Kompletorio


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > Konstantaj Partoj > Kompletorio


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO




en la 1a, 3a kaj 5a semajnoj:

Te lucis ante terminum


Jam svenas taga suno-bril'.
Ĉi preĝon aŭdu, Mond-Sinjor':
Nin nokte ŝirmu en trankvil'
laŭ Via povo kaj favor'.

Dormante post laciga pen',
en Vi ni hejmu sen danĝer',
estonte pretaj en maten'
Vin glori, laŭdi kun sincer'.

Vin, forta Patro, dankas ni:
Vi gardas ĉiujn nin en grac',
kaj kun Spirit' kaj Filo Vi
promesas vivon en la pac'. Amen.

latina T: 5a-6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • 2001 en ADORU 097



en la 2a kaj 4a semajnoj:

Christe, qui, splendor et dies


Vi, Kristo, estas hela tag',
la nokton rompas Via glor'.
Vi nin prilumas, Lumo-Di',
per brilo de ĉiel-favor'.

Ĉi tiun nokton, bona Di',
Sinjoro, ŝirmu nin en grac';
rifuĝo estu Via sin':
nin trankviligos Via pac'.

Ne nin delogu la malbon',
ne nin premegu la perfid',
la korpon kaj l' animon do
ne kulpaj trafu Via vid'.

Dum membroj dormas en ripoz',
Vin atentadu nia kor'.
Jen ni, fidanta Vin popol':
nin forte ŝirmu kun fervor'.

Servantojn rememoru nun,
savitajn per la sanga fort'.
Per Via kruc' firmigu nin
baptitajn ja al Via mort'.

Ni danku, Patro, Fil', Spirit',
por noktaj horoj de trankvil';
kiam nin kaptos morto-nokt',
konduku nin al gloro-bril'. Amen.

latina T: 6a jarcento • E: Guido Holz 1986 • ADORU 157