

kaj mi plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Nun mi ĝojas pri miaj suferoj pro vi, kaj mi plenigas la mankon de la afliktoj de Kristo en mia karno pro lia korpo, kiu estas la eklezio. – kp. Psa 121, 3; 33, 22

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.