Merkredo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 1a Karesma Semajno > Merkredo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj.

Faru al vi novan koron kaj novan spiriton. – el Jeĥ 18, 30-31

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 10, 21 - 11, 10


El la libro Eliro

Tiam la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon al la ĉielo, kaj fariĝos mallumo en la lando Egipta, palpebla mallumo. Kaj Moseo etendis sian manon al la ĉielo, kaj fariĝis densa mallumo en la tuta lando Egipta dum tri tagoj. Oni ne vidis unu alian, kaj neniu leviĝis de sia loko dum tri tagoj; sed ĉiuj Izraelidoj havis lumon en siaj loĝejoj.

Tiam Faraono alvokis Moseon, kaj diris: Iru, faru servon al la Eternulo; nur viaj ŝafoj kaj viaj bovoj restu; ankaŭ viaj infanoj iru kun vi. Sed Moseo diris: Vi devas ankaŭ doni en niajn manojn oferojn kaj bruloferojn, kiujn ni alportos al la Eternulo, nia Dio. Ankaŭ niaj brutoj iros kun ni, ne restos eĉ unu hufo; ĉar el ili ni prenos, por fari servon al la Eternulo, nia Dio; kaj ni ne scias, per kio ni devas servi al la Eternulo, ĝis ni venos tien.

Kaj la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne volis forliberigi ilin. Kaj Faraono diris al li: Iru for de mi! Gardu vin, ke vi ne venu plu antaŭ mian vizaĝon; ĉar en la tago, en kiu vi venos antaŭ mian vizaĝon, vi mortos. Tiam Moseo diris: Tiel vi diris; mi ne venos do plu antaŭ vian vizaĝon.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Ankoraŭ unu punon Mi venigos sur Faraonon kaj sur Egiptujon; post tio li forliberigos vin el ĉi tie; kaj forliberigante, li tute elpelos vin el ĉi tie. Diru nun al la popolo, ke ili petu ĉiu viro de sia proksimulo kaj ĉiu virino de sia proksimulino vazojn arĝentajn kaj vazojn orajn. Kaj la Eternulo donis al la popolo favoron ĉe la Egiptoj; kaj ankaŭ Moseo estis tre granda homo en la lando Egipta, en la okuloj de la servantoj de Faraono kaj en la okuloj de la popolo.

Kaj Moseo diris: Tiel diris la Eternulo: En la mezo de la nokto Mi iros internen de Egiptujo. Kaj mortos ĉiu unuenaskito en la lando Egipta, de la unuenaskito de Faraono, kiu sidas sur sia trono, ĝis la unuenaskito de la sklavino, kiu sidas malantaŭ la muelejo; kaj ĉiu unuenaskito el la brutoj. Kaj estos granda kriado en la tuta lando Egipta, tia, ke simila al ĝi neniam estis kaj neniam plu estos. Sed ĉe ĉiuj Izraelidoj ne movos hundo sian langon, nek kontraŭ homon, nek kontraŭ bruton; por ke vi sciu, kiel la Eternulo faras apartigon inter la Egiptoj kaj la Izraelidoj. Kaj venos ĉiuj viaj sklavoj al mi kaj terĵetiĝos antaŭ mi, dirante: Eliru vi kaj la tuta popolo, kiu vin sekvas. Post tio mi eliros. Kaj li eliris for de Faraono kun granda kolero.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Faraono vin ne aŭskultos; por ke multiĝu Miaj mirakloj en la lando Egipta. Kaj Moseo kaj Aaron faris ĉiujn tiujn miraklojn antaŭ Faraono; sed la Eternulo obstinigis la koron de Faraono, kaj li ne forliberigis la Izraelidojn el sia lando.

Unua Responsorio


Ili meritis esti senigitaj je lumo, ĉar ili tenis malliberuloj Viajn filojn, pere de kiuj la senperea lumo de la Leĝo devis esti donita al la mondo.

Ili meritis esti senigitaj je lumo, ĉar ili tenis malliberuloj Viajn filojn, pere de kiuj la senperea lumo de la Leĝo devis esti donita al la mondo.

Super la Egiptoj etendiĝis peza nokto, sed estis tre granda lumo por Viaj sanktuloj,

pere de kiuj la senperea lumo de la Leĝo devis esti donita al la mondo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Ili meritis esti senigitaj je lumo, ĉar ili tenis malliberuloj Viajn filojn, pere de kiuj la senperea lumo de la Leĝo devis esti donita al la mondo. – el Saĝ 18, 4; kp. 17, 20 - 18, 1

Dua Legaĵo – Afrahato


El la Demonstroj de la sankta episkopo Afrahato pri la cirkumcido

Circumcisio cordis

Lex atque fœdus omníno fuére mutáta. Primum enim Deus pactum Adæ mutávit, et áliud impósuit Noe; áliud étiam Abrahæ, quod mutávit ut novum Móysi daret. Cumque mosáicum fœdus non observarétur, áliud dedit in generatióne última pactum, deínceps non immutándum. Adæ enim legem statúerat ut de árbore vitæ non coméderet, Noe arcum in núbibus, Abrahæ iam propter fidem elécto dedit póstea circumcisiónem, notam ac signáculum pósteris. Móyses agnum paschæ hábuit, propitiatiónem pro pópulo.

Omnia autem hæc fœdera erant áliud ab álio divérsa. Porro circumcísio, quam probat illórum fœderum dator, ea est, de qua dixit Ieremías: Circumcídite præpútium cordis vestri. Quod si firmum fuit pactum, quod constítuit Abrahæ Deus, firmum étiam et fidéle istud est, nec póterit legem ultra pónere, sive ab iis qui extra legem sunt, sive a subiéctis legis inítium ducéntem.

Nam legem Móysi dedit cum observántiis et præcéptis suis, et, cum eam non servárent, legem et præcépta eius írrita fecit; promísit se testaméntum novum datúrum, quod dixit a prióre divérsum fore, licet unus sit dator ambórum. Atque hoc est testaméntum, quod se pollícitus est datúrum: Omnes cognóscent me a mínimo ex eis usque ad máximum eórum. Et in hoc testaménto non est ultra circumcísio carnis et signum pópuli.

Pro certo scimus, caríssime, Deum in váriis generatiónibus constituísse leges, quæ donec ei plácuit in usu fuérunt, et póstmodum antiquátæ sunt, quemádmodum Apóstolus ait quod in multis similitudínibus olim súbstitit regnum Dei in síngulis tempóribus.

Porro verax est Deus noster, et præcépta eius fidelíssima; et fœdus quodcúmque in témpore suo firmum et verum comprobátum est, et qui circumcísi sunt corde vivunt atque íterum circumcidúntur super Iordánem verum, qui est baptísmus remissiónis peccatórum.

Iesus, fílius Nun, pópulum secúndo circumcídit cultro lapídeo, quando Iordánem tránsiit ipse cum pópulo suo; Iesus salvátor noster secúndo circumcídit circumcisióne cordis gentes, quæ in eum credidérunt, et baptísmo ablútæ sunt, et circumcísæ sunt gládio quod est verbum eius, penetrabílius omni gládio ancípiti.

Iesus, fílius Nun, pópulum ad terram promissiónis transmísit; Iesus salvátor noster terram vitæ promísit ómnibus, qui verum Iordánem transíerint, et credíderint, et præpútio cordis sui fúerint circumcísi.

Beáti ígitur qui in cordis præpútio sunt circumcísi, et ex aquis renáti sunt circumcisiónis secúndæ; isti hereditátem accípient cum Abraham, duce fidéli ac patre ómnium géntium, quóniam ei fides sua ad iustítiam reputáta est.


Originala teksto: Aphraates († post 345): Demonstratio 11, De circumcisione, 11-12; en: PS 1, 498-503

Dua Responsorio


Mi faros kun la domo de Izrael interligon novan: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon. Sur ilia koro Mi ilin skribos, ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio.

Mi faros kun la domo de Izrael interligon novan: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon. Sur ilia koro Mi ilin skribos, ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio.

Ne sur ŝtonaj tabeloj, sed sur la karnaj tabeloj de la koro.

Sur ilia koro Mi ilin skribos, ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi faros kun la domo de Izrael interligon novan: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon. Sur ilia koro Mi ilin skribos, ne per inko, sed per la Spirito de la vivanta Dio. – el Heb 8, 8.10; el 2 Kor 3, 3

PREĜO


Ni preĝu.
Atentu, Dio, favore la devotecon de Via popolo,
por ke tiuj, kiuj korpe sin moderigas per abstino,
mense refreŝiĝu per la frukto de bon-farado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Rea 7, 6.8-9


Vin elektis la Eternulo, via Dio,
ke vi estu Lia popolo propra el ĉiuj popoloj, kiuj estas sur la tero.
Pro la amo de la Eternulo al vi,
kaj por ke Li plenumu la ĵuron, kiun Li ĵuris al viaj patroj,
la Eternulo elkondukis vin per forta mano
kaj liberigis vin el la domo de sklaveco,
el la mano de Faraono, reĝo de Egiptujo.
Sciu do, ke la Eternulo, via Dio, nur Li estas Dio,
Dio fidinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon
rilate al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj
dum mil generacioj.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Generacio malbona kaj adultema serĉas signon;
kaj signo ne estos donita al ĝi, krom la signo de Jona. – el Mat 16, 4

PREĜADO


Petoj


Benedicátur Auctor salútis nostræ, qui vult hómines fíeri in se novam creatúram, ut vétera tránseant et ómnia renovéntur. Quaprópter viva spe fulti eum rogémus: Rénova nos, Dómine, in Spíritu tuo.

Dómine, qui cælum novum terrámque novam promisísti, semper nos rénova per Spíritum tuum,
—ut in cælésti Ierúsalem te iúgiter perfruámur.

Da nos tecum operári ut hunc mundum Spíritu tuo imbuámus,
—atque in iustítia, caritáte et pace cívitas terréna finem suum efficácius assequátur.

Tríbue nos omnes desídias et neglegéntias castigáre,
—et supérnis delectári munéribus.

Líbera nos a malo,
—nosque a fascinatióne nugacitátis, quæ bona obscúrat, defénde.


¶ Novigu nin, Sinjoro, en via Spirito.

Patro nia

Preĝo


Atentu, Dio, favore la devotecon de Via popolo,
por ke tiuj, kiuj korpe sin moderigas per abstino,
mense refreŝiĝu per la frukto de bon-farado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – el Jeĥ 18, 30-32


Pentu kaj retiru vin de ĉiuj viaj krimoj,
por ke la malbonagoj ne estu por vi falilo.
Forĵetu de vi ĉiujn viajn krimojn, per kiuj vi pekis,
kaj faru al vi novan koron kaj novan spiriton.
Kial vi mortu, ho domo de Izrael?
Ĉar Mi ne deziras la morton de mortanto, diras la Sinjoro, la Eternulo;
konvertu vin kaj vivu.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Zeĥ 1, 3-4


Revenu al Mi, diras la Eternulo Cebaot,
kaj tiam Mi returnos Min al vi.
Ne estu kiel viaj patroj,
al kiuj vokadis la antaŭaj profetoj, dirante:
Deturnu vin de viaj malbonaj vojoj kaj de viaj malbonaj agoj;
– sed ili ne aŭskultis.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – el Dan 4, 24


Liberigu vin de viaj pekoj per justeco
kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj;
per tio via bonstato fariĝos longedaŭra.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Atentu, Dio, favore la devotecon de Via popolo,
por ke tiuj, kiuj korpe sin moderigas per abstino,
mense refreŝiĝu per la frukto de bon-farado.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – el Flp 2, 12-15


Ellaboru kun timo kaj tremo vian propran savon;
ĉar Dio estas Tiu, kiu elfaras en vi la volon kaj la energion laŭ Sia bonvolo.
Ĉion faru sen murmuroj kaj disputoj,
por ke vi estu senkulpaj kaj simplaj, filoj de Dio.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Kiel Jona estis tri tagojn kaj tri noktojn en la ventro de la marmonstro,
tiel la Filo de homo estos en la koro de la tero. – el Mat 12, 40

PREĜADO


Petoj


Deum omnipoténtem et providéntem exaltémus. Ipse scit ómnia, quibus índiget pópulus suus, sed vult nos primum de regno suo sollícitos. Ideo acclamémus: Advéniat regnum tuum et iustítia eius.

Pater sancte, qui Christum ut pastórem animárum nostrárum dedísti, adésto pastóribus et pópulis eórum diligéntiæ créditis, ne gregi desit cura pastóris,
—neque pastóribus obœdiéntia gregis.

Induc christiános, ut fratérna pietáte infírmis aŭiliéntur,
—et ipsi Fílio tuo in iis subvéniant.

Fac ut nondum Evangélio credéntes Ecclésiam tuam ingrediántur,
—eámque bonis opéribus semper ædíficent in caritáte.

Da nobis peccatóribus véniam a te impetráre,
—et simul reconciliári cum Ecclésia tua.

Præsta, ut defúncti ad vitam tránseant ætérnam,
—et semper tecum commoréntur.


¶ Venu Via regno kaj ties justeco.

Patro nia

Preĝo


Atentu, Dio, favore la devotecon de Via popolo,
por ke tiuj, kiuj korpe sin moderigas per abstino,
mense refreŝiĝu per la frukto de bon-farado.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.