Meza Horo


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > Konstantaj Partoj > Meza Horo


MALFERMO


Dio, atentu helpi min.

Rapidu subteni min. – kp. Psa 70 (69), 2

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito,

kiel en la komenco, tiel nun kaj ĉiam kaj en eterno. Amen.



► ANTAŬ-TAGMEZE


HIMNO


Dei fide, qua vivimus


Fidante Dion vivas ni,
kredante ĉiam kun esper'.
Nin graco movas, karitat',
al Kristo kanti kun glorad'.

Je l' tria hor' la Di-Ŝafid'
gvidata al la pasion'
la kruco-trabon portas mem,
la ŝafojn savi el perdiĝ'.

Liberaj do per Lia far'
subiĝe preĝas ni al Li:
Li prenu el ĉi tiu mond'
nin, kies ŝuldojn pagis Li.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 8a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Venis por ni tagoj de pento-faro
por la forigo de la pekoj,
por la savado de la animoj.



► TAGMEZE


HIMNO


Qua Christus hora sitiit


Je l' sesa hor' soifis Krist',
je l' sesa pendis Li sur kruc':
nin, soifantajn pri justec',
Li helpu, dum ni psalmas Lin.

Kaj same, mem la satigant',
malsato nia estu Li,
ke naŭzon kaŭzu ĉia krim',
deziron kaŭzu ĉia virt'.

Karismo sankta de l' Spirit'
penetru, dum ni psalmas, nin:
mildig' al nia arda karn',
varmig' al ĉiu frosta kor'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2008

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Mi vivas, diras la Eternulo.
Mi deziras ne la morton de la malvirtulo,
sed ke li restu vivanta. – Jeĥ 33, 11



► POST-TAGMEZE


HIMNO


Ternis ter horis numerus


Je l' naŭa hor', tri fojojn tri,
(ĉi nombro montras sankta sin)
ni en la sankta nom' de Krist'
elpetu donon de pardon'.

El kulp-konfeso de l' krimul'
rezultas grac' de Krist' al li.
Devote laŭdojn kantu ni
al Krist', ke Li indulgu nin.

La morto mortas per la kruc',
tenebro ŝanĝas sin al lum'.
Horora krim' ne regu plu,
ekbrilu splende nia kor'.

Nun estu al la Patro glor',
ador' al Kristo, Lia Fil',
honoro al la Di-Spirit'.
Ho Triunu', favoru nin. Amen.

latina T: anonima, 10a jarcento • E: Albrecht Kronenberger 2003

PSALMODIO


Ununura Antifono


¶ Per la armaĵo de justeco,
en la potenco de Dio,
ni aprobigu nin en multa pacienco. – kp. 2 Kor 6, 4.7