Sabato ☐
Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 1a Karesma Semajno > Sabato
Psalmoj: Unua Semajno
► HORO DE LA LEGAĴOJ
Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
VERSIKLO
Kiu faras la veron, venas al la lumo,
por ke liaj faroj estu montrataj. – el Joh 3, 21
VORTO DE DIO
Unua Legaĵo – Eli 12, 37-49; 13, 11-16
El la libro Eliro
Kaj la Izraelidoj ekiris el Rameses al Sukot, en la nombro de ĉirkaŭ sescent mil piedirantaj viroj, krom la infanoj. Kaj ankaŭ granda amaso da diversgentaj homoj eliris kun ili, kaj da ŝafoj kaj bovoj tre granda brutaro. Kaj el la pasto, kiun ili elportis el Egiptujo, ili bakis macajn platpanojn, ĉar ĝi ankoraŭ ne fermentis; ĉar ili estis elpelitaj el Egiptujo kaj ne povis prokrasti, kaj ili eĉ ne pretigis al si manĝaĵon.
La daŭro de la tempo, kiun la Izraelidoj loĝis en Egiptujo, estis kvarcent tridek jaroj. Kiam finiĝis kvarcent tridek jaroj, ĝuste en la sama tago, ĉiuj taĉmentoj de la Eternulo eliris el la lando Egipta. Ĝi estas nokto dediĉata al la Eternulo, ĉar Li elkondukis ilin el la lando Egipta; ĝi estas tiu nokto, kiu estas dediĉata al la Eternulo de ĉiuj Izraelidoj en iliaj generacioj.
Kaj la Eternulo diris al Moseo kaj Aaron: Ĉi tio estas la leĝo pri la Pasko: Neniu fremdulo manĝu ĝin. Sed ĉiu sklavo, kiun iu aĉetis per mono, se vi cirkumcidis lin, tiam li povas manĝi ĝin. Pasloĝanto kaj dungito ne manĝu ĝin. En unu domo ĝi estu manĝata; ne elportu el la domo iom el la viando eksteren, kaj oston en ĝi ne rompu. La tuta komunumo de Izrael faru ĝin. Kaj se enloĝiĝos ĉe vi aligentulo kaj li volos fari Paskon al la Eternulo, tiam cirkumcidu ĉe li ĉiujn virseksulojn, kaj tiam li povas prepari sin, por fari ĝin, kaj li estos kiel indiĝeno de la lando; sed neniu ne cirkumcidita manĝu ĝin. La sama leĝo estu por la indiĝeno, kaj por la aligentulo, kiu enloĝiĝis inter vi.
Kaj kiam la Eternulo venigos vin en la landon de la Kanaanidoj, kiel Li ĵuris al vi kaj al viaj patroj, kaj donos ĝin al vi, tiam transdonadu ĉiun utermalferminton al la Eternulo, kaj ĉiun unuenaskiton el la brutoj, virseksulon, al la Eternulo. Kaj ĉiun unuenaskiton el la azenoj elaĉetu per ŝafido; kaj se vi ne elaĉetos, tiam rompu al ĝi la kolon; kaj ĉiun homan unuenaskiton inter viaj filoj elaĉetu. Kaj kiam via filo morgaŭ vin demandos, dirante: kio tio estas? tiam diru al li: Per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo, el la domo de sklaveco; kaj kiam Faraono obstine rifuzis forliberigi nin, tiam la Eternulo mortigis ĉiun unuenaskiton en la lando Egipta, de la unuenaskito de homo ĝis la unuenaskito de bruto; tial mi oferas al la Eternulo ĉiun utermalfermintan virseksulon, kaj ĉiun unuenaskiton el miaj filoj mi elaĉetas. Kaj tio estu kiel signo sur via mano kaj kiel memorigaĵo inter viaj okuloj; ĉar per forta mano la Eternulo elkondukis nin el Egiptujo.
Unua Responsorio
La gepatroj de Jesuo alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo.
La gepatroj de Jesuo alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo.
Kaj ili alportis oferon: paron da turtoj, aŭ du kolombidojn,
kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
La gepatroj de Jesuo alportis lin al Jerusalem, por prezenti lin al la Eternulo, kiel estas skribite en la leĝo de la Eternulo: Ĉiu virseksulo, kiu malfermas la uteron, estu dediĉita al la Eternulo. – kp. Luk 2, 22-24
Dua Legaĵo – 2a Vatikana Koncilio
El la konstitucio «Gaudium et spes» de la 2a Vatikana Koncilio pri la eklezio en la hodiaŭa mondo
Mundus hodiérnus simul poténtem ac débilem se éxhibet, capácem óptima vel péssima patrándi, dum ipsi ad libertátem aut servitútem, ad progréssum aut regréssum, ad fraternitátem aut ódium prostat via. Prætérea, homo cónscius fit ipsíus esse recte dirígere vires, quas ipse suscitávit et quæ eum opprímere aut ei servíre possunt. Unde seípsum intérrogat.
Revéra inæquilíbria quibus labórat mundus hodiérnus cum inæquilíbrio illo fundamentalióri conectúntur, quod in hóminis corde radicátur.
In ipso enim hómine plura eleménta sibi ínvicem oppúgnant. Dum enim una ex parte, útpote creatúra, multiplíciter sese limitátum experítur, ex áltera vero in desidériis suis illimitátum et ad superiórem vitam vocátum se sentit.
Multis sollicitatiónibus attráctus, iúgiter inter eas selígere et quibúsdam renuntiáre cógitur. Immo, infírmus ac peccátor, non raro illud quod non vult facit et illud quod fácere vellet non facit. Unde in seípso divisiónem pátitur, ex qua étiam tot ac tantæ discórdiæ in societáte oriúntur.
Plúrimi sane, quorum vita materialísmo práctico infícitur, a clara huiúsmodi dramátici status perceptióne avertúntur, vel saltem, miséria oppréssi, impediúntur quóminus illum consíderent.
Multi in interpretatióne rerum multifárie propósita quiétem se inveníre exístimant.
Quidam vero a solo conátu humáno veram plenámque géneris humáni liberatiónem exspéctant, sibíque persuásum habent futúrum regnum hóminis super terram ómnia vota cordis eius expletúrum esse.
Nec desunt qui, de sensu vitæ desperántes, audáciam laudant eórum qui, exsisténtiam humánam omnis significatiónis própriæ expértem existimántes, ei totam significatiónem ex solo próprio ingénio conférre nitúntur.
Attamen, coram hodiérna mundi evolutióne, in dies numerosióres fiunt qui quæstiónes máxime fundamentáles vel ponunt vel nova acuitáte perséntiunt: Quid est homo? Quinam est sensus dolóris, mali, mortis, quæ, quamquam tantus progréssus factus est, subsístere pergunt? Ad quid victóriæ illæ tanto prétio acquisítæ? Quid societáti homo afférre, quid ab ea exspectáre potest? Quid post vitam hanc terréstrem subsequétur?
Credit autem Ecclésia Christum, pro ómnibus mórtuum et resuscitátum, hómini lucem et vires per Spíritum suum præbére, ut ille summæ suæ vocatióni respondére possit; nec áliud nomen sub cælo datum esse homínibus, in quo opórteat eos salvos fíeri.
Simíliter credit clavem, centrum et finem totíus humánæ históriæ in Dómino ac Magístro suo inveníri.
Affírmat ínsuper Ecclésia ómnibus mutatiónibus multa subésse quæ non mutántur, quæque fundaméntum suum últimum in Christo habent, qui est heri, hódie, ipse et in sæcula.
Originala teksto: Constitutio pastoralis Gaudium et spes Concilii Vaticani secundi de Ecclesia in mundo huius temporis n. 9-10
Dua Responsorio
Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? La pikilo de la morto estas la peko. Sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? La pikilo de la morto estas la peko. Sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
Danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Ho morto, kie estas via venko? Ho morto, kie estas via pikilo? La pikilo de la morto estas la peko. Sed danko estu al Dio, kiu donas al ni la venkon per nia Sinjoro Jesuo Kristo. – el 1 Kor, 55-57; Lam 3, 25
PREĜO
Ni preĝu.
Eterna Patro,
turnu niajn korojn al Vi,
por ke ni,
zorgante pri la unu necesa afero
kaj farante verkojn de la karitato,
estu kapablaj Vin glori.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 10, 41-42
► MATENA LAŬDO
Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.
Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
VORTO DE DIO
Legaĵo – Jes 1, 16-18
Lavu vin,
purigu vin;
forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj,
ĉesu malbonagi.
Lernu agi bone,
celu justecon,
helpu prematon,
havigu juston al orfo,
defendu aferon de vidvino.
Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo:
se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo;
kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.
Responsorio
Li savos vin de la reto de kaptisto.
Li savos vin de la reto de kaptisto.
De la pereiga pesto.
De la reto de kaptisto.
Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.
Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3
LAŬDKANTO
Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)
¶ Preĝu por viaj persekutantoj,
por ke vi estu filoj de via Patro, kiu estas en la ĉielo. – el Mat 5, 44-45
PREĜADO
Petoj
Christum Dóminum glorificémus, qui, ut nova creatúra hómines fíerent, lavácrum regeneratiónis instítuit eísque córporis et verbi sui mensam appósuit. Eum deprecémur, dicéntes: Rénova nos, Dómine, grátia tua.
Iesu, mitis et húmilis corde, índue nos víscera misericórdiæ, benignitátem et humilitátem concéde,
—ac patiéntiam cum ómnibus fac nos sectári.
Doce nos vere próximos esse míseris atque afflíctis,
—ut te bonum Samaritánum imitémur.
Beáta Virgo, mater tua, intercédat pro sacris virgínibus,
—ut consecratiónem, qua tibi sunt devótæ, in Ecclésia impénsius colant.
Donum tuæ misericórdiæ nobis largíre,
—ac peccáta et pœnas nobis dimítte.
¶ Novigu nin, Sinjoro, per via graco.
Patro nia
Preĝo
Eterna Patro,
turnu niajn korojn al Vi,
por ke ni,
zorgante pri la unu necesa afero
kaj farante verkojn de la karitato,
estu kapablaj Vin glori.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen. – kp. Luk 10, 41-42
► MEZA HORO
Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.
Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.
►► ANTAŬ-TAGMEZE
Legaĵo – Apo 3, 19-20
Ĉiujn, kiujn mi amas, mi riproĉas kaj punas;
estu do fervora, kaj pentu.
Jen mi staras ĉe la pordo kaj frapas;
se iu aŭdas mian voĉon kaj malfermas la pordon,
mi eniros al li kaj manĝos kun li, kaj li kun mi.
Versiklo
Koron puran kreu al mi, ho Dio.
Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12
►► TAGMEZE
Legaĵo – el Jes 44, 21-22
Memoru tion, ĉar vi estas Mia servanto;
Mi kreis vin Mia servanto;
vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.
Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon,
kaj viajn pekojn kiel nebulon;
revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.
Versiklo
Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.
Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11
►► POST-TAGMEZE
Legaĵo – el Gal 6, 7-8
Dio ne estas mokata;
ĉar ĉion, kion oni semas, tion ankaŭ li rikoltos.
Ĉar kiu semas por sia karno, el la karno tiu rikoltos putradon;
sed kiu semas por la Spirito, el la Spirito tiu rikoltos eternan vivon.
Versiklo
Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.
Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19
Preĝo
Ni preĝu.
Eterna Patro,
turnu niajn korojn al Vi,
por ke ni,
zorgante pri la unu necesa afero
kaj farante verkojn de la karitato,
estu kapablaj Vin glori.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen. – kp. Luk 10, 41-42