Lundo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 1a Karesma Semajno > Lundo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Pentu, kaj kredu al la evangelio.

Ĉar la regno de Dio alproksimiĝis. – kp. Mar 1, 15

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 6, 2-13


El la libro Eliro

Kaj Dio ekparolis al Moseo kaj diris al li: Mi estas la ETERNULO. Mi aperis al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob kiel Dio la Plejpotenca, sed Mian nomon ETERNULO Mi ne sciigis al ili. Mi starigis Mian interligon kun ili, ke Mi donos al ili la landon Kanaanan, la landon de ilia migrado, en kiu ili loĝis kiel fremduloj. Kaj Mi aŭdis la ĝemadon de la Izraelidoj, kiujn la Egiptoj premas per laboroj, kaj Mi rememoris Mian interligon. Tial diru al la Izraelidoj: Mi estas la Eternulo, kaj Mi elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi liberigos vin el ilia sklaveco, kaj Mi savos vin per etendita brako kaj grandaj juĝoj. Kaj Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio; kaj vi scios, ke Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu elirigas vin el sub la jugo de Egiptujo. Kaj Mi venigos vin en la landon, pri kiu Mi, levinte Mian manon, promesis, ke Mi donos ĝin al Abraham, al Isaak, kaj al Jakob, kaj Mi donos ĝin al vi kiel posedaĵon, Mi, la Eternulo.

Moseo parolis tiel al la Izraelidoj; sed ili ne aŭskultis Moseon pro malforteco de spirito kaj pro la malfacilaj laboroj. Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo, dirante: Eniru, diru al Faraono, la reĝo de Egiptujo, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. Moseo ekparolis antaŭ la Eternulo, dirante: Jen la Izraelidoj ne aŭskultas min, kiel do min aŭskultos Faraono? Kaj mi havas nelertajn lipojn.

Sed la Eternulo ekparolis al Moseo kaj Aaron, kaj donis al ili ordonojn por la Izraelidoj, kaj por Faraono, reĝo de Egiptujo, por elirigi la Izraelidojn el la lando Egipta.

Unua Responsorio


Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Di-posedata. Iam vi estis ne-popolo, sed nun vi estas popolo de Dio. Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Di-posedata. Iam vi estis ne-popolo, sed nun vi estas popolo de Dio. Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio.

Mi, la Eternulo, elirigos vin el sub la jugo de Egiptujo, kaj Mi savos vin per etendita brako.

Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Vi estas raso elektita, pastraro reĝa, nacio sankta, popolo Di-posedata. Iam vi estis ne-popolo, sed nun vi estas popolo de Dio. Mi prenos vin kiel Mian popolon, kaj Mi estos via Dio. – el 1 Pet 2, 9-10; el Eli 6, 7.6

Dua Legaĵo – Gregorio el Nacianco


El prediko de la sankta episkopo Gregorio el Nacianco

Benignitatem Domini invicem præstemus

Agnósce unde habes quod sis, quod spires, quod intéllegas et sápias, quodque máximum est, quod Deum cognóscas, speres cælórum regnum, glóriæ contemplatiónem, nunc quidem in spéculis et ænigmátibus, tunc autem pleniórem ac puriórem; quod Dei fílius, Christi cohéres, atque, ut audácter loquar, deus étiam factus sis: unde tibi hæc ómnia, a quo?

Aut, ut parva hæc oculísque subiécta dicam, cuius múnere ac benefício intuéris cæli pulchritúdinem, cursum solis, lunæ orbem, síderum multitúdinem, eúmque, qui in his ómnibus, velut in lyra elúcet, concéntum atque órdinem?

Quis tibi plúvias dedit, agricultúram, cibos, artes, domicília, leges, respúblicas, vitam mitem et humanitáte excúltam, amicítiam et familiaritátem cum eo, cum quo tibi cognátio intercédit?

Unde habes quod animántia partim cicuráta tibíque subiécta sint, partim in cibum trádita?

Quis te ómnium rerum, quæ in terra sunt, dóminum et regem constítuit?

Quis, ne síngula commémorem, ea ómnia, quibus homo céteris animántibus præstat, largítus est?

Nonne Deus, qui nunc præ ómnibus et pro ómnibus rebus benignitátem a te vicíssim poscit? An vero nos non pudébit, cum tot tantáque ab eo, partim accepérimus, partim sperémus, nec hoc quidem unum ipsi conférre, nimírum benignitátem? An cum ille, Deus licet ac Dóminus, Pater noster vocári non erubéscat, nos contra cognátos quoque nostros abnegábimus?

Mínime, fratres et amíci mei, mínime committámus, ut res divíno múnere nobis concéssas male administrémus, ne alióquin Petrum dicéntem audiámus: Erubéscite, qui aliéna detinétis, Deíque æquitátem vobis imitándam propónite, et nemo erit pauper.

Ne congeréndis asservandísque pecúniis laborémus, áliis inópia laborántibus, ne alióquin nos acérba et mináci oratióne insectétur hinc divus Amos, ad hunc modum loquens: Agite iam, qui dícitis: Quando éffluet mensis, ut vendámus; et sábbata, ut thesáuros aperiámus?

Suprémam illam et primam Dei legem imitémur, qui pluit super iustos et peccatóres, et solem ómnibus æque oríri facit, ac paténtem terram et fontes et amnes et silvas terréstribus ómnibus animántibus expándit; áerem autem ávibus, et aquam iis quæ in aquis vivunt, primáque vitæ subsídia ómnibus copiosíssime largítus est, non cuiúsquam império deténta, non lege circumscrípta, non fínibus distíncta; sed et commúnia éadem, et ampla atque copiósa, nec ulla proptérea ex parte deficiéntia propósuit; tum ut æquálem natúræ dignitátem múneris æqualitáte ornáret, tum ut benignitátis suæ opes osténderet.


Originala teksto: Gregorius Nazianzenus († 390): Oratio 14, De pauperum amore, 23-25; en: Patrologia Græca 35, 887-890

Dua Responsorio


Amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj vi estos filoj de la Plejalta, kiu levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

Amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj vi estos filoj de la Plejalta, kiu levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

Estu kompatemaj, kiel via Patro estas kompatema,

kiu levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Amu viajn malamikojn, kaj bonfaru, kaj pruntedonu, pri neniu perdante esperon; kaj vi estos filoj de la Plejalta, kiu levas Sian sunon sur la malbonulojn kaj bonulojn, kaj sendas pluvon sur la justulojn kaj la maljustulojn. – el Luk 6, 35; Mat 5, 45; Luk 6, 36

PREĜO


Ni preĝu.
Revenigu nin, ho Dio de nia savo,
kaj, por ke frukton donu nia karesma abstino,
instruu niajn mensojn en la ĉielaj disciplinoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 4; 85, 5


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Eli 19, 4-6a


Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj
kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.
Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon,
vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj,
ĉar al Mi apartenas la tuta tero.
Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Venu, vi benataj de mia Patro,
heredu la regnon
preparitan por vi de post la komenco de la mondo. – el Mat 25, 34

PREĜADO


Petoj


Benedíctus Iesus, salvátor noster, qui per mortem suam salútis nobis sémitam reserávit. Orémus: Dírige, Dómine, pópulum tuum in viam rectam.

Miséricors Deus, qui per baptísmum novitátem vitæ nobis dedísti,
—fac ut magis in dies tuæ conformémur imágini.

Præsta, ut indigéntes benevoléntia nostra hódie lætificémus,
—eísque subveniéntes teípsum inveniámus.

Tríbue nobis bonum, rectum et verum coram te operári,
—teque semper toto corde requírere.

Quæ contra unitátem famíliæ tuæ commísimus, benígnus indúlge,
—atque cor unum et ánimam unam nos esse concéde.


¶ Direktu, Sinjoro, vian popolon al la ĝusta vojo.

Patro nia

Preĝo


Revenigu nin, ho Dio de nia savo,
kaj, por ke frukton donu nia karesma abstino,
instruu niajn mensojn en la ĉielaj disciplinoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 4; 85, 5


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Saĝ 11, 23-24a


Vi kompatas ĉiujn, ĉar Vi povas ĉion,
kaj Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu.
Ĉar Vi amas ĉion ekzistantan
kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 18, 23


Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo;
kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 58, 6a.7


Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi,
se vi derompos vian panon por malsatulo
kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon;
se, vidante nudulon, vi lin vestos,
kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Revenigu nin, ho Dio de nia savo,
kaj, por ke frukton donu nia karesma abstino,
instruu niajn mensojn en la ĉielaj disciplinoj.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Psa 80, 4; 85, 5


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 12, 1-2


Mi vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio,
ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio,
kio estas via racia servo.
Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo;
sed aliformiĝu per renovigado de via menso,
por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kiom vi faris al unu el ĉi tiuj miaj fratoj la plej malgrandaj,
tiom vi faris al mi. – el Mat 25, 40

PREĜADO


Petoj


Dóminum Iesum Christum, qui nos pópulum suum a peccátis salvos fecit, humíliter invocémus: Iesu, Fili David, miserére nostri.

Orámus te, Christe, pro sancta Ecclésia tua, pro qua teípsum tradidísti ut eam sanctificáres, mundans lavácro aquæ in verbo vitæ;
—continénter rénova eam et purífica pæniténtia.

Magíster bone, notam fac iuvénibus viam, quam unicuíque eórum mandásti,
—ut ámbulent in ea et bene sit eis.

Qui misértus es ómnium languórum, érige spem ægrotántium et sana eos,
—nosque fac de iis sublevándis sollícitos.

Redde nos mémores dignitátis, quam per baptísmum nobis dedísti,
—ut tibi semper vivámus.

Pacem et glóriam largíre defúnctis,
—nobísque cum illis aliquándo tecum regnáre concéde.


¶ Jesuo, filo de David, kompatu nin. – kp. Mar 10, 47

Patro nia

Preĝo


Revenigu nin, ho Dio de nia savo,
kaj, por ke frukton donu nia karesma abstino,
instruu niajn mensojn en la ĉielaj disciplinoj.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Psa 80, 4; 85, 5