Lundo ☐


Breviero > Festocikloj > Propraj Partoj > Karesmo > 2a Karesma Semajno > Lundo


Psalmoj: Dua Semajno


► HORO DE LA LEGAĴOJ


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VERSIKLO


Pentu, kaj kredu al la evangelio.

Ĉar la regno de Dio alproksimiĝis. – kp. Mar 1, 15

VORTO DE DIO


Unua Legaĵo – Eli 14, 10-31


El la libro Eliro

Kiam Faraono alproksimiĝis, tiam la Izraelidoj levis siajn okulojn, kaj ekvidis, ke jen la Egiptoj iras post ili; kaj ili tre ektimis, kaj la Izraelidoj ekkriis al la Eternulo. Kaj ili diris al Moseo: Ĉu ne ekzistis tomboj en Egiptujo, ke vi prenis nin, por morti en la dezerto? Kion vi faris al ni, elkondukinte nin el Egiptujo? Tion ni diris ja al vi en Egiptujo: Lasu nin, kaj ni servu la Egiptojn; ĉar pli bone estus por ni servi la Egiptojn, ol morti en la dezerto. Tiam Moseo diris al la popolo: Ne timu; staru, kaj vidu la savon de la Eternulo, kiun Li faros al vi hodiaŭ; ĉar la Egiptojn, kiujn vi vidas hodiaŭ, vi eterne neniam plu vidos. La Eternulo militos por vi, kaj vi silentu.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Kion vi krias al Mi? Diru al la Izraelidoj, ke ili ekiru. Kaj vi levu vian bastonon kaj etendu vian manon super la maron kaj disfendu ĝin, por ke la Izraelidoj iru tra la mezo de la maro sur seka tero. Kaj jen, Mi obstinigos la korojn de la Egiptoj, kaj ili iros post vi; kaj Mi gloriĝos per Faraono kaj per lia tuta militistaro, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj. Kaj la Egiptoj sciiĝos, ke Mi estas la Eternulo, kiam Mi gloriĝos per Faraono, per liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj.

Kaj la Dia anĝelo, kiu iradis antaŭ la tendaro de la Izraelidoj, formoviĝis kaj ekiris post ili; kaj la nuba kolono formoviĝis de antaŭ ili kaj stariĝis post ili; kaj ĝi aperis inter la tendaro de la Egiptoj kaj la tendaro de la Izraelidoj, kaj ĝi estis nubo malluma, kaj lumis dum la nokto tiamaniere, ke unuj al la aliaj ne povis alproksimiĝi dum la tuta nokto.

Kaj Moseo etendis sian manon super la maron; kaj la Eternulo pelis la maron per forta orienta vento dum la tuta nokto kaj faris la maron seka tero; kaj la akvo disfendiĝis. Kaj la Izraelidoj ekiris tra la mezo de la maro sur seka tero, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre. Kaj la Egiptoj postkuris kaj venis post ili, ĉiuj ĉevaloj de Faraono, liaj ĉaroj kaj liaj rajdantoj, en la mezon de la maro. Kiam venis la matena gardotempo, la Eternulo ekrigardis la tendaron de la Egiptoj el la fajra kaj nuba kolono, kaj Li tumultigis la tendaron de la Egiptoj. Kaj Li depuŝis la radojn de iliaj ĉaroj kaj malrapidigis ilian iradon. Tiam la Egiptoj diris: Ni forkuru for de la Izraelidoj, ĉar la Eternulo militas por ili kontraŭ la Egiptoj.

Kaj la Eternulo diris al Moseo: Etendu vian manon super la maron, por ke la akvo revenu sur la Egiptojn, sur iliajn ĉarojn kaj iliajn rajdantojn. Kaj Moseo etendis sian manon super la maron, kaj la maro revenis en la komenco de la mateno, sur sian lokon, kaj la Egiptoj kuris renkonte al ĝi. Kaj la Eternulo ĵetis la Egiptojn en la mezon de la maro. Kaj la akvo revenis, kaj kovris la ĉarojn kaj la rajdantojn de la tuta militistaro de Faraono, kiu venis post ili en la maron; ne restis el ili eĉ unu. Sed la Izraelidoj iris sur seka tero tra la mezo de la maro, kaj la akvo estis por ili muro dekstre kaj maldekstre.

Kaj la Eternulo savis en tiu tago la Izraelidojn el la mano de la Egiptoj; kaj la Izraelidoj vidis la Egiptojn mortintaj sur la bordo de la maro. Kaj la Izraelidoj vidis la grandan manon, kiun la Eternulo aperigis sur la Egiptoj, kaj la popolo ektimis la Eternulon kaj ekkredis al la Eternulo kaj al Lia sklavo Moseo.

Unua Responsorio


Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron. Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, kaj Li estis por mi savo.

Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron. Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, kaj Li estis por mi savo.

La Eternulo estas viro de milito, Eternulo estas Lia nomo.

Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, kaj Li estis por mi savo.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi kantos al la Eternulo, ĉar Li alte leviĝis; ĉevalon kaj ĝian rajdanton Li ĵetis en la maron. Mia forto kaj glorkanto estas la Eternulo, kaj Li estis por mi savo. – el Eli 15, 1-3

Dua Legaĵo – Johano Krizostomo


El la kateĥizoj de la sankta episkopo Johano Krizostomo

Moyses et Christus

Iudæi mirácula vidérunt; tu quoque vidébis et maióra et clarióra, quam cum Iudæi ex Ægýpto exiérunt. Tu Pharaónem non vidísti cum cópiis suis submérsum, vidísti tamen diábolum cum armis flúctibus óbrutum. Mare illi transiérunt; tu transísti mortem. Ex Ægýptiis illi sunt erépti; tu e dæmóniis. Iudæi barbáricam dimisérunt servitútem; tu multo tristiórem servitútem peccáti.

Visne ália ratióne cognóscere te maióribus honorátum esse munéribus? Iudæi tunc contemplári non potuérunt glorificátam fáciem Móysis, qui tamen et consérvus et congéner erat eis; tu vero Christi vultum in glória eius vidísti. Et Paulus clamat, dicens: Nos reveláta fácie glóriam Dómini speculámur.

Habébant illi tunc Christum sequéntem, qui tamen multo vérius nos modo séquitur. Tunc enim Dóminus comitabátur eos per grátiam Móysis, nunc vero non solum per grátiam Móysis, sed étiam per vestram comitátur obœdiéntiam. Illis post Ægýptum desérta loca fuérunt; tibi, post éxitum, cælum. Illis dŭ et imperátor egrégius Móyses erat; nobis vero álius Móyses, Deus ipse, dŭ et imperátor.

Quæ enim nota fuit Móysis illíus? Móyses, ait Scriptúra, erat vir mitíssimus super omnes hómines qui morabántur in terra. Quam notam sine erróre Móysi nostro tribúere póssumus, quippe cui suavíssimus eíque íntime consubstantiális Spíritus adésset. Tum Móyses manus ad cælum levábat, unde manna, panem angelórum, deducébat; Móyses vero noster manus levat ad cælum nobísque cibum affert ætérnum. Percússit ille petram et aquárum fluénta dedúxit; hic tangit mensam, spiritálem pércutit tábulam et fontes Spíritus élicit. Idcírco tamquam fons in média mensa sita est, ut greges úndique accúrrant ad fontem eiúsque salutáribus reficiántur undis.

Cum ígitur talis hic fons, tales vitæ cópiæ ac mensa nobis úndique bonis abúndet innúmeris, nosque spiritálibus donis adáugeat, corde sincéro puráque appropinquémus consciéntia, ut grátiam et misericórdiam consequámur in témpore opportúno. Grátia et misericórdia Fílii Unigéniti, Dómini nostri et salvatóris Iesu Christi, per quem et cum quo Patri ac vivificánti Spirítui glória, honor, potéstas nunc et semper et in sæcula sæculórum. Amen.


Originala teksto: Ioannes Chrysostomus († 407): Catechesis 3, 24-27; en: Sources Chrétiennes 50, 165-167

Dua Responsorio


Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko. Ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.

Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko. Ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.

Taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, per la fido li forlasis Egiptujon.

Ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono, plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko. Ĉar li rigardis al la estonta rekompenco. – el Heb 11, 24-27

PREĜO


Ni preĝu.
Dio, kiu ordonis korpan abstinadon kiel animan rimedon,
ebligu, ke ni detenu nin de ĉiuj pekoj,
kaj ke niaj koroj povu sin ekzerci en tio, kion rekomendas Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MATENA LAŬDO


Malfermo (aŭ Invitatorio) kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Eli 19, 4-6a


Vi vidis, kion Mi faris al la Egiptoj
kaj kiel Mi portis vin sur aglaj flugiloj kaj venigis vin al Mi.
Kaj nun se vi obeos Mian voĉon kaj observos Mian interligon,
vi estos Mia amata propraĵo inter ĉiuj popoloj,
ĉar al Mi apartenas la tuta tero.
Kaj vi estos por Mi regno de pastroj kaj popolo sankta.

Responsorio


Li savos vin de la reto de kaptisto.

Li savos vin de la reto de kaptisto.

De la pereiga pesto.

De la reto de kaptisto.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Li savos vin de la reto de kaptisto. – kp. Psa 91, 3

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Zeĥarja (Benedictus)


¶ Estu kompatemaj,
kiel via Patro estas kompatema. – Luk 6, 36

PREĜADO


Petoj


Benedicámus Deo Patri, qui nobis largítur ut hoc quadragesimáli die sacrifícium laudis ei offerámus. Eum deprecémur, invocántes: Cæléstibus, Dómine, nos ínstrue disciplínis.

Omnípotens et miséricors Deus, concéde nobis spíritum oratiónis et pæniténtiæ,
—ut caritáte tui et hóminum ardeámus.

Da nos tibi cooperári, ut ómnia instauréntur in Christo,
—atque iustítia et pax in terris abúndent.

Intimam totíus creatúræ natúram et prétium áperi nobis,
—ut, te celebrántes, eam in cármine laudis nobis consociémus.

Ignósce nobis, qui Christi tui præséntiam in paupéribus, míseris et moléstis ignorávimus,
—nec vériti sumus Fílium tuum in his frátribus nostris.


¶ Instruu, Dio, al ni ĉielan disciplinon.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu ordonis korpan abstinadon kiel animan rimedon,
ebligu, ke ni detenu nin de ĉiuj pekoj,
kaj ke niaj koroj povu sin ekzerci en tio, kion rekomendas Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.


► MEZA HORO


Malfermo, Himno kaj ununura Antifono kiel en la Konstantaj Partoj.

Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.



►► ANTAŬ-TAGMEZE


Legaĵo – Saĝ 11, 23-24a


Vi kompatas ĉiujn, ĉar Vi povas ĉion,
kaj Vi preteratentas la homajn pekojn, por ke ili pentu.
Ĉar Vi amas ĉion ekzistantan
kaj nenion Vi abomenas el tio, kion Vi faris.

Versiklo


Koron puran kreu al mi, ho Dio.

Kaj spiriton fidelan novigu en mi. – Psa 51, 12



►► TAGMEZE


Legaĵo – Jeĥ 18, 23


Ĉu Mi deziras la morton de malpiulo? diras la Sinjoro, la Eternulo;
kiam li deturnos sin de sia konduto, li ja vivos.

Versiklo


Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj.

Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku. – Psa 51, 11



►► POST-TAGMEZE


Legaĵo – Jes 58, 6a.7


Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi,
se vi derompos vian panon por malsatulo
kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon;
se, vidante nudulon, vi lin vestos,
kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.

Versiklo


Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta.

Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas. – Psa 51, 19



Preĝo


Ni preĝu.
Dio, kiu ordonis korpan abstinadon kiel animan rimedon,
ebligu, ke ni detenu nin de ĉiuj pekoj,
kaj ke niaj koroj povu sin ekzerci en tio, kion rekomendas Via amo.
Pri tio ni petas per Kristo, nia Sinjoro. Amen.


► VESPERA LAŬDO (2)


Malfermo kaj Himno kiel en la Konstantaj Partoj.

Antifonoj kaj Psalmoj kiel en la Kvar-semajna Psalmaro.

VORTO DE DIO


Legaĵo – Rom 12, 1-2


Mi vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio,
ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio,
kio estas via racia servo.
Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo;
sed aliformiĝu per renovigado de via menso,
por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.

Responsorio


Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min.

Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.

Ho Eternulo, kompatu min.

Gloro al la Patro kaj al la Filo kaj al la Sankta Spirito.

Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min. – Psa 41,5

LAŬDKANTO


Antifono por la Laŭdkanto de Maria (Magnificat)


¶ Ne juĝu, por ke vi ne estu juĝataj.
Ĉar per kia juĝo vi juĝos, per tia vi estos juĝitaj. – el Mat 7, 1-2

PREĜADO


Petoj


Magnificétur Deus Pater, qui, ex ore Fílii sui, simul orántibus quodcúmque petíssent se datúrum promísit. Qua promissióne freti eum implorémus: Propítius esto, Dómine, pópulo tuo.

Dómine, qui legem, in monte Sínai Móysi datam, per Christum tuum perfecísti,
—da ut omnes eam in córdibus inscríptam agnóscant et fœderis instar custódiant.

Sollicitúdinem de frátribus sibi commíssis, præpósitis tríbue,
—et subditórum corda ad illos induc adiuvándos.

Mentem et cor missionariórum tua virtúte corróbora,
—et plúrimos óperis sócios ubíque éxcita illis.

Grátiam tuam in púeris da cum annis aduléscere,
—et in iuvénibus amórem tuum cum probitáte morum profícere.

Meménto ómnium fratrum nostrórum, qui in te obdormiérunt,
—atque ætérnæ vitæ eos redde consórtes.


¶ Estu favora, Dio, al Via popolo.

Patro nia

Preĝo


Dio, kiu ordonis korpan abstinadon kiel animan rimedon,
ebligu, ke ni detenu nin de ĉiuj pekoj,
kaj ke niaj koroj povu sin ekzerci en tio, kion rekomendas Via amo.
Pri tio ni petas per nia Sinjoro Jesuo Kristo, Via Filo,
kiu vivas kaj regas kun Vi en unueco kun la Sankta Spirito,
Dio en ĉiuj jarcentoj. Amen.