Ĵaŭdo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 1a Karesma Semajno > Ĵaŭdo


Psalmoj: Unua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Kiu pensas pri la leĝo de la Eternulo

donos sian frukton en sia tempo. – kp. Psa 1, 2-3

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 12, 1-20


El la libro Eliro

Kaj la Eternulo ekparolis al Moseo kaj al Aaron en la lando Egipta, dirante:

Ĉi tiu monato estu por vi komenco de la monatoj; la unua ĝi estu por vi inter la monatoj de la jaro. Diru al la tuta komunumo de Izrael: En la deka tago de ĉi tiu monato prenu al si ŝafidon ĉiu patro de familio, po unu ŝafido por domo. Kaj se en la domo estas tro malmulte da personoj por tuta ŝafido, tiam li prenu kune kun sia najbaro plej proksima al lia domo; laŭ la nombro de la animoj, laŭ la kvanto de manĝado de ĉiu, ili kalkulu sin por la ŝafido. La ŝafido estu sendifekta, virseksa, havanta la aĝon de unu jaro; el la ŝafoj aŭ el la kaproj vi povas preni. Konservu ĝin ĝis la dek-kvara tago de ĉi tiu monato; kaj la tuta komunumo de Izrael buĉu ĝin en la komenco de vespero. Kaj ili prenu iom el la sango, kaj ŝmiru sur ambaŭ fostoj kaj sur la supra sojlo de la domoj, en kiuj ili ĝin manĝos. Kaj ili manĝu la viandon en tiu nokto, rostitan sur fajro; kaj macojn kun maldolĉaj herboj ili manĝu. Ne manĝu ĝin duonkrudan, nek kuiritan en akvo, sed nur rostitan sur fajro kun ĝiaj kapo, kruroj, kaj internaĵoj. Ne restigu iom el ĝi ĝis la mateno; kio restos el ĝi ĝis la mateno, tion bruligu per fajro. Kaj tiele manĝu ĝin: via lumbo estu zonita, viaj ŝuoj sur viaj piedoj, kaj via bastono en via mano; kaj manĝu ĝin rapidante; ĝi estas Pasko de la Eternulo.

Kaj Mi trairos la landon Egiptan en tiu nokto, kaj Mi batos ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la homoj ĝis la brutoj; kaj super ĉiuj dioj de Egiptujo Mi faros juĝon, Mi, la Eternulo. Kaj la sango ĉe vi estos signo sur la domoj, en kiuj vi troviĝas; kiam Mi vidos la sangon, Mi pasos preter vi, kaj ne estos inter vi la eksterma puno, kiam Mi batos la landon Egiptan. Kaj tiu tago estu por vi memoraĵo; kaj festu ĝin kiel feston de la Eternulo en viaj generacioj, kiel leĝon por eterne festu ĝin.

Dum sep tagoj manĝu macojn; en la unua tago forigu la fermentaĵon el viaj domoj; ĉiu kiu manĝos fermentaĵon de la unua tago ĝis la sepa tago, ties animo estos ekstermita el Izrael.

Kaj en la unua tago faru al vi sanktan kunvenon, kaj en la sepa tago faru al vi sanktan kunvenon; nenia laboro estu farata en tiuj tagoj; nur kio estas necesa por manĝi por ĉiu, nur tio sola povas esti farata de vi.

Kaj observu la ordonon pri la macoj, ĉar ĝuste en tiu tago Mi elkondukis viajn taĉmentojn el la lando Egipta; kaj observu tiun tagon en viaj generacioj kiel leĝon eternan. De post la vespero de la dek-kvara tago de la unua monato manĝu macojn ĝis la vespero de la dudek-unua tago de la monato.

Dum sep tagoj fermentaĵo ne troviĝu en viaj domoj; ĉar kiu manĝos fermentaĵon, ties animo ekstermiĝos el la komunumo de Izrael, ĉu li estas fremdulo, aŭ ĉu li estas indiĝeno de la lando. Nenion fermentintan manĝu; en ĉiuj viaj loĝlokoj manĝu macojn.

Unua Responsorio


La dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi, Sinjoro, elaĉetis nin al Dio per via sango.

La dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi, Sinjoro, elaĉetis nin al Dio per via sango.

Ne per oro aŭ arĝento ni elaĉetiĝis, sed per multekosta sango, kiel de ŝafido senmakula kaj sendifekta, la sango de Kristo.

Vi, Sinjoro, elaĉetis nin al Dio per via sango.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

La dudek kvar presbiteroj falis antaŭ la Ŝafido, kaj ili kantis novan kanton, dirante: Vi, Sinjoro, elaĉetis nin al Dio per via sango. – kp Ago 5, 8-9; 1 Pet 1, 18-19

Dua Legaĵo – Asterio el Amasejo


El la Homilioj de la sankta episkopo Asterio el Amasejo

Imitemur eam pascendi rationem, qua Dominus usus est

Si Deum cúpitis æmulári, quod ad eius imáginem facti sitis, exémplum ipsíus imitámini. Vos, qui christiáni estis, qui nómine ipso humanitátem profitémini, imitámini Christi caritátem.

Benignitátis eius divítias consideráte, qui, cum per hóminem ad hómines ventúrus esset, præmísit Ioánnem, pæniténtiæ præcónem et ducem, et ante Ioánnem prophétas omnes, qui docérent hómines ut resipíscerent, redírent in viam et ad meliórem frugem sese convérterent.

Mox ipse véniens ore próprio clamábat ex persóna sua: Veníte ad me, omnes, qui laborátis et oneráti estis, et ego refíciam vos. Quómodo autem vocem suam audiéntes excépit? Fácilem eis peccatórum véniam largítus est, celériter ipsos et moménto témporis ab iis, a quibus angebántur, liberávit: Verbum sanctos réddidit, Spíritus confirmávit, vetus homo in aqua sepúltus est, novus generátus grátia flóruit.

Quid deínde consecútum est? Qui inimícus fúerat, amícus evásit; qui aliénus, fílius; qui profánus, sacer ac pius.

Imitémur eam pascéndi ratiónem, qua Dóminus usus est; Evangélia contemplémur; ibíque, tamquam in spéculo, diligéntiæ et benignitátis exémplum intuéntes, eas perdiscámus.

Illic enim in parábolis adumbratísque sermónibus vídeo centum óvium hóminem pastórem, qui, cum illárum una a grege discessísset et errabúnda vagarétur, non mansit cum illis, quæ servántes órdinem pascebántur; sed, ad eam requiréndam proféctus, multas valles saltúsque superávit, magnos atque árduos montes transcéndit, in solitudínibus peragrándo multo cum labóre támdiu pervestigávit, donec errántem invénit.

Invéntam autem non verberávit, nec urgéndo veheméntius ad gregem cómpulit, sed húmeris suis impósitam et léniter tractátam ad gregem gestávit, maiórem ex una illa invénta, quam ex reliquárum multitúdine, lætítiam percípiens. Rem obscuritáte similitúdinis obvolútam atque recónditam considerémus. Ovis hæc non ovem omníno, nec pastor ille plane pastórem, sed áliud quiddam signíficat.

His exémplis sacræ res continéntur. Nos enim cómmonent, ne hómines pro pérditis ac desperátis habeámus, neve eos in perículis versántes neglegámus aut segnes simus ad feréndum aŭílium, sed eos, a recta vivéndi ratióne deflecténtes et errántes, reducámus in viam, eorúmque lætémur réditu, atque ipsos cum bene piéque vivéntium multitúdine coniungámus.


Originala teksto: Asterius Amasenus († antaŭ 431): Homilia 13; en: Patrologia Græca 40, 355-358. 362

Dua Responsorio


Faru juĝon justan. Ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato.

Faru juĝon justan. Ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato.

Se vi pardonas al homoj iliajn kulpojn, via Patro ĉiela ankaŭ pardonos al vi.

Ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Faru juĝon justan. Ĉiu estu bona kaj kompatema al sia frato. – el Zeĥ 7, 9; Mat 16, 14

PREĜO


Ni preĝu.
Donacu, ni petas, Dio, al ni ĉiam la spiriton de ĝusta pensado
kaj la pretecon por ĝusta agado,
por ke ni, kiuj sen Vi ne povas ekzisti,
estu kapablaj vivi laŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – kp. 1 Reĝ 8, 51-53


Ni estas Via popolo kaj Via heredaĵo.
Viaj okuloj estu malfermitaj al la petego de Via servanto
kaj al la petego de Via popolo Izrael,
por ke Vi aŭdu nin pri ĉio, pri kio ni vokas al Vi.
Ĉar Vi distingis nin kiel Vian heredaĵon el ĉiuj popoloj de la tero.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Se vi, estante malbonaj, scias doni bonajn donacojn al viaj filoj,
kiom pli certe via Patro, kiu estas en la ĉielo, donos bonaĵojn al tiuj, kiuj petas de Li? – Mat 7, 11

PREĜADO


Petoj


Christum Dóminum nostrum laudántes, qui ut lŭ mundi appáruit, ne ambularémus in ténebris sed lumen vitæ haberémus, ei supplicémus: Verbum tuum sit lucérna pédibus nostris.

Benigníssime Deus, concéde nobis hódie in tui imitatióne profícere,
—ut, quod in primo cécidit Adam, dénuo in te erigátur.

Præbe verbum tuum lucérnam pédibus nostris,
—ut, veritátem faciéntes, caritáte in te crescámus per ómnia.

Doce nos ad ómnium bonum propter nomen tuum fidéliter ágere,
—ut humána família magis per Ecclésiam illuminétur.

Fac nos per sincéram conversiónem amicítiam tuam magis magísque fovére,
—et offénsas sapiéntiæ atque bonitáti tuæ illátas expiáre.


¶ Via vorto estas lumilo por miaj piedoj. – el Psa 119, 105

Patro nia

Preĝo


Donacu, ni petas, Dio, al ni ĉiam la spiriton de ĝusta pensado
kaj la pretecon por ĝusta agado,
por ke ni, kiuj sen Vi ne povas ekzisti,
estu kapablaj vivi laŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 55, 6-7


Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla;
voku Lin, dum Li estas proksime.
Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn,
kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos,
kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – el Rea 30, 2-3


Kiam vi revenos al la Eternulo, via Dio,
kaj aŭskultos Lian voĉon
konforme al ĉio, kion mi ordonas al vi hodiaŭ,
vi kaj viaj gefiloj,
per via tuta koro kaj per via tuta animo:
tiam la Eternulo, via Dio, revenigos viajn kaptitojn,
kaj Li kompatos vin.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Heb 10, 35-36


Ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.
Ĉar vi havas bezonon de pacienco,
por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Donacu, ni petas, Dio, al ni ĉiam la spiriton de ĝusta pensado
kaj la pretecon por ĝusta agado,
por ke ni, kiuj sen Vi ne povas ekzisti,
estu kapablaj vivi laŭ Vi.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Jak 4, 7-8.10


Submetiĝu al Dio;
sed rezistu la diablon, kaj li forkuros de vi.
Alproksimiĝu al Dio, kaj Li alproksimiĝos al vi.
Purigu la manojn, vi pekuloj,
kaj ĉastigu la korojn, vi duoblanimuloj.
Humiliĝu antaŭ la Sinjoro, kaj Li vin altigos.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Petu, kaj estos donite al vi;
serĉu, kaj vi trovos;
frapu, kaj estos malfermite al vi. – Mat 7, 7

PREĜADO


Petoj


A Christo Dómino, qui nobis dedit mandátum novum mútuæ dilectiónis, flagitémus: Caritátem plebis tuæ, Dómine, adáuge.

Magíster bone, doce nos in frátribus temetípsum dilígere,
—atque in iis benefácere tibi.

Qui in cruce pro carnifícibus tuis véniam a Patre impetrásti,
—da nobis inimícos dilígere et pro persequéntibus nos oráre.

Per mystérium córporis et sánguinis tui, amórem, virtútem et fidúciam nostram adáuge;
—débiles corróbora, mæstos consoláre, spem agonizántibus infúnde.

Lŭ mundi, qui cæco nato post ablutiónem lumen vidére tribuísti,
—catechúmenos per lavácrum aquæ et verbo vitæ illúmina.

Defúnctos sátia dilectióne tua ætérna,
—nosque inter eléctos tuos connúmera.


¶ Pliigu, Sinjoro, la karitaton de via popolo.

Patro nia

Preĝo


Donacu, ni petas, Dio, al ni ĉiam la spiriton de ĝusta pensado
kaj la pretecon por ĝusta agado,
por ke ni, kiuj sen Vi ne povas ekzisti,
estu kapablaj vivi laŭ Vi.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.