Matena Laŭdo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > Konstantaj Partoj > Matena Laŭdo


MALFERMO


(nur, se oni ne ĵus preĝis la Invitatorion)

Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.

HIMNO




en dimanĉo:

Precemur omnes cernui


Ni pie preĝu en komun',
kaj unuope voku ni.
Juĝiston nian petu ni
kun plor', ke Li ne punu nin.

Ofendis ni per nia pek'
favoron Vian, milda Di'.
Indulgon Vian verŝu Vi
al ni de supre, ho Savant'.

Memoru, Di', ke estas ni
– eĉ se kadukaj – Via bild'.
Aĥ helpu, ke la Malbonul'
ne modlu nin laŭ sia kliŝ'.

Faritajn pekojn lavu for,
stimulu nin al nova bon',
ke fine plaĉu ni al Vi
ĉi tie, nun kaj ĉiam plu.

Favoru, sankta Triunu.
Nin helpu vivi kun moder',
Vin servi, kiel servas Vi,
ke frukton donu Via don'. Amen.

latina T: gregoria • E: Albrecht Kronenberger 2008



ekster dimanĉo:

Iam, Christe, sol iustitiæ


Krist', Suno de justeco,
forpelu nian nokton,
por ke kun nova tago
noviĝu nia koro.

Donacas Vi Karesmon,
la sanktajn kvardek tagojn,
la tagojn de la savo,
la tempon de favoro.

Puriĝu nun la korpo,
puriĝu la animo
per fasto, per modero,
per preĝo kaj bonfaro.

Per pento ni retrovu
la vojon de la vivo,
ĉar Vi nin el sklaveco
kondukas en liberon.

Printempo jam alvenas,
burĝonas la naturo.
Do ankaŭ ni ekfloru
al nova paska ĝojo.

La Patron ni adoru,
ni gloru Vin, Di-Filo,
ni benu la Spiriton
per unu sama laŭdo. Amen.

latina T: 6a kaj 10a jarcento • E (tre libera, komparu 2 Kor 6,2): Albrecht Kronenberger 1994 • 2001 en ADORU 283