Sabato ☐


Breviero > Ordinara Tempo > Propraj Partoj > 33a Ordinara Semajno > Sabato
Stato:


Ĉio kiel en la Kvar-semajna Psalmaro > Unua Semajno > Sabato

Propraj:


► HORO DE LA LEGAĴOJ


⇒ Malfermo, Himno k. t. p.

Unua Legaĵo – Zeĥ 14, 1-21


El la libro Zeĥarja

Jen de la Eternulo venos tago, kiam oni dividos vian havaĵon meze de vi. Mi kolektos ĉiujn naciojn milite kontraŭ Jerusalemon, kaj la urbo estos venkoprenita, la domoj estos detruitaj, la virinoj estos senhonorigitaj, duono de la urbo iros en kaptitecon, sed la cetera popolo ne estos ekstermita el la urbo. Sed la Eternulo eliros kaj militos kontraŭ tiuj nacioj, kiel iam Li militis en tago de batalo. Liaj piedoj en tiu tempo stariĝos sur la Monto de Olivoj, kiu estas antaŭ Jerusalem oriente; kaj la Monto de Olivoj disfendiĝos en la mezo en du partojn, de oriento ĝis okcidento, tiel, ke fariĝos tre granda valo, unu duono de la monto forŝoviĝos norden kaj la dua duono suden. Kaj vi kuros en la valo inter Miaj montoj, ĉar la intermonta valo atingos ĝis Acel; vi kuros, kiel vi kuris de la tertremo en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo; tiam venos la Eternulo, mia Dio, kune kun ĉiuj sanktuloj.

En tiu tago ne estos lumo, sed estos malvarmo kaj densa nebulo. Kaj tio estos tago sola, konata nur de la Eternulo, nek tago nek nokto; nur vespere montriĝos lumo.

En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, duono de ĝi al la maro orienta kaj duono al la maro okcidenta; ĝi fluados en somero kaj en vintro. Kaj la Eternulo estos Reĝo super la tuta tero; en tiu tempo la Eternulo estos sola, kaj Lia nomo estos sola. La tuta lando fariĝos ebenaĵo, de Geba ĝis Rimon, sude de Jerusalem; ĉi tiu altiĝos kaj staros sur sia loko, de la Pordego de Benjamen ĝis la loko de la unua pordego, ĝis la Pordego Angula, kaj de la turo de Ĥananel ĝis la reĝaj vinpremejoj. Kaj oni loĝos en ĝi, kaj anatemo ne plu ekzistos; kaj Jerusalem estos ekster ĉia danĝero.

Kaj tia estos la plago, per kiu la Eternulo frapos ĉiujn popolojn, kiuj batalis kontraŭ Jerusalem: ilia karno putros, kiam ili staros ankoraŭ sur siaj piedoj, iliaj okuloj putros en siaj kavoj, kaj ilia lango putros en ilia buŝo.

En tiu tempo estos inter ili granda tumulto, venanta de la Eternulo, kaj ĉiu kaptos la manon de sia proksimulo, kaj leviĝos lia mano kontraŭ lian proksimulon. Eĉ Judujo militos kontraŭ Jerusalem, kaj oni kolektos la havaĵon de ĉiuj nacioj ĉirkaŭe, tre multe da oro, arĝento, kaj vestoj. Tia sama plago estos sur la ĉevaloj, muloj, kameloj, azenoj, kaj sur ĉiuj brutoj, kiuj estos en tiuj tendaroj. Ĉiuj restintoj el ĉiuj nacioj, kiuj venis kontraŭ Jerusalemon, venados ĉiujare, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, kaj por festi la feston de laŭboj. Se iu el la gentoj de la tero ne iros en Jerusalemon, por adorkliniĝi antaŭ la Reĝo, la Eternulo Cebaot, tiam ili ne havos pluvon super si. Se la gento Egipta, kiu ne havas pluvon, ne iros kaj ne venos, trafos ilin la plago, per kiu la Eternulo frapos tiujn naciojn, kiuj ne venos, por festi la feston de laŭboj. Tio estos puno de Egiptujo, kaj puno de ĉiuj nacioj, se ili ne iros, por festi la feston de laŭboj.

En tiu tempo sur la tintiloj de la ĉevaloj estos skribite: SANKTA AL LA ETERNULO; kaj la kaldronoj en la domo de la Eternulo estos kiel la kalikoj antaŭ la altaro. Kaj ĉiuj kaldronoj en Jerusalem kaj en Judujo estos sanktaj al la Eternulo Cebaot; kaj ĉiuj oferontoj venos kaj prenos el ili kaj kuiros en ili; kaj ne plu estos komercisto en la domo de la Eternulo Cebaot en tiu tempo.

Unua Responsorio


En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, malfermiĝos fonto por la domo de David, por purigi de pekoj kaj de malpureco.

En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, malfermiĝos fonto por la domo de David, por purigi de pekoj kaj de malpureco.

Unu el la soldatoj per lanco pikis lian flankon, kaj tuj elvenis sango kaj akvo,

por purigi de pekoj kaj de malpureco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

En tiu tago ekfluos viviga akvo el Jerusalem, malfermiĝos fonto por la domo de David, por purigi de pekoj kaj de malpureco. – el Zeĥ 14, 8; 13, 1; Joh 19, 34

Dua Legaĵo – Tommaso d’Aquino (Thomas Aquinas)


El la kontribuo de la sankta sacerdoto Tomaso el Akvino pri la Kredokonfeso

Satiabor cum apparuerit gloria tua.

Convenienter in fine omnium desideriorum nostrorum, scilicet in vita aeterna, finis datur credendis in Symbolo, cum dicitur: «Vitam aeternam. Amen».

In vita aeterna primum est quod homo coniungitur Deo. Nam ipse Deus est praemium et finis omnium laborum nostrorum: Ego protector tuus sum, et merces tua magna nimis. Consistit autem haec coniunctio in perfecta visione: Videmus nunc per speculum in aenigmate; tunc autem facie ad faciem.

Item consistit in summa laude, ut dicit Propheta: Gaudium et laetitia invenietur in ea, gratiarum actio et vox laudis.

Item in perfecta satietate desiderii, nam ibi habebit quilibet beatus ultra desiderata et sperata. Cuius ratio est, quia nullus potest in vita ista implere desiderium suum, nec umquam aliquod creatum satiat desiderium hominis: Deus enim solus satiat, et in infinitum excedit; et inde est quod non quiescit nisi in Deo, sicut Augustinus dicit: Fecisti nos, Domine, ad te, et inquietum est cor nostrum donec requiescat in te.

Et quia sancti in patria perfecte habebunt Deum, manifestum est quod satiabitur desiderium eorum, et adhuc gloria excedet. Et ideo dicit Dominus: Intra in gaudium Domini tui. Augustinus vero dicit: Totum gaudium non intrabit in gaudentes, sed toti gaudentes intrabunt in gaudium. Satiabor cum apparuerit gloria tua; et iterum: Qui replet in bonis desiderium tuum.

Quidquid enim delectabile est, totum est ibi superabundanter. Si enim appetuntur delectationes, ibi erit summa et perfectissima delectatio, quia de summo bono, scilicet Deo: Delectationes in dextera tua usque in finem.

Item consistit in omnium beatorum iucunda societate, quae societas erit maxime delectabilis, quia quilibet habebit omnia bona cum omnibus beatis. Nam quilibet diliget alium sicut seipsum, et ideo gaudebit de bono alterius sicut de suo. Quo fit ut tantum augeatur laetitia et gaudium unius, quantum est gaudium omnium.


Originala teksto: Thomas de Aquino († 1274): Collatio super Credo in Deum; en: Opuscula theologica 2, Taurini 1954, pp. 216-217

Dua Responsorio


Mi en pieco rigardos Vian vizaĝon. Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

Mi en pieco rigardos Vian vizaĝon. Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

Nun mi konas laŭparte; sed tiam mi konos tiel same, kiel ankaŭ mi estas konita.

Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi en pieco rigardos Vian vizaĝon. Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo. – Psa 17, 15; el Psa 65, 5

Preĝo


Dio, fonto de ĉiu bono,
donu al ni, ke ni estu ĉiam fidelaj por nia servado al Vi,
ĉar nur per tiu sindona agado ni povas atingi nian plenan kaj daŭran feliĉon.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.