Horo de la Legaĵoj


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > Konstantaj Partoj > Horo de la Legaĵoj


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO




en dimanĉo:

Ex more docti mystico


Instruas nin mistika mor',
ke ni vivadu kun abstin'
en tiu ĉi karesma temp'
dum kvardek tagoj de fastad'.

La leĝo rekomendis ĝin,
profetoj poste kun emfaz',
kaj nun sanktigas Kristo ĝin,
kreint' kaj reĝ' de ĉiu temp'.

Moderaj, sobraj estu do
paroloj, manĝoj kaj trinkaĵ',
ŝercado ankaŭ kaj dormad';
kaj pli persiste viglu ni.

Ni gardu nin de ĉiu mav',
subfosas vagajn mensojn ĝi.
Tirana ruz' de l' Malamik'
ne loku sin en nia kor'.

Favoru, sankta Triunu',
Nin helpu vivi kun moder',
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don'. Amen.

latina T: gregoria • E: Albrecht Kronenberger 2008



ekster dimanĉo:

Nunc tempus acceptabile


Jen nun la tempo de favor',
jen nun la tag' de l' Dia sav',
nun nia mondo el pigrem'
saniĝu per modera viv'.

Ĉi tago en la lum' de Krist'
ekbrilas, por ke nia kor',
vundita nun pro nia kulp',
novigu sin per abstinem'.

Vi, Dio, helpu bridi nin
en nia mens', en nia korp',
por ke transpaŝe trovu ni
la Paskon de l' eterna ĝoj'.

La tuta universo Vin
adoru, milda Triunu',
kaj, novigitaj per kompat',
kantikon novan kantu ni. Amen.

latina T: anonima, 10-a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008 • kp. 2 Kor 6, 2