Dimanĉo ☐
Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 1a Karesma Semajno > Dimanĉo
Psalmoj: Unua Semajno
► VESPERA LAŬDO (1)
Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Humil-spiritaj kaj pent-animaj ni estu akceptataj, Dio, de Vi.
Kaj nia ofero hodiaŭ fariĝu tia, ke ĝi plaĉu al vi,
ho Eternulo, nia Dio.
Dua Antifono
¶ Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos;
vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! – el Jes 58, 9
Tria Antifono
¶ Kristo ankaŭ unufoje suferis pro pekoj,
justulo pro maljustuloj,
por ke li nin konduku al Dio;
mortigite en la karno,
sed vivigite en la spirito. – 1 Pet 3, 18
VORTO DE DIO
Legaĵo – el 2 Kor 6, 1-4
Ni petegas, ke vi ne vane akceptu la gracon de Dio;
ĉar Li diris: En tempo de favoro Mi aŭskultis vin,
kaj en tago de savo Mi helpis vin;
jen nun la tempo de favoro;
jen nun la tago de savo.
Ni donu en nenio okazon por maledifo,
por ke oni ne kulpigu nian administradon;
sed en ĉio ni aprobigu nin, kiel servantoj de Dio.
Responsorio
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Elaŭdu, Kristo, nian insistan preĝadon,
ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi. – el Jer 14, 20
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
Ciklo A
¶ Tiam Jesuo estis kondukita supren de la Spirito en la dezerton, por esti tentata de la diablo.
Kaj fastinte kvardek tagojn kaj kvardek noktojn, li poste malsatis. – Mat 4, 1-2
Ciklo B
¶ Jesuo estis en la dezerto kvardek tagojn, tentata de Satano;
kaj li estis kun la sovaĝaj bestoj,
kaj la anĝeloj servadis al li. – Mar 1, 13
Ciklo C
¶ Jesuo, plena de la Sankta Spirito, revenis de Jordan,
kaj estis kondukata de la Spirito en la dezerton dum kvardek tagoj,
tentate de la diablo. – el Luk 4, 1-2
PREĜADO
Petoj
Christum Dóminum glorificémus, qui magíster, exémplar et frater factus est noster. Ei supplicémus, dicéntes: Pópulum tuum vivífica, Dómine.
Christe, qui per ómnia nobis assimilátus es absque peccáto, da ut sciámus cum gaudéntibus gaudére et cum fléntibus flere,
—ut cáritas nostra magis in dies abúndet.
Concéde nobis tibi esuriénti ministráre in esuriéntibus,
—et tibi sitiénti in sitiéntibus.
Qui Lázarum a somno mortis excitásti,
—fac ut, qui ex peccáto mórtui sunt, per fidem et pæniténtiam rédeant ad vitam.
Fac ut multi vestígia tua impénsius atque perféctius sequántur,
—exémplo beátæ Maríæ Vírginis atque sanctórum.
Præsta, ut in glória tua defúncti resúrgant,
—ac tuo in ætérnum fruántur amóre.
¶ Vivigu, Sinjoro, vian popolon.
Patro nia
Preĝo
Ĉiopova Dio,
donu al ni la gracon,
ke per la celebro de ĉi tiu karesmo,
sakramenta signo de nia konvertiĝo,
ni kresku en la kono de la mistero de Kristo,
kaj ni ĝin atestu per inda viv-konduto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► HORO DE LA LEGAĴOJ
Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
VERSIKLO
Ne per la pano sole vivas homo,
sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio. – el Mat 4, 4
VORTO DE DIO
Unua Legaĵo – Eli 5, 1 - 6, 1
El la libro Eliro
Poste venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto. Sed Faraono diris: Kiu estas la Eternulo, kies voĉon mi devas obei kaj lasi Izraelon iri? Mi ne konas la Eternulon, kaj al Izrael mi ne permesos iri. Kaj ili diris: La Dio de la Hebreoj vokis nin; permesu, ke ni iru vojon de tri tagoj en la dezerton kaj ni alportu oferon al la Eternulo, nia Dio, por ke Li ne frapu nin per pesto aŭ glavo. Sed la reĝo de Egiptujo diris al ili: Kial vi, Moseo kaj Aaron, fortiras la popolon de ĝiaj laboroj? Iru al viaj laboroj. Kaj Faraono diris: Jen multenombra estas nun la popolo de la lando, kaj vi volas liberigi ilin de iliaj laboroj!
Kaj Faraono ordonis en tiu tago al la voktoj de la popolo kaj al ĝiaj kontrolistoj, dirante: Ne donu plu pajlon al la popolo por la farado de la brikoj, kiel ĝis nun; ili mem iru kaj kolektu al si pajlon. Sed la nombron de la brikoj, kiun ili pretigas ĝis nun, postulu de ili, ne malgrandigu ĝin; ĉar ili vagas senlabore, tial ili krias: Ni iru kaj alportu oferon al nia Dio. Oni devas premi tiujn homojn per la laboro, por ke ili estu okupitaj de ĝi kaj ne atentu mensogajn vortojn.
Tiam eliris la voktoj de la popolo kaj ĝiaj kontrolistoj, kaj diris al la popolo: Tiel diras Faraono: Mi ne donos al vi pajlon; iru mem, prenu al vi pajlon, kie vi trovos; sed el via laboro nenio estos deprenata. Tiam la popolo disiĝis en la tuta lando Egipta, por kolekti pecojn da pajlo. Kaj la voktoj insistadis, dirante: Pretigu vian ĉiutagan laboron, kiel tiam, kiam vi havis pajlon. Kaj la kontrolistojn Izraelidojn, starigitajn super ili de la voktoj de Faraono, oni batadis, dirante: Kial vi ne pretigis vian ordonitan nombron da brikoj hieraŭ kaj hodiaŭ, kiel ĝis nun?
La kontrolistoj Izraelidoj venis kaj kriis al Faraono, dirante: Kial vi agas tiel kun viaj sklavoj? Pajlo ne estas donata al viaj sklavoj, kaj brikojn oni ordonas al ni fari; kaj nun viaj sklavoj estas batataj, kaj via popolo pekas. Sed li diris: Mallaboruloj vi estas, mallaboruloj, tial vi diras: Ni iru, ni alportu oferon al la Eternulo. Kaj nun iru, laboru, kaj pajlon oni ne donos al vi, kaj la difinitan nombron da brikoj liveru.
Kaj la kontrolistoj Izraelidoj vidis, ke estas al ili malbone, ĉar estas dirite: Ne malgrandigu la ĉiutagan nombron de viaj brikoj. Ili renkontis Moseon kaj Aaronon, kiuj staris antaŭ ili, kiam ili eliris de Faraono. Kaj ili diris al tiuj: La Eternulo rigardu vin, kaj juĝu vin por tio, ke vi malbonodorigis nian odoron antaŭ Faraono kaj antaŭ liaj servantoj, kaj donis glavon en iliajn manojn, por mortigi nin. Tiam Moseo turnis sin al la Eternulo, kaj diris: Mia Sinjoro! Kial Vi faris malbonon al tiu popolo? Kial Vi sendis min? De tiu tempo, kiam mi venis al Faraono, por paroli en Via nomo, li fariĝis pli malbona kontraŭ tiu popolo, kaj Vi ne savis Vian popolon.
Sed la Eternulo diris al Moseo: Nun vi vidos, kion Mi faros al Faraono; ĉar pro mano forta li foririgos ilin kaj pro mano forta li elpelos ilin el sia lando.
Unua Responsorio
Venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
Venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
La Dio de la Hebreoj sendis nin al vi, dirante:
Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Venis Moseo kaj Aaron, kaj diris al Faraono: Tiel diris la Eternulo, la Dio de Izrael: Permesu, ke Mia popolo iru kaj faru al Mi feston en la dezerto. – Eli 5, 1; kp. 5, 3
Dua Legaĵo – Aŭgusteno
El la klarigo pri Psa 61 (60) de la sankta episkopo Aŭgusteno
Exáudi, Deus, deprecatiónem meam, inténde oratióni meæ. Quis dicit? Quasi unus. Vide si unus: A fínibus terræ ad te clamávi, dum angerétur cor meum. Iam ergo non unus; sed ídeo unus, quia Christus unus, cuius omnes membra sumus. Nam quis unus homo clamat a fínibus terræ? Non clamat a fínibus terræ, nisi heréditas illa, de qua dictum est ipsi Fílio: Póstula a me, et dabo tibi gentes hereditátem tuam, et possessiónem tuam términos terræ.
Hæc ergo Christi posséssio, hæc Christi heréditas, hoc Christi corpus, hæc una Christi Ecclésia, hæc únitas, quæ nos sumus, clamat a fínibus terræ. Quid autem clamat? Quod supra dixi: Exáudi, Deus, deprecatiónem meam, inténde oratióni meæ; a fínibus terræ ad te clamávi. Id est, hoc ad te clamávi, a fínibus terræ; id est, úndique.
Sed quare clamávi hoc? Dum angerétur cor meum. Osténdit se esse per omnes gentes toto orbe terrárum non in magna glória, sed in magna tentatióne.
Namque vita nostra in hac peregrinatióne non potest esse sine tentatióne; quia provéctus noster per tentatiónem nostram fit, nec sibi quisque innotéscit nisi tentátus, nec potest coronári nisi vícerit, nec potest víncere nisi certáverit, nec potest certáre nisi inimícum et tentatiónes habúerit.
Angitur ergo iste a fínibus terræ clamans, sed tamen non relínquitur. Quóniam nos ipsos, quod est corpus suum, vóluit præfiguráre et in illo córpore suo, in quo iam et mórtuus est et resurréxit et in cælum ascéndit, ut, quo caput præcéssit, illuc se membra secutúra confídant.
Ergo nos transfigurávit in se, quando vóluit tentári a Sátana. Modo legebátur in Evangélio quia Dóminus Iesus Christus in erémo tentabátur a diábolo. Prorsus Christus tentabátur a diábolo. In Christo enim tu tentabáris, quia Christus de te sibi habébat carnem, de se tibi salútem; de te sibi mortem, de se tibi vitam; de te sibi contumélias, de se tibi honóres; ergo de te sibi tentatiónem, de se tibi victóriam.
Si in illo nos tentáti sumus, in illo nos diábolum superámus. Atténdis quia Christus tentátus est, et non atténdis quia vicit? Agnósce te in illo tentátum, et te in illo agnósce vincéntem. Póterat a se diábolum prohibére; sed, si non tentarétur, tibi tentándo vincéndi magistérium non præbéret.
Originala teksto: Augustinus († 430): Enarrationes in psalmos, in ps. 60,2-3; en: Corpus Christianorum Latinorum 39, 766
Dua Responsorio
Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
Vi ne falos de glavo, kaj via animo estos via akiro;
ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Ili batalos kontraŭ vi, sed ne venkos vin; ĉar Mi estas kun vi, diras la Eternulo, por savi vin. – Jer 1, 19; el 39, 18
PREĜO
Ni preĝu.
Ĉiopova Dio,
donu al ni la gracon,
ke per la celebro de ĉi tiu karesmo,
sakramenta signo de nia konvertiĝo,
ni kresku en la kono de la mistero de Kristo,
kaj ni ĝin atestu per inda viv-konduto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► MATENA LAŬDO
Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Unua Antifono
¶ Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo,
levadus miajn manojn pro Via nomo.
Dua Antifono
¶ Prikantu kaj gloregu Lin eterne.
Tria Antifono
¶ Al la Eternulo plaĉas Lia popolo;
Li ornamas humilulojn per savo.
VORTO DE DIO
Legaĵo – el Neĥ 8, 9-10
Ĉi tiu tago estas sankta al la Eternulo, via Dio;
ne malĝoju kaj ne ploru.
Ĉi tiu tago estas sankta al nia Sinjoro;
kaj ne malĝoju,
ĉar la ĝojo pri la Eternulo estas via forto.
Responsorio
Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.
Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo.
Vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj,
Vi nin kompatu, Kristo.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Filo de l' vivanta Dio, Vi nin kompatu, Kristo. – ADORU 01.15; el Jes 53, 5
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
Ciklo A
¶ Ne per la pano sole vivas homo,
sed per ĉiu vorto, kiu eliras el la buŝo de Dio. – el Mat 4, 4
Ciklo B
¶ Jesuo iris en Galileon, predikante la evangelion de Dio, kaj dirante:
La tempo jam plenumiĝis, kaj la regno de Dio alproksimiĝis;
pentu, kaj kredu al la evangelio. – el Mar 1, 14-15
Ciklo C
¶ Jesuo manĝis nenion en tiuj tagoj;
kaj kiam ili finiĝis, li malsatis. – el Luk 4, 2
PREĜADO
Petoj
Redemptórem nostrum, qui hoc tempus salútis nobis benígne méruit, benedicámus, eúmque súpplices exorémus: Spíritum novum crea in nobis, Dómine.
Christe, vita nostra, qui per baptísmum nos mýstice tecum sepelíri donásti ac per eúndem tecum resuscitári voluísti,
—tríbue nos hódie in novitáte vitæ ambuláre.
Dómine, qui ómnibus benefecísti,
—fac nos étiam de commúni ómnium bono esse sollícitos.
Tríbue nobis ad terrénam civitátem ædificándam concórditer operári,
—et simul cæléstem inquírere.
Médice córporum et animárum, sana nostri vúlnera cordis,
—ut contínua capiámus subsídia sanctitátis.
¶ Spiriton fidelan novigu en ni. – kp. Psa 51, 12
Patro nia
Preĝo
Ĉiopova Dio,
donu al ni la gracon,
ke per la celebro de ĉi tiu karesmo,
sakramenta signo de nia konvertiĝo,
ni kresku en la kono de la mistero de Kristo,
kaj ni ĝin atestu per inda viv-konduto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.
► MEZA HORO
Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.
Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
►► ANTAŬ-TAGMEZE
Legaĵo – 1 Tes 4, 1.7
Fratoj, ni petegas kaj admonas vin en la Sinjoro Jesuo,
ke kiamaniere vi lernis de ni, kiel vi devus iradi kaj plaĉi al Dio
(kaj vi ja tiel iradas),
tiamaniere vi pli kaj pli abunde agu.
Ĉar Dio nin vokis ne por malpureco, sed por sanktiĝo.
Versiklo
Koron puran kreu al mi, ho Dio.
Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12
►► TAGMEZE
Legaĵo – Jes 30, 15.18
Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael:
Per pento kaj trankvileco vi saviĝus,
en kvieteco kaj fido estus via forto;
sed vi ne volis.
Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros,
kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos;
ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo;
feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
Versiklo
Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.
Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11
►► POST-TAGMEZE
Legaĵo – Rea 4, 29-31
Vi serĉos el tie la Eternulon, vian Dion;
kaj vi trovos, se vi serĉos Lin per via tuta koro kaj per via tuta animo.
Kiam vi estos en mizero kaj kiam vin trafos ĉio ĉi tio en la malproksima venonta tempo,
tiam vi revenos al la Eternulo, via Dio, kaj vi aŭskultos Lian voĉon;
ĉar la Eternulo, via Dio, estas Dio kompatema;
Li ne forlasos vin nek pereigos vin,
kaj ne forgesos la interligon kun viaj patroj, pri kiu Li ĵuris al ili.
Versiklo
Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.
Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19
Preĝo
Ni preĝu.
Ĉiopova Dio,
donu al ni la gracon,
ke per la celebro de ĉi tiu karesmo,
sakramenta signo de nia konvertiĝo,
ni kresku en la kono de la mistero de Kristo,
kaj ni ĝin atestu per inda viv-konduto.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.
► VESPERA LAŬDO (2)
Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
PSALMODIO
Unua Antifono
¶ Al la Eternulo, via Dio, adorkliniĝu,
kaj al Li sola servu. – Luk 4, 8
Dua Antifono
¶ Jen nun la tempo de favoro;
jen nun la tago de savo. – el 2 Kor 6, 2
Tria Antifono
¶ Jen ni supreniras al Jerusalem;
kaj ĉio skribita per la profetoj estos plenumita al la Filo de homo. – el Luk 18, 31
VORTO DE DIO
Legaĵo – 1 Kor 9, 24-25
Ĉu vi ne scias,
ke ĉiuj kurantoj en la areno kuras,
sed nur unu ricevas la premion?
Tiel same kuru, por ke vi atingu.
Kaj ĉiu konkuranto sin regas en ĉio.
Ili faras tion, por ricevi pereontan kronon;
sed ni, nepereontan.
Responsorio
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Elaŭdu, Kristo, nian insistan preĝadon,
ĉar ni pekis antaŭ Vi.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Atentu, Sinjoro, kaj korfavoru, ĉar ni pekis antaŭ Vi. – el Jer 14, 20
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)
Ciklo A
¶ Jesuo diris:
Foriru, Satano! ĉar estas skribite:
Al la Eternulo, via Dio, vi adorkliniĝu, kaj al Li sola vi servu.
Kaj jen anĝeloj venis kaj servadis al li. – el Mat 4, 10-11
Ciklo B
¶ Viglu super ni, eterna Savanto,
por ke ne kaptu nin ruza tentanto.
Vi ja estas por ni daŭra helpanto.
Ciklo C
¶ Fininte la tutan tentadon,
la diablo foriris de li ĝis estonta tempo. – Luk 4, 13
PREĜADO
Petoj
Laŭdon al Dio, la Patro,
kies Vorto restas eterne,
kies semo neniam pereos.
Li volis nove naski Sian elektitan popolon.
Al Li ni preĝu:
Estu favora, Dio, al Via popolo.
¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.
Por la eklezio,
– ke ĝi deziru vivi ne sole per la pano, sed per ĉiu vorto, kiu eliras el Via buŝo.
¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.
Por nia gento kaj por ĉiuj aliaj homoj,
– ke ni sen diskriminacio amu la aliajn kaj edifu ilin en bono kaj paco.
¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.
Por la baptotaj,
– ke ankaŭ el ili, kiel vivantaj ŝtonoj, konstruiĝu Via spirita domo.
¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.
Por ni kaj ĉiuj aliaj pekuloj,
– ke ni aŭskultu la predikon, kiu vokas al pentofaro, kaj ke ni konvertiĝu.
¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.
Por la mortantoj,
– ke ili renkontu Kriston la juĝiston esperplene, kaj ĝoje kontemplu Vin eterne.
¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.
Patro nia
Preĝo
Ĉiopova Dio,
donu al ni la gracon,
ke per la celebro de ĉi tiu karesmo,
sakramenta signo de nia konvertiĝo,
ni kresku en la kono de la mistero de Kristo,
kaj ni ĝin atestu per inda viv-konduto.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.