Ĵaŭdo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > Antaŭ la 1a Karesma Semajno > Ĵaŭdo


Psalmoj: Kvara Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Kiu pensas pri Lia leĝo de la Eternulo tage kaj nokte,

tiu donos sian frukton en sia tempo. – kp. Psa 1, 2-3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 1, 1-22


Komenciĝas la libro Eliro.

Jen estas la nomoj de la filoj de Izrael, kiuj venis Egiptujon kun Jakob; ĉiu venis kun siaj domanoj: Ruben, Simeon, Levi, kaj Jehuda; Isaĥar, Zebulun, kaj Benjamen; Dan kaj Naftali, Gad kaj Aŝer. Kaj la nombro de ĉiuj animoj, kiuj eliris el la lumbo de Jakob, estis sepdek; kaj Jozef estis jam en Egiptujo. Kaj mortis Jozef kaj ĉiuj liaj fratoj kaj tiu tuta generacio. Kaj la Izraelidoj fruktis kaj diskreskis kaj multiĝis kaj treege fortiĝis, kaj la lando pleniĝis de ili.

Aperis en Egiptujo nova reĝo, kiu ne konis Jozefon. Kaj li diris al sia popolo: Jen la popolo de la Izraelidoj estas pli multenombra kaj pli forta ol ni; ni uzu do ruzon kontraŭ ĝi, por ke ĝi ne multiĝu, ĉar se okazos milito, tiam ankaŭ tiu popolo aliĝos al niaj malamikoj kaj militos kontraŭ ni kaj foriros el la lando. Kaj oni metis super ilin laborestrojn, por premi ilin per malfacilaj laboroj. Kaj ili konstruis por Faraono provizejajn urbojn Pitom kaj Rameses. Sed ju pli oni premis ilin, des pli ili multiĝis kaj kreskis; kaj la Izraelidoj fariĝis teruraĵo. Kaj la Egiptoj laborigis la Izraelidojn kruele. Kaj ili maldolĉigis al ili la vivon per malfacila laboro super argilo kaj brikoj, kaj per ĉia laboro sur la kampo, per ĉiaj laboroj, kiujn ili kruele metis sur ilin.

Kaj la reĝo de Egiptujo parolis al la Hebreaj akuŝistinoj, el kiuj unu estis nomata Ŝifra kaj la dua estis nomata Pua. Li diris: Kiam vi akuŝigos la Hebreinojn, rigardu la kuŝejon; se estas filo, mortigu lin, kaj se estas filino, lasu ŝin vivi. Sed la akuŝistinoj timis Dion, kaj ili ne faris, kiel diris al ili la reĝo de Egiptujo; kaj ili lasis la vivon al la virseksaj infanoj. Kaj la reĝo de Egiptujo alvokis la akuŝistinojn, kaj diris al ili: Kial vi tion faras kaj lasas la vivon al la virseksaj infanoj? Tiam la akuŝistinoj diris al Faraono: Ne kiel la Egiptaj virinoj estas la Hebreinoj; ili estas viglaj: antaŭ ol venas al ili la akuŝistino, ili jam estas naskintaj. Kaj Dio faris bonon al la akuŝistinoj, kaj la popolo multiĝis kaj tre fortiĝis. Kaj ĉar la akuŝistinoj timis Dion, Li konstruis al ili domojn.

Kaj Faraono ordonis al sia tuta popolo, dirante: Ĉiun filon, kiu naskiĝis, ĵetu en la Riveron, kaj ĉiun filinon lasu viva.

Unua Responsorio


La Eternulo diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos.

La Eternulo diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos.

Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto.

La popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La Eternulo diris al Abram: Sciu, ke via idaro estos fremduloj en lando, kiu ne apartenos al ili; kaj oni sklavigos kaj turmentos ilin dum kvarcent jaroj. Tamen la popolon, ĉe kiu ili estos sklavoj, Mi juĝos. – Gen 15, 13-14a; el Jes 49, 26

Dua Legaĵo – Leono la Granda


El la predikoj de la sankta papo Leono la Granda

Religiosa purificatio per ieiunium et misericordiam

Semper quidem, dilectíssimi, misericórdia Dómini plena est terra; et unicuíque fidélium ad coléndum Deum ipsa rerum natúra doctrína est, dum cælum et terra, mare et ómnia quæ in eis sunt, bonitátem et omnipoténtiam sui protestántur auctóris, et famulántium elementórum mirábilis pulchritúdo iustam ab intellectuáli creatúra gratiárum éxigit actiónem.

Sed cum ad istos recúrritur dies, quos speciálius reparatiónis humánæ sacraménta signárunt, et qui vicíno órdine atque contíguo festum paschále præcédunt, diligéntius nobis præparátio religiósæ purificatiónis indícitur.

Paschális quippe festivitátis hoc próprium est, ut tota Ecclésia remissióne gáudeat peccatórum, quæ non in eis tantum fiat, qui sacro baptísmate renascúntur, sed étiam in eis, qui dudum in adoptivórum sorte numerántur.

Quamvis enim principáliter novos hómines fáciat regeneratiónis ablútio, quia tamen súperest ómnibus contra rubíginem mortalitátis cotidiána renovátio, et inter proféctuum gradus nullus est qui non semper mélior esse débeat, generáliter anniténdum est ut in die redemptiónis nemo inveniátur in vítiis vetustátis.

Quod ergo, dilectíssimi, in omni témpore unumquémque cónvenit fácere christiánum, id nunc sollicítius est et devótius exsequéndum, ut apostólica institútio quadragínta diérum ieiúniis impleátur, non cibórum tantúmmodo parcitáte, sed privatióne máxime vitiórum.

Rationabílibus autem sanctísque ieiúniis nulla utílius quam eleemosynárum ópera copulántur, quæ uno misericórdiæ nómine multas laudábiles pietátis cóntinent actiónes, ut ómnium fidélium pares ánimi esse possint étiam inter ímpares facultátes.

Diléctio enim, quæ simul Deo hominíque debétur, nullis umquam ita impedítur obstáculis, ut non ei semper bene velle sit líberum. Dicéntibus quippe Angelis: Glória in excélsis Deo, et in terra pax homínibus bonæ voluntátis, non solum virtúte benevoléntiæ, sed étiam pacis bono beátus effícitur, quicúmque áliis quacúmque miséria laborántibus caritáte compátitur.

Latíssima enim sunt ópera pietátis, quæ ipsa sui varietáte id veris cónferunt christiánis, ut in distributióne eleemosynárum non solum dívites et abundántes, sed étiam medíocres et páuperes, suas hábeant portiónes; et qui largitátis sunt víribus inæquáles, mentis tamen affectióne sint símiles.


Originala teksto: Leo Magnus († 461): Sermo 6 de Quadragesima, 1-2; en: Patrologia Latina 54, 285-287

Dua Responsorio


La paradiz-pordojn malfermis al ni la karesma tempo. Ni akceptu ĝin preĝante kaj petante, por ke en la pasko festo ni estu glorataj kun Kristo.

La paradiz-pordojn malfermis al ni la karesma tempo. Ni akceptu ĝin preĝante kaj petante, por ke en la pasko festo ni estu glorataj kun Kristo.

En ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio,

por ke en la pasko festo ni estu glorataj kun Kristo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La paradiz-pordojn malfermis al ni la karesma tempo. Ni akceptu ĝin preĝante kaj petante, por ke en la pasko festo ni estu glorataj kun Kristo. – kp. 2 Kor 6, 4

PREĜO


Ni preĝu.
Stimulu, Dio, ni petas, niajn agojn per Via inspiro
kaj akompanu ilin per Via helpo,
por ke ĉiu nia farado ĉiam en Vi komenciĝu
kaj, tiel komenciĝinta, per Vi perfektiĝu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 1 Reĝ 8, 51-53


Ni estas Via popolo kaj Via heredaĵo.
Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto
kaj al la petego de Via popolo Izrael,
por ke Vi aŭdu nin pri ĉio, pri kio ni vokas al Vi.
Ĉar Vi distingis nin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Se iu volas veni post mi,
li abnegaciu sin,
kaj levu sian krucon,
kaj sekvu min. – el Mat 16, 24

PREĜADO


Petoj


Pietátem Dei celebrémus, qui in Christo sese revelávit. Ex corde ei supplicémus: Meménto nostri, Dómine, quia fílii tui sumus.

Da nos mystérium Ecclésiæ áltius percípere,
—ut éadem sit nobis et ómnibus efficácius salútis sacraméntum.

Fac nos, hóminis amátor, humánæ civitátis increménta fovére,
—atque in ómnibus regnum tuum inténdere.

Præsta nobis, ut ad Christum sitiéntes currámus,
—qui fontem aquæ vivæ nobis se præbuit.

Dimítte nobis iniquitátes nostras,
—et gressus nostros dírige in viam iustítiæ et sinceritátis.


¶ Rememoru nin, Dio, ĉar ni estas Viaj gefiloj.

Patro nia

Preĝo


Stimulu, Dio, ni petas, niajn agojn per Via inspiro
kaj akompanu ilin per Via helpo,
por ke ĉiu nia farado ĉiam en Vi komenciĝu
kaj, tiel komenciĝinta, per Vi perfektiĝu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 6-7


Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla;
voku Lin, dum Li estas proksime.
Malpiulo forlasu sian vojon,
kaj krimulo siajn intencojn,
kaj li returnu sin al la Eternulo,
kaj ĉi Tiu lin kompatos,
kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – Rea 30, 2-3a


Kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio,
kaj aŭskultos Lian voĉon
konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ,
vi kaj viaj gefiloj,
per via tuta koro kaj per via tuta animo:
tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn,
kaj Li kompatos vin.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Heb 10, 35-36


Ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.
Ĉar vi havas bezonon de pacienco,
por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Stimulu, Dio, ni petas, niajn agojn per Via inspiro
kaj akompanu ilin per Via helpo,
por ke ĉiu nia farado ĉiam en Vi komenciĝu
kaj, tiel komenciĝinta, per Vi perfektiĝu.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 4, 7-8.10


Submetiĝu do al Dio;
sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi.
Purigu la manojn, vi pekuloj,
kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kiu perdos sian animon pro mi,
tiu ĝin trovos. – el Mat 16, 25

PREĜADO


Petoj


Dei misericórdiam celebrémus, qui nos illúminat grátia Spíritus Sancti, ut opéribus iustítiæ ac fídei luceámus. Orémus, dicéntes: Vivífica, Dómine, pópulum a Christo redémptum.

Dómine, fons et auctor omnis sanctitátis, epíscopos, presbýteros et diáconos árctius per mystérium eucharísticum Christo coniúnge,
—ut grátiam, per impositiónem mánuum accéptam, magis in dies resúscitent.

Doce fidéles tuos digne et actuóse mensam verbi et córporis Christi frequentáre,
—ut, quod fide et sacraménto percepérunt, vita et móribus téneant.

Dignitátem cuiúsque hóminis, Fílii tui sánguine redémpti, te donánte, agnoscámus,
—ut libertátem et consciéntiam fratrum nostrórum observémus.

Da, ut hómines immódicam terréstrium bonórum cupídinem moderéntur,
—et aliórum inópiæ cónsulant.

Miserére fidélium, quos de hac vita ad te hódie vocásti,
—eísque donum beatitúdinis ætérnæ concéde.


¶ Vivigu, Dio, la popolon savitan de Kristo.

Patro nia

Preĝo


Stimulu, Dio, ni petas, niajn agojn per Via inspiro
kaj akompanu ilin per Via helpo,
por ke ĉiu nia farado ĉiam en Vi komenciĝu
kaj, tiel komenciĝinta, per Vi perfektiĝu.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.