Mardo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 1a Karesma Semajno > Mardo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Jen nun la tempo de favoro.

Jen nun la tago de savo. – el 2 Kor 6, 2

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 6, 29 - 7, 25


El la libro Eliro

La Eternulo diris al Moseo jene: Mi estas la Eternulo. Diru al Faraono, reĝo de Egiptujo, ĉion, kion Mi diras al vi. Kaj Moseo diris antaŭ la Eternulo: Jen mi havas nelertajn lipojn; kiel do Faraono min aŭskultos?

Sed la Eternulo diris al Moseo: Vidu, mi faris vin dio por Faraono; kaj via frato Aaron estos via profeto. Vi parolos ĉion, kion mi ordonos al vi; kaj via frato Aaron parolos al Faraono, ke li ellasu la Izraelidojn el sia lando. Sed mi malmoligos la koron de Faraono, kaj Mi multigos Miajn signojn kaj Miajn miraklojn en la lando Egipta. Kaj Faraono vin ne aŭskultos, kaj Mi metos Mian manon sur Egiptujon, kaj Mi elirigos Mian militistaron, Mian popolon, la Izraelidojn, el la lando Egipta per grandaj juĝoj. Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi etendos Mian manon super la Egiptojn kaj elirigos la Izraelidojn el inter ili.

Kaj Moseo kaj Aaron faris, kiel ordonis al ili la Eternulo; tiel ili faris. Moseo havis la aĝon de okdek jaroj, kaj Aaron havis la aĝon de okdek tri jaroj, kiam ili parolis al Faraono.

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron, dirante: Se Faraono diros al vi, ke vi faru miraklon, tiam diru al Aaron: Prenu vian bastonon kaj ĵetu ĝin antaŭ Faraonon; ĝi fariĝos serpento. Moseo kaj Aaron venis al Faraono, kaj faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Aaron ĵetis sian bastonon antaŭ Faraonon kaj antaŭ liajn servantojn, kaj ĝi fariĝis serpento.

Tiam ankaŭ Faraono alvokis la saĝulojn kaj sorĉistojn; kaj ankaŭ ili, la Egiptaj sorĉistoj, per siaj sorĉoj faris tiel. Ĉiu el ili ĵetis sian bastonon, kaj ili fariĝis serpentoj; sed la bastono de Aaron englutis iliajn bastonojn. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo.

Tiam la Eternulo diris al Moseo: Obstina estas la koro de Faraono, li ne volas forliberigi la popolon. Iru al Faraono matene; li eliros al la akvo; stariĝu renkonte al li sur la bordo de la rivero, kaj la bastonon, kiu transformiĝis en serpenton, prenu en vian manon. Kaj diru al li: La Eternulo, Dio de la Hebreoj, sendis min al vi, por diri: Permesu al Mia popolo iri kaj fari al Mi servon en la dezerto; sed jen vi ĝis nun ne obeis. Tiel diris la Eternulo: Per tio vi sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo: jen per la bastono, kiu estas en mia mano, mi frapos la akvon, kiu estas en la rivero, kaj ĝi transformiĝos en sangon. Kaj la fiŝoj, kiuj estas en la rivero, mortos, kaj la rivero malbonodoros, kaj la Egiptoj abomenos trinki akvon el la rivero.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Diru al Aaron: Prenu vian bastonon, kaj etendu vian manon super la akvojn de la Egiptoj, super iliajn riverojn, super iliajn torentojn kaj super iliajn lagojn kaj super ĉian kolektiĝon de iliaj akvoj, kaj ili fariĝu sango; kaj estu sango en la tuta lando Egipta, en la vazoj lignaj kaj en la vazoj ŝtonaj. Kaj Moseo kaj Aaron faris tiel, kiel ordonis la Eternulo. Kaj li levis la bastonon, kaj frapis la akvon, kiu estis en la rivero, antaŭ la okuloj de Faraono kaj antaŭ la okuloj de liaj servantoj; kaj la tuta akvo, kiu estis en la rivero, transformiĝis en sangon. Kaj la fiŝoj, kiuj estis en la rivero, mortis, kaj la rivero fariĝis malbonodora, kaj la Egiptoj ne povis trinki akvon el la rivero; kaj estis sango en la tuta lando Egipta.

Sed tiel same faris la sorĉistoj de Egiptujo per siaj sorĉoj. Kaj malmoliĝis la koro de Faraono, kaj li ne aŭskultis ilin, kiel diris la Eternulo. Kaj Faraono turniĝis kaj eniris en sian domon, kaj lia koro ne atentis eĉ tion. Kaj ĉiuj Egiptoj ekfosis ĉirkaŭ la rivero pro akvo por trinki, ĉar ili ne povis trinki la akvon el la rivero. Pasis sep tagoj, post kiam la Eternulo frapis la riveron.

Unua Responsorio


La anĝelo elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango. Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis; ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj.

La anĝelo elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango. Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis; ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj.

Kaj mi aŭdis la altaron dirantan: Vere, ho Dio, la Sinjoro, la Plejpotenca, veraj kaj justaj estas Viaj juĝoj;

ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La anĝelo elverŝis sian pelvon en la riverojn kaj en la fontojn de akvoj; kaj fariĝis sango. Kaj mi aŭdis la anĝelon de la akvoj dirantan: Justa estas Vi, la estanta kaj estinta, la Sanktulo, ĉar Vi tiele juĝis; ĉar ili elverŝis la sangon de sanktuloj kaj profetoj. – el Apo 16, 4-7

Dua Legaĵo – Cipriano el Kartago


El la traktato de la sankta episkopo kaj martiro Cipriano pri la Preĝo de la Sinjoro

Qui fecit vivere, docuit et orare

Evangélica præcépta, fratres dilectíssimi, nihil sunt áliud quam magistéria divína, fundaménta ædificándæ spei, firmaménta corroborándæ fídei, nutriménta fovéndi cordis, gubernácula dirigéndi itíneris, præsídia obtinéndæ salútis, quæ, dum docíbiles credéntium mentes in terris ínstruunt, ad cæléstia regna perdúcunt.

Multa et per prophétas servos suos dici Deus vóluit et audíri; sed quanto maióra sunt quæ Fílius lóquitur, quæ Dei sermo, qui in prophétis fuit, própria voce testátur, non iam mandans ut parétur veniénti via, sed ipse véniens et viam nobis apériens et osténdens, ut, qui in ténebris mortis errántes impróvidi et cæci prius fúimus, luce grátiæ lumináti iter vitæ duce et rectóre Dómino tenerémus.

Qui inter cétera salutária sua mónita et præcépta divína, quibus pópulo suo cónsulit ad salútem, étiam orándi ipse formam dedit, ipse quid precarémur mónuit et instrúxit. Qui fecit vívere, dócuit et oráre, benignitáte ea scílicet, qua et cétera dare et conférre dignátus est, ut, dum prece et oratióne quam Fílius dócuit apud Patrem lóquimur, facílius audiámur.

Iam prædíxerat horam veníre, quando veri adoratóres adorárent Patrem in spíritu et veritáte, et implévit quod ante promísit, ut, qui spíritum et veritátem de eius sanctificatióne percépimus, de traditióne quoque eius vere et spiritáliter adorémus.

Quæ enim potest esse magis spiritális orátio quam quæ a Christo nobis data est, a quo nobis et Spíritus Sanctus missus est; quæ vera magis apud Patrem precátio quam quæ a Fílio, qui est véritas, de eius ore proláta est? Ut áliter oráre quam dócuit non ignorántia sola sit, sed et culpa, quando ipse posúerit et díxerit: Reícitis mandátum Dei, ut traditiónem vestram statuátis.

Orémus ítaque, fratres dilectíssimi, sicut magíster Deus dócuit. Amíca et familiáris orátio est Deum de suo rogáre, ad aures eius ascéndere Christi oratiónem.

Agnóscat Pater Fílii sui verba, cum precem fácimus: qui hábitat intus in péctore, ipse et in voce; et cum ipsum habeámus apud Patrem advocátum pro peccátis nostris, quando peccatóres pro delíctis nostris pétimus, advocáti nostri verba promámus. Nam cum dicat: Quia quodcúmque petiérimus a Patre in nómine eius dabit nobis, quanto efficácius impetrámus quod pétimus Christi nómine, si petámus ipsíus oratióne?


Originala teksto: Cyprianus Carthaginiensis († 258): Tractatus de dominica oratione, Cap. 1-3; en: Corpus Scriptorum Ecclesiasticorum Latinorum 3, 267-268

Dua Responsorio


Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo. Petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.

Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo. Petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.

Kion ajn vi petos en mia nomo, tion mi faros, por ke la Patro estu glorata en la Filo.

Petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ĝis nun vi petis nenion en mia nomo. Petu, kaj vi ricevos, por ke via ĝojo estu plena. – Joh 16, 24; 14, 13

PREĜO


Ni preĝu.
Rigardu, Dio, Vian familion,
kaj donu ke ni,
kiuj korpe sin bridas per modero,
mense ekbrilu en la deziro al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Joe 2, 12-13


Returnu vin al Mi per via tuta koro,
kun fastado, plorado, kaj ĝemegado;
disŝiru vian koron, ne viajn vestojn,
kaj returnu vin al la Eternulo, via Dio;
ĉar Li estas favorkora kaj kompatema,
longepacienca kaj indulgema,
kaj Li bedaŭras malfeliĉon.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Sinjoro, instruu nin preĝi,
kiel ankaŭ Johano instruis siajn disĉiplojn. – el Luk 11, 1

PREĜADO


Petoj


Benedicámus Christo, qui se nobis dedit ut panem de cælo descendéntem, atque ad eum oratiónem nostram dirigámus: Christe, panis et medéla animárum, róbora nos.

Dómine, fac ut, eucharístico satiáti convívio,
—dona sacrifícii paschális plene participémus.

Tríbue nobis verbum tuum in corde bono et óptimo retinére,
—ut fructum afferámus in patiéntia.

Fac ut in perficiéndo órdine mundi tibi álacres cooperémur,
—ut per Ecclésiam tuam præcónium pacis facílius diffundátur.

Peccávimus, Dómine, peccávimus,
—dele iniquitátes nostras grátia tua salutári.


¶ Kristo, pano kaj kuracilo de la animoj, fortigu nin.

Patro nia

Preĝo


Rigardu, Dio, Vian familion,
kaj donu ke ni,
kiuj korpe sin bridas per modero,
mense ekbrilu en la deziro al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – el Joe 2, 17


Inter la portiko kaj la altaro ploru la pastroj, servistoj de la Eternulo, kaj ili diru:
Indulgu, ho Eternulo, Vian popolon,
kaj ne kovru per honto Vian heredaĵon,
la nacioj ne moku ilin.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Jer 3, 25


Kontraŭ la Eternulo, nia Dio, ni pekis, ni kaj niaj patroj,
de nia juneco ĝis la nuna tago,
kaj ni ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – el Jes 58, 1-2


Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin,
laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro,
kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon
kaj al la domo de Jakob ĝiajn pekojn.
Min ili ĉiutage serĉas,
kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn;
kiel popolo, kiu faras bonon
kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Rigardu, Dio, Vian familion,
kaj donu ke ni,
kiuj korpe sin bridas per modero,
mense ekbrilu en la deziro al Vi.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Jak 2, 14.17-18


Kia estas la profito, miaj fratoj,
se iu diras, ke li havas fidon, sed ne havas farojn?
ĉu tiu fido povas lin savi?
Fido, ne havante farojn, estas en si mem malviva.
Montru al mi vian fidon aparte de faroj,
kaj mi per miaj faroj montros al vi la fidon.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Sed vi, kiam vi preĝas, eniru en vian ĉambreton,
kaj ŝlosinte vian pordon, preĝu al via Patro. – el Mat 6, 6

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum, a quo iubémur ut vigilántiam et oratiónem advérsus tentatiónes adhibeámus, eníxe deprecémur: Atténde, Dómine, et miserére.

Christe Iesu, qui congregátis ad orándum in nómine tuo te affutúrum promisísti,
—nos tecum Patrem in Spíritu Sancto semper oráre concéde.

Cæléstis Sponse, máculas ab Ecclésia tua dilécta exclúde,
—eámque ambuláre concéde in spe et virtúte Spíritus Sancti.

Hóminis amátor, redde nos sollícitos de próximo nostro, sicut unicuíque mandásti,
—ut salutáre lumen tuum vivídius ómnibus effúlgeat.

Rex pacífice, da pacem tuam in mundo vigére,
—ut præséntia tua salutáris ubíque magis percipiátur.

Omnibus defúnctis beátæ æternitátis intróitum résera,
—eísque incorruptiónis áperi limen et glóriæ.


¶ Atentu, Sinjoro, kaj kompatu.

Patro nia

Preĝo


Rigardu, Dio, Vian familion,
kaj donu ke ni,
kiuj korpe sin bridas per modero,
mense ekbrilu en la deziro al Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.