Cindra Merkredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Paska Festociklo > Karesmo > Antaŭ la 1a Karesma Semajno > Cindra Merkredo
Stato:


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj.

Faru al vi novan koron kaj novan spiriton. – el Jeĥ 18, 30-31

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Jes 58, 1-12


El la libro Jesaja

Tiele diras la Eternulo:

Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin, laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon kaj al la domo de Jakob ĝiajn pekojn. Min ili ĉiutage serĉas, kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio, ili postulas de Mi justan juĝon, deziras proksimecon de Dio: Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias?

Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj ĉiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj. Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu aŭdata via voĉo. Ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakaĵon kaj cindron? ĉu tion vi nomas fasto kaj tago plaĉanta al la Eternulo?

Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon; se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.

Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe. Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan, kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo; kaj la Eternulo kondukos vin ĉiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel ĝardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.

Kaj oni rekonstruos ĉe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaŭ multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de breĉoj, reboniganto de vojoj por loĝado.

Unua Responsorio


Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, diras la Eternulo: Se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon. Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas!

Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, diras la Eternulo: Se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon. Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas!

Kiam la Filo de homo venos en sia gloro, li diros al tiuj, kiuj staras dekstre de li: Venu, ĉar mi malsatis, kaj vi donis al mi manĝi.

Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas!

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, diras la Eternulo: Se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon. Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! – el Jes 58, 6.7.9; el Mat 25, 31.34.35

Dua Legaĵo – Klemento la 1a


El la letero de la sankta papo Klemento la 1a al la Korintanoj

Ni pentofaru

Ni fikse rigardu la sangon de Kristo kaj ni konsciu, kiel valora ĝi estas ĉe lia Patro, ĉar verŝita por nia saviĝo ĝi ebligis al la tuta mondo la gracon de la pentofaro.

Ni trairu ĉiujn generaciojn kaj ni lernu, ke en generacio post generacio la Sinjoro donis eblon je pentofaro al tiuj, kiuj volis reveni al li. 6 Noa heroldis pentofaron, kaj kiuj aŭskultis lin, saviĝis. 7 Jona heroldis al la Nineveanoj la renversiĝon de la urbo; sed ili tuj pentofaris pri siaj pekoj, repaciĝis kun Dio kaj ricevis saviĝon, kvankam ili estis fremduloj por Dio.

La ministroj de la Dia graco parolis per la Sankta Spirito pri pentofaro. Ankaŭ la Sinjoro de ĉio mem parolis pri pentofaro, kun ĵuro: Kiel Mi vivas, diras la Sinjoro, Mi deziras ne tiom la morton de la malvirtulo, kiom lian pentofaron. Kaj li aldonis bonan sentencon: Deturnu vin, ho domo de Izrael, de viaj malbonaj vojoj! Diru al la idoj de Mia popolo: Eĉ se viaj pekoj etendiĝus de la tero al la ĉielo, kaj se ili estus ruĝaj kiel skarlato kaj estus pli nigraj ol sakaĵo, se vi turniĝus al Mi el tuta koro kaj dirus: Patro, Mi aŭskultos vin kiel Mian sanktan popolon.

Dezirante do, ke ĉiuj liaj amatoj partoprenu en la pentofarado, per Sia Ĉiopova Volo Li konfirmis tion.

Ni obeu do Lian volon plenan je grandeco kaj majesto, kiel petegantoj ĉe Lia pardonemo kaj bonvolo, kaj ni adorkliniĝu antaŭ Li. Ni turnu nin al Lia kompatemo, forlasante la vanajn penadojn, la malpacon kaj la ĵaluzon, kiu kondukas al la morto.

Tial ni estu humilaj, fratoj, formetinte ĉiun formon de aroganteco kaj vanteco, stulteco kaj kolero, kaj ni plenumu tion, kio estas skribita, ĉar tiel diras la sankta Spirito: Ne fieru saĝulo pri sia saĝeco, ne fieru fortulo pri sia forteco, nek fieru riĉulo pri sia riĉeco, sed kiu fieras, tiu fieru en la Sinjoro por serĉi lin kaj fari la juĝon kaj la justecon, memorante la parolojn de la Sinjoro Jesuo, kiujn li eldiris instruante toleremon kaj eltenemon.

Ĉar tiel li diris: Kompatu, por ke kompaton vi ricevu, pardonu, por ke oni estu al vi pardonemaj, ĉar kiel vi agas, tiel oni ree agos al vi: kiel vi donacos, tiel oni donacos al vi, kiel vi juĝos, tiel oni juĝos pri vi, kiel vi estos afablaj, tiel oni estos afablaj al vi; per kia mezuro vi mezuros, per tia oni mezuros vin.

Per tia ordono kaj tiaj preceptoj ni firmigu nin por ekiri obeemaj al liaj sanktaj vortoj, humilaj; ĉar la Sankta Skribo diras: Kiun Mi rigardos, se ne la humilulon kaj la pacemulon, kiu timas antaŭ miaj vortoj?

Ĉar nun ni estas partoprenantoj en multaj kaj grandaj agoj, ni haste revenu al la celo de la paco, kiun dekomence ni ricevis, kaj ni fikse rigardu al la Patro de tuta tiu ĉi mondo, kaj ni ligiĝu al liaj grandiozaj kaj mirindaj donoj kaj bonfaroj de la paco.

Originala teksto: Clemens papa Primus († ĉ. 100): Epístola ad Corínthios, Cap. 7, 4 - 8, 3; 8, 5 - 9, 1; 13, 1-4; 19, 2; en: Funk 1, 71-73.77-79.87 • Esperanta traduko el la greka: Gerrit Isai Berveling

Dua Responsorio


Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos. La Eternulo, via Dio estas favorkora kaj kompatema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.

Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos. La Eternulo, via Dio estas favorkora kaj kompatema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.

La Eternulo ne deziras la morton de malvirtulo, sed ke la malvirtulo deturnu sin de sia vojo kaj restu vivanta.

La Eternulo, via Dio estas favorkora kaj kompatema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos. La Eternulo, via Dio estas favorkora kaj kompatema, kaj Li bedaŭras malfeliĉon. – el Jes 55, 7; el Joe 2, 13; kp. Jeĥ 33, 11

PREĜO


Ni preĝu.
Helpu, Dio, al ni, komenci nian servon per fastado,
por ke, batalante kontraŭ spiritaj malbonaĵoj,
ni estu subtenataj per sinregado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rea 7, 6b.8-9


Vin elektis la Eternulo, via Dio,
ke vi estu Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
Pro la amo de la Eternulo al vi,
kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj,
la Eternulo elkondukis vin per forta mano
kaj liberigis vin el la domo de sklaveco,
el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo.
Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio, Dio fidinda,
kiu konservas la interligon kaj favorkorecon rilate al Liaj amantoj
kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj
dum mil generacioj.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Kiam vi fastas,
ne estu kiel la hipokrituloj, kun malĝoja mieno. – el Mat 6, 16

PREĜADO


Petoj


Grátias agámus Deo Patri, qui donum quadragesimális inítii hódie nobis impéndit. Súpplices eum rogémus, ut his salútis diébus, per infusiónem et operatiónem Spíritus Sancti, corda nostra puríficet et in caritáte confírmet. Ei súpplici prece dicámus: Da nobis, Dómine, Spíritum Sanctum tuum.

Præsta ut in omni verbo satiémur,
—quod procédit de ore tuo.

Concéde nobis non in magnis tantum rebus caritátem sectári,
—sed étiam in sólitis vitæ adiúnctis prótenus exercére.

Tríbue nobis a supérfluis abstinére,
—ut frátribus indigéntibus opem ferre valeámus.

Da nobis mortificatiónem Fílii tui in córpore nostro circumférre,
—qui nos vivificásti in córpore eius.


¶ Donu, Dio, al ni Vian Sanktan Spiriton.

Patro nia

Preĝo


Helpu, Dio, al ni, komenci nian servon per fastado,
por ke, batalante kontraŭ spiritaj malbonaĵoj,
ni estu subtenataj per sinregado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 18, 30b-32


Pentu
kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj,
por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis,
kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton.
Kial vi mortu, ho domo de Izrael?
Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo;
konvertu vin kaj vivu.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Zeĥ 1, 3-4


Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot,
kaj tiam Mi returnos Min al vi.
Ne estu kiel viaj patroj,
al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante:
Tiele diras la Eternulo Cebaot:
Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj –
sed ili ne aŭskultis.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – el Dan 4, 24


Liberigu vin de viaj pekoj per justeco
kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj;
per tio via bonstato fariĝos longedaŭra.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Helpu, Dio, al ni, komenci nian servon per fastado,
por ke, batalante kontraŭ spiritaj malbonaĵoj,
ni estu subtenataj per sinregado.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Flp 2, 12-15


Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.
Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,
por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj,
filoj de Dio.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kiam vi donas almozon,
ne lasu vian maldekstran manon scii, kion faras via dekstra. – Mat 6, 3

PREĜADO


Petoj


Gloro kaj honoro estu al Dio,
kiu faris novan kaj eternan interligon kun Sia popolo per la sango de Kristo,
kaj renovigas ĝin en la sakramento de la altaro.
Tial Lin ni petu:
Benu, Dio, Vian popolon.

¶ Benu, Dio, Vian popolon.

Direktu, Sinjoro, laŭ Via volo la mensojn de la popoloj kaj de iliaj regantoj,
– por ke ili sincere okupiĝu pri ĉies bonfarto.

¶ Benu, Dio, Vian popolon.

Fortikigu en la vokiĝo tiujn, kiuj forlasis ĉion kaj sekvas Kriston,
– por ke ili estu luma ekzemplo de la sankteco de la eklezio al la homoj.

¶ Benu, Dio, Vian popolon.

Vi, kiu kreis la homojn laŭ Via bildo,
– faru, ke ili abomenu maljustan malegalecon.

¶ Benu, Dio, Vian popolon.

Ĉiujn erarvagantojn gvidu al Via amikeco kaj vero,
– kaj instruu al ni helpi ilin.

¶ Benu, Dio, Vian popolon.

Akceptu la mortintojn en Vian gloron,
– por ke ili laŭdu Vin eterne.

¶ Benu, Dio, Vian popolon.

Patro nia

Preĝo


Helpu, Dio, al ni, komenci nian servon per fastado,
por ke, batalante kontraŭ spiritaj malbonaĵoj,
ni estu subtenataj per sinregado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.